Li estis ege konsternita, ke la afero de la Publika Rusto estas konfidita al tiaj uloj. Tamen li ne forgesis emfazi, ke en lia familio (t.e. en la familio de Zemoki) jam lia praavo estis enportita, kiam li formanĝis sian ŝuon, kaj li estis ankaŭ ĉi-interne tre eminenta homo. Nome li mem elbatalis, ke la behinoj portu la flavan ŝtoneron sub la dekstra akselo; anstataŭ la maldekstra. Lia avo unu kemonanon senhaŭtigis viva; dum semajnoj li ŝmiris siajn orellobojn per ties grasaĵo, pro kio multaj lin admiris, sed li havigis al si ankaŭ enviulojn, kiel tio jam estas kutima en la vivo de grandaj homoj. Lia patro estis granda scienculo, unu el la fondintoj de la elipsologio, ĉar estis li mem, kiu demonstris, kial la cirklo estas elipso por la konao, per kio li grandrezulte kunefikis por veki la specialajn rasajn sciencojn, dormetantajn en la sino de la konao.

Tiel interparolante ni venis al la ŝukko. Tie estis ĉirkaŭbarita placo, kaj ekster la bariloj jam staradis multaj homoj.

Ni apenaŭ pasigis tie kelkajn minutojn, kiam subite kuris sur la placon du furiozrigardaj behinoj kun teruraj bastonegoj. Sen ia ajn enkonduko ili ekbategis la kagon kaj dorson unu al la alia, kaj post minuto jam fluis la sango kar la hautoj ĉifone pendis de ili.

Mi kriis pro helpo, kaj ankaŭ la amaso hurlis per senkohera voĉo, sed neniu iris disigi ilin. Fine mi mem ensaltis tra la barilo, sed la ceteraj kaptis min kaj ŝire fortiris. Kaj vane mi postulis bridi la du furiozajn kontraŭulojn, ili respondis, ke tio estas ŝukko; kaj mi fermu mian buson.

Dum mi disputis kun la maniuloj, la kranio de unu el la luktantoj frakasiĝis kun akra krako; ia amaso ekhurlis kuris sur la placon, ĉirkaŭstaris la mortiginton, vakeis, la pantalonon sur lia postaĵo gratĉifonis, ĝis fine, pro la sangoperdo kaj la troŝarĝo de la koro ankaŭ li terenfalis.

Kaj kiam mi indigne demandis de la ĉirkaŭstarantoj, kiel lli povas toleri tian barbaran solvon de la disopinioj, ili respondis, ke tiuj ne estas malamikoj, sed tio estas ŝukko kaj celas la evoluigon de la sano. Kaj vane mi menciis mlan kuracistan diplomon, akiritan en la oksforda universitato, demonstrante, ke la homo kun rompiĝinta kranio estas malpli sana ol la sendifekta, kaj nur frenezuloj frakasas la kranlon unu al la alia, eĉ estis ili mem kiuj ekkoleris. Leviĝis pugnoj, kaj mi certe ne estus evitinta la linĉadon, se mi ne rapide forkurus.

Tiamaniere mi ekkonis la esencon de la ŝukko. Nome se iu mortbatas sian homfraton, tiu estas punata. Sed se li antaŭe eldiras la sorĉvorton: ŝukko, li liberiĝos de la puno!

Ĉe la behinoj ĉio dependas sole kaj nure de la vortoj!

Kaj estis ankoraŭ feliĉe, ke ne tiu estis punata, kiu ne emis frakasi sian kapon sub titolo ŝukko.

La leganto verŝajne opinias la lastan frazon malforta spritaĵo kaj ridetas pri miaj vortoj. Bedaŭrinde mi devas neniigi ankaŭ ĉi tiun ĝojon, ĉar, jes ja troviĝis ankaŭ tia sorĉvorto kiu, se la murdanto ĝin eldiris, ne nur liberigis lin de la puno, sed ĝuste tiu estis punata, kiu ne volis mortigi. Tiu vorto estis la bukuo. Sed pri tio nur poste.

Laŭ mia opinio mi faras plej ĝuste, se mi metas nenian komenton pri ĉi tiu simptomo de ilia malsano, despli, ke tuj poste mi miksiĝis en multe pli gravajn aferojn, kiuj fine laŭvorte pereigis min.

Nome, inter la publiko de la ŝukko mi ekvidis ĝisskelete malgrasiĝintan, preskaŭ ŝanceliĝintan virinon. En ŝia mano tremis la poŝtuko, kiun ŝi tenis sur sia buŝo.

Malgraŭ mia tuta naŭzo mi tamen ekkompatis ŝin. Ŝia senforto estis tiom kompatinda, ke mi – jam nur kiel kuracisto, – ne povis ŝin rigardi senvorte. Iome embarase mi serĉis la vortorn, kiel mi povus al ŝi proponi pli abundan nutriĝon sen la ofendo de la ketnio. Fine mi decidis, anstataŭ penaj eksperimentoj proponi al ŝi parton de mia spiritualaĵo laŭ kavalira maniero.

Do, mi alpaŝinte proponis, ke mi bonkore transdonas al ŝi mian hejme estantan spiritualaĵon por konsumi ĝin.

La leganto tute ne povas imagi, kian riproĉon mi ricevis responde. Ŝi nomis min bivag, kiu eĉ ideon ne havas pri la ketnio; kaj ŝi demandis, kion mi imagas, kia virino ŝi estas; espereble mi ne opinias, ke ŝi faras tiun naŭzaĵon.

– Ĉu vi parolas pri la manĝado? – glitis el mia buŝo.

– Fi! Bivag! – ŝi terurkriis, – kiel vi imagas, ke mi povus pensi pri tiaspecaĵoj. Kaj almenaŭ ne tiei vi dirus!

Sed vidante ŝian mizeran staton kaj evidentan malsaton kiun ŝi ne povis kaŝi, mia plej primitiva humana sento diktis, ke transpaŝante la regulojn mi mildigu ŝian malsaton. Do mi diris al ŝi:

– Kiel ajn ni parolas, la vero eŝtas, ke ni ĉluj konsumas spiritualaĵon. Ankaŭ mi estis jam malsata kaj ĉiuj aliaj. Konvinkiĝu, ke mi volas nur bonon al vi.

Ŝi krie min riproĉegis, kion mi imagas, ĉu ŝi bezonas tiun abomenaĵ on? Neniam dum ŝia vivo ŝin deziris, ĉar ŝi ne estas ia tiaspeca virinaĉo, kaj tion mi devas ekscii. Kaj eĉ krome, ketnia homo devas ĉi-okaze ne fari tiel, sed demandi: "Ĉu vi deziris la bikbamon?" kaj ne insulti sendefendajn virinojn per tia malhonora propono.

Перейти на страницу:

Похожие книги