– Fantaziuloj, – ili diris, – kiuj ne volas labori kaj utili al la komuno per siaj fortoj, sed postkuras nerealigeblajn sonĝojn.

Ili skribis longajn traktaĵojn, ke la kazea bulo ne konformas al la homa naturo, kaj ke ĝis nun la kaŭzo de ĉiu malsatmizero estis pruveble la senpripensa konsumado de la kazea bulo.

Pri la lifto kelkiuj skribis, ke ĝi terure lacigas la homon, aliuloj asertis, ke la konao pro la troa komfortiĝo pereus kaj senpoviĝus plenumi siajn majestajn celojn.

– La lifto lacigas kaj sibaritigas! – ili diradis.

– La lifto kaj la bulo malakrigas la menson al la boeto kaj al la anebaoj! – skribis aliaj. – Tiuj malsanaj movadoj ruinigos la konaon kaj viktimigos ĝin al la fia kemonaro.

– Oni intencas ekstermi nin per lifto kaj per kazea bulo – skribis iu, – la demando estas nur, ĝis kiam la prudenta behinaro toleras tiun konspiradon? Jam temas pri nia ekzisto mem. La lifto kaj la kazea butlo jam minacas nian vivon, sed ni ne vekiĝas al nia konscio!

La komfortistoj (tiel nomis sin la partianoj de la lifto kaj bulo) estis deklarataj lamikoj, kaj finfine eksplodis la kolero kontraŭ la du paranojuloj, kiuj ambaŭ estis mortbatitaj.

Ĝis nun la tuta afero estis – laŭ behina vidpunkto, – tute logika kaj klara, konsiderante, ke la tuta afero estis precize renversita kaj starigita super la kapo. La strangaĵoj sekvis nur poste.

Nome, post la linĉado de la du komfortistoj, la doktrino ne nur ne ĉesis, sed eĉ plifortiĝis inter la behinoj. Eĉ pli: kelkaj behinoj adeptiĝis kaj akcentis, ke la malfeliĉaj viktimoj estis la plej grandaj geniuloj de la konao, nur ili ne estis komprenitaj.

Kiam la rakonto de Zemoki alvenis al ĉi tiu punkto, mi jam konjektis, ke ĝi finiĝos per granda stultaĵo, do mi prefere interesiĝis pri tio, kiel ĝi konkludas al la flaviĝo de la oreloj?

La flavoreluloj estas la komfortistoj – li diris – kaj la bluoreluloj estas la stultaj kontraŭkomfortistoj, kiuj ne komprenas la voĉon de la tempoj.

Kiel mi komprenis, ke morgaŭ kunvenos al la konĉo la liftpartianoj por postuli la akcepton de la lifto, kiun – laŭ Zemoki – jam akceptis pluraj elak-betikoj, eĉ ili jam realigis ĝin.

– Ĉu vere? – mi demandis mire – Kial tamen ĉe vi ne troviĝas lifto?

– Sed ja troviĝas! – li respondis kolerete. – Laŭ mia scio eĉ vi mem manipulas per lifto!

Iome mi embarasiĝis, ĉar mi ankoraŭ ne sciis pri tiaspeca mia ofico.

– Kiel? Kion? – mi balbutis.

Zemoki sulkigis sian frunton.

– Do, vi ne kutimis suprenportadi la dornan seĝon al la etaĝo? – li demandis riproĉe. – Kiaspeca beratnu vi estas, se vi eĉ tion ne faras?

– Ha, jes, jes! – mi rapidis lin trankviligi. – Do ĉi tio estas la lifto de la konao?

Kio alia povus esti la lifto, ol lifto?

Kion alian mi povus atendi de ili? Naŭze mi ĉesigis la diskuton, pensante, ke mi jam ĉion komprenas.

Do, mia konjekto pravis.

Tiu malfeliĉa paranojulo estis mortbatita kaj ĉi tiuj, kiuj tute ne havas koncepton pri la lifto, tiel imagas la supren-malsupren irantan seĝon! Tiel deformiĝis la ideo, ĝis la behinoj akceptis ĝin!

Sed la fakto, ke entute ekzistas lift-partio, vekis en mi la penson, ke mi nun havus la okazon ŝtelenporti inter ilin utilan kaj sanan ideon.

Se entute ekzistas liftopartio – mi pensadis – kaj mi asertos al ili, ke mi postulas kune kun ili la realigon de la lifto, eble ili ne mortbatos min, eĉ, se mi postulos la realigon de la vera lifto.

Mi decidis klarigi morgaŭ, dum la konĉo al ili, kia estas la vera lifto. Fine mi havos okazon utili al ili sen vivdanĝero. Mi pripensadis la mekanismon, mi desegnis skizon pri ĝi laŭ mia kapablo kaj prilaboris detalan klarigon por komuniki al ili. Ankoraŭ nun mi miras pri mia tiama naiveco.

La konĉo okazis en la ĉambrego de la infankripliga instituto, kie mi foje transdonis la flavajn ŝtonerojn al la proko.

La flavoreluloj kunvenis kaj pro la reciproka ĝojo fervore frotadis siajn fruntojn.

Post kelkaj minutoj, ĉe la fino de la ĉambrego ekstaris iu behino sur la tablon. Lian korpon kovris ĉifone truita kovrilo. El la truoj pendis sur ŝnuroj koloraj ŝtoneroj kaj insektkadavroj. Li ekfrotis sian frunton, kaj la behinoj ekvakeis per kapdoloriga vekrio.

– Kiu estas tiu? – mi demandis Zemokin, kiu veadis apud mi.

– Iu namuko.

– Kio estas namuko?

– Namuk estas, kies destino estas klarigi la realan veron.

Kiam la kriado ĉesis, la namuko ekparolis.

– Ni nun kunvenis por konduki la konaon for de la mortdanĝero kaj al la vojo de la boeto, savante ĝin el la kirlakvo, en kiun la aĉaj kontraŭkomfortistoj volas ĝin puŝi, por ke ni fariĝu la viktimoj de la kemono.

Al tio respondis ankoraŭ pli granda hurlado.

– Ni postulas nur – daŭrigis la ĉifonulo, – por ekipi la minimume duetaĝajn domojn per lifto. Sed la kontraŭkomfortistoj nin, la plej bravajn konaulojn, nomas hinoj, kaj tiun malnoblan ofendon neniu konscienchava konaulo povas toleri.

Mencii tute superfiuas, ke la hurlado denove ekbruis kaj ĝuste pro tio, por mallongigi mian rakonton, sekvonte mi signos la plialtiĝon de la bruo per ekkria signo inter parentezoj. (Nome, ili senĉese hurladis, nur ĝia laŭteco variis).

Перейти на страницу:

Похожие книги