Pro tio ili proponis – iri al la monteta deklivo por promeni. Ni ekiris. Tiam Zukrula subite esprimis sian deziron, ke ŝi ege emus havis malhelbrun-flugilan papilion kun bluaj strioj. Post longa serĉado mi sukcesis- kapti al ŝi unu, sed ĝi ne konformis al ŝia gusto, ĉar ĝi estis malhelbruna kun bluaj strioj, dum ŝi pli dezirus bluflugilan kun strioj malhelbrunaj, kiun, ties flugilojn detranĉinte kaj puntiginte, ŝi algluus al la haroj de sia broso, kaj tio estus tre bona. Ŝi ja ĉiam deziris tian viron, kiu plenumas ĉiun ŝian deziron, fortan kaj despotan, kiu skurĝas sian virinon, se ŝi ne obeas.

Poste ŝi ekpensis, ke ŝi emus vidi ĉielarkon, kies arko estas malsupre kaj la piedoj supre, kaj ŝi ne komprenas kial estas la tekniko, se eĉ tion ĉi oni ne povas efektivigi. Ke bone estus kuri sur varmega neĝo kun etenditaj brakoj, bone estus ĉion-ĉion elparoli dum unu spiro, sed sen vortoj, ĉar tiu estas la vera parolo kaj ni atingos la perfektecon nur tiel, se ni ne parolas kaj se ni pentras nian frunton flava, kaj kiel mi opinias pri tiu scienculo, kiu nun malkovris la solvon de ĉiuj integralekvaĉioj, ĉu estas vere, ke li kutimas kovri sian spiritualaĵon per ruĝviolkolora kvadrata tuko, ĉar mi eksciu, ke li tre imponas al ŝi, kaj unu ekzempleron de lia artikolo ŝi portas en sia poŝtuko antaŭ sia vizaĝmezo.

Surprizite mi aŭskultis la konate sonantajn vortojn, kiuj tiom strange diferencis de la ĝisparoksismaj frenezumoj de la behinoj. Ankoraŭ pli, mi ekkonsciis pri tio ke la babilado, kapricoj kaj ideoj de Zukrula estas por mi vera freŝiĝo, ĉar tiuj klare rememorigis al mi ĉarman babiladon kaj etajn problemojn de la sinjorinoj de mia ŝatata patrio kaj la milvarian muzikon de la rava virina animo, kiu faras la belan sekson tiom ekscita, problema kaj dezirinda, kaj kiu incitas la viron persiste ĉassekvi la belan birdeton por ŝin ekkapti kaj por solvi la nodon de la rebuso, trovi la realan kaj konkretan enhavon, kiu tiom ekscite kaŝas sin inter la trioloj kaj fugoj ae la flirtantaj humormoduloj, aŭ almenaŭ ni kredas, ke ekzistas kio sin kaŝas.

Mi asertas, ke en tiu momento mi ne sentis min tro fremda, eĉ pli, iom post iom mi senĝeniĝis dum la babilado, konstatante, ke ĉe la behinoj, kvankam ĉiun kutimon kaj instituciojn ili starigis kap-al-sube, la virinan animon tamen ne povis devojigi el ĝia natura kaj vera estado.

Bedaŭrinde mia ĝojo ne longe daŭris, ĉar foje Zukrula subite demandis:

– Mia etfingro estis pli maldika ol mia polekso, ĉu ne?

(Nature, tio estas komprenenda en estanta tempo.)

Kvankam la demando estis sufiĉe ridinda, mi jam estis alkutimiĝinta, kaj anstataŭ rido mi serveme esploris ŝian manon kaj ŝin certigis kun pura konscienco, ke ŝia etfingro "estis" fakte pli maldika.

Post tio Zukrula saltleviĝis kaj malestime min rigardmezuris:

– Bivago! – ŝi kriis kaj aldonis:

– Kaj la bikbamon mi ne deziris!- Tiel oni tute ne povas paroli pri!

Kaj ŝi forkuris.

Mi gapis al Zemoki idiote, sed li tute ne atendante mian demandon, atake min riproĉis, ankaŭ li nomis min bivag kaj minutoj pasis, ĝis li tiome povis trankviliĝi, ke mi povis peti de li klarigon.

Tiel mi eksciis, ke la viro havas elementan devon deklari la etfingron de la virino pli dika ol la polekso. Kiu ne tiel diras, tiu kulpas kave-aferon.

La racia leganto nepre opinias, ke tio havas ian naturan bazon: ili iamaniere maldikigas la polekson, aŭ io alia. Mi devas deklari, ke tio estas eraro. Iliaj fingroj estas tute similaj al niaj, sed iu elcerbumis, ke la dika etfingro estas fiero kaj, kvankam ĉiu sciis, ke tian manon neniu havas, tamen oni devas tiel aserti, eĉ pruvi, trude dokumenti kaj batali kun la virino, kiu persiste asertas ĝin pli maldika, dum la viro pli dika. Kaj pri tio ili diskutas dum horoj, kaj la virino sentas sin feliĉa, kvankam ŝi bone scias, ke la viro mensogas.

Dum aliaj homoj estimas unu la alian per verdiro, ĉe la behinoj la mezuro de la estimo estas ĝuste tio, kiel grandan mensogon diras unu al la alia.

Por ke la frenezo pleniĝu, mi mencias ankaŭ tiun regulon de ia ketnio, ke ĉi tion oni rajtas nur aserti pri virino, kun kiu ni ĝuste parolas. Dum ties ĉeesto ŝin aserti pri fremda virino estas la plej granda ofendo al la ĉeestanto.

Sed la problemo de la bikbamo min scivoligis ege. Tial mi sekvontatage denove elserĉis Zukrulan, mi denove pardonpetis, deklarante, ke ŝi misaŭdis miajn vortojn mi ne diris pli maldika, sed pli dika.

Mi jam duoble mensogis, do Zukrula senkoleriĝis, kaj mi urĝante demandis, ĉu ŝi deziris la bikbamon?

Zukrula denove iĝis bonhumora. Ŝi deklaris, ke tiamaniere estas jam ĉio ja alie, kaj la bikbamon ŝi denove deziris.

Poste ŝi venigis min kaj Zemokin al iu betiko, kiu ligis la telerojn al siaj plandoj, poste ilin malligis. Ĉi tion li faris trifoje, poste li jetis varmigitan kuprokubon en akvon; la akvon li duone eltrinkis, la kubon li volvis en truitan tukon, per tiu kapenfrapis nin ambaŭ, poste la kubon li denove elvolvis kaj petis de mi monon.

Перейти на страницу:

Похожие книги