Al mi jam ŝajnis, ke tiu manio ankaŭ apartenas al la kipuo, kaj se mi ne malpurŝmiras miajn orelojn, okazos la sama afero, kiel foje, kiam mi devis mian vestaĵon ĉifoni pro la ordono de mia betiko.

Do mi priparolis la aferon kun Zemoki, kaj mi demandis, ĉu ne estus rekomendinde blupentri miajn orelojn?

– Ho, vi malfeliĉulo! – li ekkoleris. – Ĉu vi ankaŭ freneziĝis, same kiel tiuj idiotoj?

Dummomente mi pensis, ke la behina malsano estas sanigebla, aŭ almenaŭ okazas lucidum interuallumoj (Intertempoj de spirita saneco), sed mi jam alkutimiĝis neniam konfidi al tiaspecaj iluzioj. Ĉiuokaze mi provizore decidis lasi puraj miajn orelojn.

Sed post kelkaj tagoj por mia granda surprizo mi ekvidis Zemokin knn fiavaj oreloj, kaj alproksimiĝante li fervore frotadis sian frunton per sia dikfingro.

La sceno min plenigis per profunda kompato kaj mi diskrete interesiĝis pri lia farto, sed li respondis per demando:

– Kiel? Ĉu vi ankoraŭ ne flavpentris viajn orelojn?

– Sed ja vi mem diris ne fari tion – mi diris kvietigante.

– Ho, vi kompatinda bivag! – li ridis. – Do vi jam forgesis, ke vi intencis blupentri viajn orelojn, kiel la bluoreluloj, tiuj fiaj krimuloj. Brava konaano, kiu havas senton al la anebaoj, flavpentras siajn orelojn.

Kion mi respondu? Mi provis lin trankviligi, ke mi pripensos la aferon, kaj se mi akiros farbon, mi nepre flavpentros. Poste mi rapide pricc-prucc-is, kaj dum la sekvontaj tagoj mi klopodis eviti la renkontiĝon.

Iutage, post mia laboro mi reiris kune kun mia betiko al la oficejo. La flavŝtoneran skatolon (post kiam la betiko trifoje alfrapetadis ĝin per siaj kuprokuboj) mi fermis en la ŝrankon. Poste la betiko vokis min. Li supreniris al la etaĝo kaj denove revenis. Dume mi devis lin sekvi kaj postporti dornitan seĝon, kies celon mi tute ne konjektis, sed depost tiam mi devis ĉiutage vespere supren-reen portadi la dornan seĝon, irante post la betik. Mi ne interesiĝis pri ties kaŭzo, ĝojante, ke almenaŭ unu idiotaĵo ne konfuzas mian cerbon.

Iafoje, post la seĝportado, mi demetis la dornan seĝon. Mi jam volis adiaŭi per laŭta vake-vake, sed la betiko postkriis al mi:

– Morgaŭ vi partoprenos en granda honoro!

Nature mi frostotremis jam pro la vortoj. Nur balbute mi povis esprimi mian ĝojon kaj interesiĝi pri mia sorto.

– Vi havos la okazon pruvi vian senton al la anebaoj dum la konĉo de la flavoreluloj.

Momente mi sentis akran sinakuzon, kial mi evitis tiel facilanime Zemokion, anstataŭ singardeme ekscii de li la esencon de la flava manio.

Do mi rapide aĉetis flavan farbon, pentris miajn orelojn kaj mi vizitis Zeinokin, al kiu mi jam de malproksime fervorege frotadis mian frunton per mia dikfingro.

Zemoki ĝoje konstatis, ke la prudenta konvinkiĝo fine iluminis mian cerbon. Mi varme dankis lian bonan opinion kaj demandis, kial esence mi flavigis miajn orelojn.

Nature, per tio mi malkaŝis, ke al mia faro nek la konvinkiĝo, nek la prudento havas ian ajn interrilaton. Sed mi jam sufiĉe konis la naturon de la behinoj, mi jam sciis, ke ĉe ili la prudenta konvinkiĝo signifas kunfreneziĝon.

Mia kalkulo praviĝis. Zemoki honoris mian prudenton per tiom da laŭdo, ke jam mi komencis mem pridubi mian sanan cerbon.

Sed min pli interesis la fiava danĝero, kaj mi petis lin rakonti ĉiun sciindaĵon pri la konĉo.

Por kompreni la klarigon de Zemoki mi memorigas la Leganton, ke la hinoj nur post preciza priesploro lasas la malsanulon eniri al la behina kolonio, ĉar ekzistas malsanuloj, kiuj imagas sin esti behino, kvankam ili havas nur normalan paranojon, kiu estas ĉe ili sanigebla.

Por tiu severeco instigis la hinojn iu tragika okazo antaŭ kvindek jaroj, kiam du malfeliĉaj paranojuloj estis linĉitaj.

Ekzistas multaj paranojuloj, kiuj krom unusola manio pensadas tute normale, ke la laiko tute ne konjektus la malsanon.

Do la malfeliĉulo ĉi tie, en la kolonio, ekparolis, ke li vidis ĉe la hinoj tre utilan aparaton, nome la lifton. Li rekomendis al la behinoj ekipi siajn pli altajn domojn per lifto, kaj ĝi estos tre bona.

Komence liaj vortoj estis akceptitaj per bonhumora prirido, kaj li estis nomita hino, kiu havas nenian senton al la boeto, kiu postulas de la behino piediri al la etaĝn.

– Kion vi dirus pri tiu sibarita behino, – ili diris al li, – kiu sidante en sendorna seĝo, per ŝnurego tirigus sin al la etaĝo, simile al bruto?

– La lifto alportus putriĝon de la moralo al la homo! – estis la ĝenerala opinio.

Samtempe estis en la kolonio ankoraŭ pluraj tiaj malfeliĉaj paranojuloj, kiuj estis enlasitaj, sen detala priesploro, nur pro siaj deziroj.

Tiel okazis, ke multaj propagandis la ideon de la lifto, eĉ troviĝis, kiuj skribis verkon por reklami ĝin. Krome troviĝis, alia paranojulo, kiu diris, ke li ĉe la hinoj ofte manĝis kazean bulon kaj, kvankam lia sana menso protestas kontraŭ la hinaj stultaĵoj, li tamen devas konfesi, ke la kazea bulo estis bona, kaj li proponis eĉ al la behinoj tiun manĝaĵon.

Sed pro tio jam ekbruis la tuta behinaro. Ili nomis la novan doktrinon juneca senbrideco.

Перейти на страницу:

Похожие книги