Mian vizaĝon inundis la ŝvito de la teruro, ĉiulingve kriegante mi protestis, mi piedbatis kaj mordis, sed kontraŭ la superforto mi estis senpova. Fine, elĉerpiĝinta mian forton, mi fermis la okulojn, rekomendis mian animon al la Eternulo kaj rezignis la luktadon.

Nun iu homo fermis sur la muro elektran konektilon kaj mi sentis, ke ĉiu mia haro stariĝas. Tiam mi atribuis la aferon al la timego, sed poste evidentiĝis, ke ĝin okazigis la statika elektro, kondukita en min. El la ĉapelego zumzumadis mallaŭte kraketado, poste ili demetis ĝin de mia kapo, miajn manojn ili liberigis, kaj mi konstatis kun granda ĝojo, ke mi ankoraŭ vivas!

Kiam mi karesis mian kapon per miaj manoj, ĉio klariĝis: mi estis tondita. Nun mi havis la saman, rondan, senfrizaĵan hararon, kian la ceteraj. La tuta tondado apenaŭ daŭris kvin sekundojn.

Jam mi atendis multe pli trankvile la sekvaĵojn.

Nun mia seĝo ekmoviĝis, transportis min al alia ĉambro, kie alia ĉapelego estis muntita al mia kapo, kiu baldaŭ estis inundita per varmeta akvo, poste mia hararo estis lavita per rotacianta broso, kaj post kelkaj momentoj, kiam la ĉapelego estis demetita, mia hararo jam kuŝis seke kaj kombite.

De tie mia seĝo portis min tra akvobaseno, en kiun mi estis mergita ĝis la kolo, poste ventolilo blovis al mi varman aeron kaj fine mi vojaĝis tra grandega vitra tubo, en kiu briletis violkolora lumo.

Poste mi estis tute malligita, ili donis al mi tute novan vestaĵon, sed laŭ la sama fasono, kian mi ricevis en la urbo. Fine mi estis kondukita al komforta, pura ĉambreto, ili klarigis, ke ĝi estos mia hejmo kaj lasis min sola. Cetere la ekipaĵo de la ĉainbro estis la sama, kian mi vidis ĉe mia gvidanto. Tio trankviligis min, ĉar mi jam timis, ke ili rigardas min pro mia antaŭa bedaurinda miskompreno nenormalulo. Šajnas, ke la esplorado konvinkis ilin pri mia sana cerbo.

Sed kio nun okazos?

Mi ne havis longan tempon meditadi. Post kelkaj minutoj enpaŝis homo, kaptis mian brakon kaj diris: "ba". Poste fingromontris mian piedon. "Bo" – li diris kaj signis, ke mi rediru.

Jen, ili intencis min instrui pri sia lingvo, kio estis por mi granda ĝojo. Mi jam povis esperi, ke fine lumiĝos al mi ĉiuj, ĝis nun nesolvitaj problemoj.

Nun li montris al si mem:

– Zatamon, – li diris.

Mi komprenis… Ĝi estas lia nomo.

Mi ne tedas la Leganton per la ceteraj detalaĵoj, sufiĉas, ke mi pasigis la sekvantan tempon per lingvolernado, kaj post unu monato mi jam parolis ĝin perfekte.

Rimarkinde, ilia lingvo estas mirinde simpla kaj tre facila. Ilia alfabeto havas tridek literojn: dekkvin vokalojn kaj dekkvin konsonantojn. El niaj konsonantoj mankas la "r", "q", "x" kaj la "c". Kontraŭe: ili havas pli multajn vokalojn ol ni. Ekzemple ekzistas elgorĝe prononcata "i", ia voĉo inter "a" kaj "o", ktp.

Ĝenerale ili havas tre komfortan lingvon. Mankas la pli malfacilaj kaj la duoblaj konsonantoj el la vortoj kaj post konsonanto ĉiam sekvas vokalo kaj reciproke. Eĉ la formoj de la literoj estas tute simpligitaj: horizontalaj, oblikvaj kaj vertikalaj linioj, staranta kaj kuŝanta elipso, nia "v" en kvar situoj, rondaj kaj deltoidformaj literoj ktp. Unuvorte: ĉiuj estas geometriaj figuroj kaj konvenas tre karakterize al la tiea medio.

Ili uzis literojn eĉ por la nombroj. Ĉiu cifero havas du signojn: unu vokalan kaj unu konsonantan, el kiu la leganto jam verŝajne konjektas, ke ili uzas ne la dekan, sed la dekkvinan nombrosistemon. Ekzemple la signo de unu estas "E" kaj "L", tiu de 12 estas "I" kaj "M", tiu de 14: "U" kaj "Z". Mi citas nur la ciferojn, kies litersignoj troviĝas ankaŭ en nia alfabeto. Tiu tre mallongigas la nombrojn, same en skribo, kiel en eldiro, nome ili esprimas la nombrojn per la alterna sekvigo de vokaloj kaj konsonantoj. Ekzemple la nombro 3331 estas skribita en la dekkvina nombrosistemo jene: 14-12-1 kaj ili skribis kaj eldiris tiel: "ZIL", kiel el la ĵusa priskribo la Leganto povas kontroli.

Por la mezuro de la tempo ili ne uzis la horon kaj minuton, sed la tago estis dividita al 50,625 partoj (la kvara potenco de 15). Tiu tempoparto estis iom pli longa ol la sekundo. Ekzemple la momenton, kiun ni esprimas jene: "je la 6-a, 32 minutoj kaj 11 sekundoj", ili esprimis simple jene: "KALAZ", kiu signifas la nombron de la tempopartoj, pasintaj depost noktomezo. Poste mi ekkonis, kiom facile estas tiel enmemorigi la telefonnumerojn.

Iliaj vortoj estas tre mallongaj kaj mi havis la impreson, ke eĉ sian lingvon ili kreis laŭplane, ĉar la plej ofte uzataj vortoj estas la plej mallongaj. Krome la karaktero de la vortoj estas konstatebla el ilia komenca litero, ĉar ekzemple la substantivoj komenciĝas per "b", kiel la menciitaj "bo" kaj "ba", la personnomoj komenciĝas per "z", la adjektivoj per "k" kaj la vokalo servis esprimi la verbojn kaj agadojn. Tio, ke la karakteraĵo de la vortoj estis ĉe la komenco, faris la parolon pli komprenebla, ĉar la atento dividiĝas en la vorto pli bone ol ĉe ni, kie la sufiksoj amasiĝas ĉe la fino de la vortoj.

Перейти на страницу:

Похожие книги