Sur la muro aperis la bildo de oranĝo. Poste apude alia, tria, kvara, ktp. Samtempe blovetis al mi tiom agrabla oranĝodoro, ke mia buŝo pleniĝis per salivo, kaj mi ekhavis grandan apetiton por ĝi.

Baldaŭ, kiam kunmetiĝis granda amaso de oranĝoj, ili komencis ordiĝi laŭ rektaj linioj kaj fine staris antaŭ miaj okuloj unusola muro el oranĝoj.

Nun la oranĝoj kunfandiĝis unu en la alian, la limoj malaperis kaj restis nur la koloro, kiel la muro estus farbita al oranĝkoloro. Ĉi-momente eĉ la odoro malaperis.

La koloro transiĝis al pli kaj pli lumhela tono, poste ricevis lakan brilon kaj fine tiom brilegis, ke tiun efikon nenia nia farbo povus akiri.

Sed nun subite eklumiĝis la ĉambro, la maŝino zumzumadis, elverŝis novan paperrubandon, kiun la kuracisto priobservis kaj mi sidis senkonsile, ĉar mi havis neniun konjekton, kian sencon havas la okazintaĵoj, kial oni faris tion kaj kio estis la interrilato inter la scenoj sur la muro.

Nun denove mallumiĝis.

Sur la muro maldekstre aperis homo. Li ellaciĝinte falsidiĝis sur seĝon, ekviŝis sian frunton.

Samtempe, dekstre aperis alia homo kaj eksidiĝis. Nun aperis antaŭ ambaŭ homoj tabloj, sur tiuj la samaj manĝaĵ-skatoloj, kiujn mi mem vidis en la restoracio.

La unua homo rapide malfermis sian skatolon, avide pretiĝis al la manĝo sed li eĉ ne povis trempi sian kuleron, kiam la aliulo alpaŝis, forprenis la skatolon kaj – elverŝis la manĝaĵon!

La neatendita atako surprizis min, sed pli frue, ol mi povus aranĝi miajn pensojn, la atakanto residiĝis al sia loko kaj sur la tablo aperis alia skatolo. La malsatulo denove malfermis ĝin, sed la alia alpaŝis kaj denove elverŝis.

Tiu agado jam kolerigis min kaj mi nur primiris la paciencon de la malsatulo, ke la atakanto denove povis fari lian atencon sen iu ajn revenĝo.

Sed ankoraŭ tio ne estis ĉio. La sceno ripetiĝis eĉ triafoje! La nekredebla impertinenteco indignigis min, ke mi jam emis alsalti kaj revenĝi la aferon anstataŭ la kompatinda, stulte malkuraĝa figuro. Plej volonte mi emus diri tiam al li mian sinceran opinion pri lia malkuraĝa konduto.

Sur la tablo jam aperis la kvara skatolo. La malsatulo malfermis ĝin, post kio la atakinto denove ekstaris kaj alpaŝis.

Tio jam estis pli, ol mi povis toleri. Mi sentis, ke, se la malsatulo ankoraŭ nun ne vangofrapos lin, mi ekkrevos.

Sed ĉi-momente jam ekstaris la malsatulo mem. Mi atendis per streĉegitaj nervoj la grandan, malpezigan vangofrapon. Sed okazis io tute alia.

La malsatulo ekkriis:

– Elu! Elu!

Pluraj homoj enkuris la scenejon; ili ĉirkaŭstaris la atakinton kaj igis eksidi al sia loko. Kaj nun okazis afero, kiu povus esti ĉio, krom la solvo de la drama problemo.

Nome, la malsatulo malfermis la skatolon de la atakinto kaj – manĝigis lin! Li kuleris la manĝaĵon kaj enverŝadis en la buŝon de la alia. Intertempe la ceteraj firme tenis la atakinton. La malsatulo senĉese klarigis ion al li, sed sen ia ajn tremo en sia voĉo. Kaj kiam ili jam manĝigis la tutan porcion, eklevis lin; tri hoinoj forkondukis, kaj fine la malsatulo sidiĝis al sia propra porcio kaj ekmanĝis.

La ĉambro denove eklumiĝis, sed mi havis grandegan manksenton. El tiu historio ne nur mankis la restarigo de la drama ekvilibro, sed ankaŭ ĝi renversis mian ĝeneralan moralsenton.

Mi ne asertas, ke oni devus elverŝi ankaŭ la manĝaĵon de la atakinto, – do ĝi estus sencela perdo de valoro,sed almenaŭ li estus punita laŭ la dramaj reguloj, por ke li malhavu emon future al similaj perfortaj agadoj!

Aŭ, se temas pri malkuraĝa loĝantaro, kiu retiriĝas de la interbatado, li devus esti minimume portata al policisto por ke li malantaŭ la kradoj havu okazon cerbumi pri la reguloj de la deca konduto. Sed manĝigi lin?!

El tiu historio tute mankis la egalpezo, la trankviliga rehonorigo; ĝi estis elreliĝinta, flankenŝoviĝinta kaj duonstata.

Kial la tuto? Kaj kial mi devis rigardi la tuton? Mi konjektis ĝin esti psikoteknika pristudo. Sed kial trudi al la viktimo historion, kiu staras ekster iaspeca logiko kaj sistemo? Kion oni povas konstati el tiaspeca afero?

La kuracisto eltiris la nadlon el mia dorso, deŝiris la paperrubandon, observis ĝin kaj premis butonon. La aerŝanĝilo fajfis.

Du aliaj homoj enpaŝis, ili manvokis min kaj tra retoj de koridoroj ni venis en grandan parkon, kie ni iris en parteran domon.

Ni venis en malaltan ĉambron, kie mi devis ĝis nudo senvestiĝi kaj sidiĝi en seĝon. Eksidante mi ekvidis kun teruro sur ĝiaj manapogiloj la kuprajn lamenojn, similajn al tiuj de nia ekzekutseĝo, kaj mi firmiĝis en la terura konvinkiĝo, ke mi falis en la manojn de iu malamiko de mia patrio. Miaj suspektoj ŝajnis ankoraŭ pli pruviĝi, kiam ili klopodis meti sur mian kapon grandan metalĉapelon, kiu pendis sur elektra kondukilo el la plafono kaj el kies interno sonis susurado.

Ekkriante mi saltleviĝis kaj volis elkuri, sed ili ambaŭ saltis al mi, ekkaptis min, premis sur la seĝon, premis la ĉapelegon al mia kapo kaj per rimenoj alligis min fortike.

Перейти на страницу:

Похожие книги