Sur la gumlitoj multaj kuŝis, sur la vojoj multaj iradis, sed ĉiu- nur sola kaj muta. Nenie societo, nenie trimembra grupo, nenie gaje ridanta, intima angulo aŭ disputanta duonrondo.

En la ĝardeno ŝvebis ebriiga odoro de tilioj kaj koncerto de griloj. Nekompreneblaj homoj! Jen, ili amas la kreskaĵojn kaj kuŝas sur la herbaĵo, iliaj fenestroj estas grandaj, la domoj havas larĝajn, sunlumajn terasojn, en la ĝardenoj ĉie troviĝas la kutima banbaseno: ĉio ĉi estas la karaktertrajtoj de la homo, havanta koron. Sed tiam kial ĉi tiu malsociema rigideco? Kial ili ne estimas unu la alian per afablaj vortoj, per varma amikeco?

Ni paŝis el la verando al ĉambro, kies lampoj ĉe nia enpaŝo ekbrilis. Mia kondukanto premis butonon, post kio la fenestroj malleviĝe fermiĝis.

La muroj estis la same buterflavaj, kiel en la restoracio. En la ĉambro estis tri seĝoj, unu kanapo, unu fotelo, kvarangula tablo, tamen nenio el ligno, sed el la ofte vidita, bakelitsimila materialo. La pavimo same, sed eĉ postsignojn de tapiŝo aŭ kurteno mi ne vidis. Apud la fenestro elektra hejtilo, kovrita per truita lameno kaj en la angulo telefono, elektra horloĝo kaj kelkaj aparatoj, pri kies celo mi eĉ ideon ne bavis. En la muro estis libroj malantaŭ kelkaj forpuŝeblaj, vitrosimilaj fenestroj. Kiel la ŝrankoj, ankaŭ la lito estis konstruita en la muro, kiu laŭ butonpremado elturniĝis kaj post returniĝo ĝin aŭtomate purigis kaj turniĝadis ventolilo lokita en la muro.

Poste ni iris en la banĉambron. Mi ne tedas la Leganton per la enuiga detalado, li jam povas imagi la esencon el la antaŭaj vortoj. Mia dommastro senvestigis sin antaŭ mi sen ia prudeco, ekzemplo, kiun devis sekvi ankaŭ mi por puriĝi sub la duŝo en la apuda banĉambro, kio donis el mi tre agrablan farton.

Poste li elprenis litotukon, kaŭĉukan kusenon kaj ceterajn litaĵojn el la mura ŝranko, pretigis tre komfortan liton al mi sur la tero kaj mansignis, ke mi povas enlitiĝi.

Mi devas konfesi, ke mi estis iom ofendita, ke li kuŝigas la gaston sur la teron. Kvankam lito estis sufiĉe mola (la gummatraco estas same mola sur kio ajn ĝi estas lokita), tamen, tia konduto prilumigis iome malfavore la edukitecon de mia majstro. Mi povis lin senkulpigi nur pro lia muntista profesio, sed tiaokaze kiel mi povas klarigi ĉi tiun multelcostan loĝejon kaj meblaron?

Tiom da ĝentileco tamen estus atendebla eĉ de elektra muntisto, ke li, jam nur pro la formaleco, proponas la liton al sia gasto. Li nepre povis scii, ke mia ĝentileco neniel permesus akcepti la liton. Ĝemante mi ekmemoris pri mia amata patrio, kie la homoj estas ĉiuokaze multe pli delikataj, ĉarmaj, kavaliraj, kaj la dommastro proponas al sia gasto ĉiam la plej bongustajn pecojn de la manĝaĵo, bone sciante, ke tiu nepre rezignos kaj elprenos la plej nialbongustajn.

Do, mi enlitiĝis, dum mia mastro prenis diversajn risortajn kaj pezajn gimnastikilojn kaj eliris al la teraso por fortigi siajn muskolojn.

Post kvaronhoro li revenis, la lampon estingis kaj enlitiĝis.

La ekscitaj travivaĵoj ankoraŭ longe ne lasis min dormi. Ankaŭ cetere mi ne kutimas tiel frue enlitiĝi. Mi konjektis, ke mia mastro tamen apartenas al la pli bonstataj burĝoj, sed ĉi-okaze, kial li ne havas serviston? Aŭ almenaŭ kial li ne edziĝas?

Mia unua tago en Kazohinio finiĝis kun amaso da nesolvitaj problemoj kaj mi atendis ekscite tie la morgaŭon por ricevi respondon al tiuj demandoj.

<p>TRIA ĈAPITRO</p>

La aŭtoro estas observata de kuracistoj. – Li estas lokita en hospitalo inter la belohinoj kaj estas instruata pri la hina lingvo. – Krome li ekkonas la koncepton de la kazoo, kiu estas la fundamenta principo de la lando, pli ĝustadire: ĝia stato.

Mi vekiĝis matene je la sesa. Sub la duŝo mi puriĝis, poste mia mastro paŝis al la telefono kaj interŝanĝis kun iu kelkajn vortojn. Poste ankaŭ mi estis alvokita. Mian vizaĝon li tenis antaŭ ia lenso kaj kelkajn minutojn ili interparolis per la telefono.

Poste li mansignis kaj ni ekiris. Sur la strato la lifto denove suprenlevis nin super la domojn, poste la moviĝanta trotuaro transportis nin al la stacio de la rapidfervojo kaj tie, enpaŝinte vagonaron, ni preterflugis super la urbo.

Nun mi jam atentis pli vigle, sed mi povis malkovri nenian variecon. Nenie turo, kolonaro, eĉ elstaran domon mi ne vidis. Eĉ tombejo ne troviĝis.

Poste ni venis super fabrikojn, almenaŭ tion montris la speciala aranĝo de la domoj, la alsupraj tegmentfenestroj, la reloj, serpentantaj sur la korto kaj kelkaj pli altaj domoj, sed ili havis nek kamentubojn, nek barilojn.

Nur post longa tempo mi eksciis, ke tie ĉio estas farata per elektro. Tiu movas la maŝinojn, kuiras la manĝaĵojn, bakas la panon, tiu hejtas la ĉambrojn, purigas, lavas kaj ventolas. Ili konas la flamon nur el la laboratorioj.

Перейти на страницу:

Похожие книги