– Tiuj kunkulpuloj de la kemono (!) ne hontis senhonorigi eĉ la kazean bulon kaj anoncas, ke ni kulpas spiritualaĵon, ankoraŭ pli, dum la ĉeesto de la flava ŝtonero (!), kaj samtempe ili emas forgesi, ke tiu, kiu ne ekkaptas sian piedkarpeon antaŭ la kvadrato, havas nenian rajton avertadi aliajn, ĉar tiu fiago jam estas pruvita al pluraj kontraŭkomfortistoj (!!)

– Do mi povas respondi al tiu intrigado nur per plua postulado de la lifto, sed jam ne nur en la duetaĝajn, sed en la unuetaĝajn, eĉ pli: en la ter-etaĝajn domojn (!!)

– Pri la kazea bulo ni volas diri al niaj atakantoj nur, ke tiu, kiu nomas la bulon spiritualaĵo, tiu estas lamiko, aŭ almenaŭ la spiono de la kemono. La kazea bulo estas bona, donas forton, kaj ni ne nur ne rezignas pri nia postulo, nomi la flavan ŝtoneron kazea bulo (!), sed ni postulas, ekkonu ili fine, ke la flava ŝtonero nutras nin nur sub la glora nomo de la kazea bulo kaj nur tiu donas al ni la veran forton kontraŭ la kemono (!!)

Post tio li saltis teren desur la tablo. La flavoreluloj plenforte vakeis, multaj ĉirkaŭis lin, kaj per siaj dikfingroj ili preskaŭ defrotis la haŭton de lia frunto kio, – laŭ Zemoki – signifis, ke li parolis prave.

Mi jam vidis, ke la kazea bulo havis la saman sorton, kiun la lifto.

Post li sekvis alia, eble ankoraŭ pli ĉifone vestita. Por ne ĝeni la Leganton, mi ne plu uzos la ekkriajn signojn, eĉ tiel estas imagebla la terura kakofonio.

Li komencis, ke li klarigos la ideojn de la granda Liftmajstro. Tiam li eksidis, prenis paperfolion, el kiu li eklegis la skribaĵojn de la malfeliĉa paranojulo.

Nun mi petas la Leganton firme sin apogi, ĉar, kvankam mi inter la behinoj spertis multajn nekredeblaĵojn, tamen, dum la prelego mi plurfoje devis pinĉi mian brakon por certiĝi, ke mi fakte ne sonĝas.

Nome, la teksto enhavis la tute laŭregulan priskribon de la lifto: la lifto estas niĉo, en kiun oni eniras kaj estas suprentirata al la etaĝo per elektra forto kaj, ke ni povas eĉ malsupreniĝi per ĝi sen laciĝo nek piediro.

Se mzi ankoraŭ havis iom da pridubo, ke ili ja konas la mekanismon de la lifto, ĉi tiu estus, forigita per la desegnoj, kiujn li poste montradis kaj kiuj tute konformis al la skizoj faritaj de mi.

Sincere mi devis konfesi, ke mi jam nenion komprenis el la tuta afero..

Do, se tiuj konas la ideon de la Liftmajstro kaj tiom furioze adeptiĝas al tiu, kiel do fariĝas dorna seĝo el la lifto, kiun devas suprenporti la kompatinda skatolskuanta beratnuo al la etaĝo kaj reen?

Poste li anoncis prezenti la vortojn de la granda mufruko, de la Bulmajstro.

Mi tuj prenis mian notlibron por servi al miaj kolegoj per la skizo de la sekvantaĵoj. Do, miaj notoj tiurilataj atestas jenaĵojn:

La namuko ekstaris kaj ekkriadis per larĝa patoso kaj per groteskaj ĝrimacoj:

– La kazea bulo estas miksaĵo el faruno kaj kazeo!

Nun li malaltigis sian voĉon. La amaso bruadis.

– Laŭ mia sperto ĝi estas tre bona nntraĵo.

Denove li paŭzis. Poste li forte enspirante suprenlevis ambaŭ siajn brakojn, sulkigis sian frunton kaj ekhurlis:

– Devas esti varme altabligata!

Nun subigante siajn brakojn, li ekfrapis la tablon, kaj dentgrincante li skuis siajn pugnojn al la plafono:

– Ĝi subtenas la forton de la korpo!!

Liajn manplatojn li etendis horizontale kaj per rondigitaj lipoj li flustris:

– Manĝinte ĝin, ĝi okazigas bonan senton…

Nun li refalis al la seĝo. Mi petas la Leganton absolvi min de la priskribo de la ekbruanta orelfenda hurlado. Ankoraŭ nun zumas miaj oreloj rememorante ĝin. Sufiĉas mencii, ke la kriadantoj mallaŭdis la kemonulojn kaj postulis ilin tuj trapiki. Kian interrilaton havas la kazea bulo al la mallaŭdo de la kemonanoj, vi ne min demandu.

Sed la poento nur nun sekvas.

La namuko (la sama, kiu ĉion ĉi finhurlis kaj rondlipis) ekparolis, kiom efike servas la lifto al la gloro de la konao.

– En malnovaj tempoj – li komencis, – la stultaj konservativuloj riproĉis al la Liftmajstro, ke liaj ideoj sibaritigos la konaon, eĉ pli, kaŭzos la pereon de la konao. (Granda rido).

– Jen, mi demandas: kio donas la forton al la konao, kontraŭ la aĉaj kemonuloj? Tio estas la lifto, kiu la beratnuon, – harde trempante lin per la elektra forto de la boeto – suprensvingas al pli superaj sferoj! Kaj ĉu ekzistas pli mirinda anebao ol la subakseligita kazea bulo, kiu donas forton nin reteni de la malpuraĵo de la spiritualuĵo kaj donas forton por forviŝi de sur la muroj la naŭzajn cirklojn de la kemono?

Post tio li forlasis la tablon kaj la amaso ekhurlis en pli streĉita bruego. Sed tio jam estis pli, ol mi povus lasi ĝin senvorte.

Per granda ekkuraĝo mi kubute trapuŝis la amason, suprensaltis al la tablo, post kio ili interesiĝante ekatentis min, kaj mi, per kelkaj improvizitaj vortoj petis priaŭskulti min, ĉar ankaŭ mi mem deziras la lifton kaj pri tiu afero mi volas diri kelkajn vortojn.

Post tio mi ekprovis koncize informi ilin pri iliaj eraroj, spite al ĉiuj danĝeroj.

La elektra forto – mi diris – ne estas komprenenda simbole, sed temas pri reala elektra forto.

– Prave! Prave! – kriadis la amaso.

Перейти на страницу:

Похожие книги