– Ĉar vi devas ekscii, ke ili ne estas el kupro! – li kriis. – Ili ne estas el materio, ili estas anebao! Pri tio oni ne rajtas diri, ke ili estas materio, ĉar ili estas nur la materia simptomo de la estado de la bikruo, kaj oni ne rajtas eĉ pripensadi, ĉu ili estas el materio aŭ ne.

Mi tute ne havas ideon pri tio, kio estas la anebo kaj bikruo, sed, ke la kubo estis el materio, tio estas certa. Kia frenezo estas nei tion, kion oni vidas per siaj okuloj!

Jam nun anticipe mi rimarkas, ke neniam, neniu diris pri la bilevoj ke ili estas el materio. Iam mi vidis seruriston, kiu ĝuste tiam poluris du bilevojn, kaj ankaŭ li estis konvinkita, ke li havas inter la manoj esence nenion; pli ĝuste, ke ili estas la materia simptomo de la estado de la bikru, kiu estas nek videbla, nek palpebla, kvankam ĝi troviĝis inter liaj manoj, kaj li ĝin vigle palpadis.

Pro tiuj vortoj min kaptis angoro. Mi demandis ŝajne trankvile:

– Kaj kio estas la bilevo?

– Ĝi signifas, ke ĝia portanto estas betiko.

– Kio estas la betiko? Kion li faras?

– Nenion! Betiko! Kaj la betiko estas elak! Ĉu vi komprenas? kaj al elak-ulo la belki estas ne pricc-prucc, sed kiel mi faris: vi kaptas per la mano vian piedon kaj veas: "Vake! Vake!", signife, ke via piedo doloras, ĉar vi ne rajtas porti sur ĝi bilevojn.

– Ĉu pro tio, ĉar mi ne portas bilevojn? – Mi tute konfuziĝis. – Ĝi ja dolorus ĝuste, se mi portus ilin!

– Silentu! – li diris time ĉirkaŭrigardante. – Mi volonte instruas vin, sed vi almenaŭ ne metu min en ĝenajn situaciojn. Do, ion tian vi ne rajtas diri!

– Fi! – mi kriis ekkolere. – Espereble vi ne intencas al mi imagigi, ke miaj piedoj doloras, ĉar mi ne portas bilevojn, kiuj ilin batadus? Eĉ la plej prmitiva sana cerbo protestas kontraŭ tia afero!

– Mi konsilas je via propra intereso – li diris severe, – ke vi ne parolu tiel. Ekzistas aferoj, pri kiuj ne eblas disputo aŭ apelacio al la sana cerbo, ĉar tiuj estas anebaj aferoj, kaj ĉiu ja scias, ke ni ĉiuj tre volonte portus la bilevojn, ĉar la betiko estas elako!

– Prefere mi ne estu betiko kaj elako – mi diris kun profunda konvinkiĝo, post kio li ekridis.

– Ho, vi bivag! Malfeliĉa sensciulo! Mi konsilas diri nenion tian, ĉar la ceteraj vin priridegos! Kaj, se vi persiste asertados viajn stultaĵojn, eble oni eĉ koleriĝos kaj diros al vi: lamiko, kaj vi estos elmetita al tio, ke vi devas lin tuj trapiki per tranĉilo.

– Ĉu pro tio, ĉar oni diras "lamiko"?

– Memkompreneble!

– Kiu devigas min pro tio trapiki lin per tranĉilo?

Li rigardis min kompate.

– Ĉu vi tolerus, se iu dirus al vi "lamiko"?

– Kial mi ne tolerus, se mi havus pro tio nenian malutilon?

– Komprenu fine: ĉar tiu vorto estas borema! – li diris kun senlima soleneco.

Tio jam eksplodigis el mi la ridon.

– Nu, ili nur diru tion trankvile! Estu ĝi borema! Min tute ne incitas. Fino!

Li preskaŭ svenis pro konsterniĝo.

– Do, ĉu vi fakte estus faranta, ke vi ne ekkaptas la tranĉilon, se iu vin nomas lamik? – li demandis minace.

La rido frostiĝis sur miaj lipoj. Mi vere komencis ektimi.

– Kial? – mi demandis. – Kian danĝeron signifus al mi, se mi ne tranĉilpikas iun?

– Kian danĝeron? Ho, vi kompatinda fremdulo! Do, ĉu vi ankoraŭ ne konas la konsekvencojn?

– Ne. Absolute ne. Klarigu jam!

– Nu, atentu. Se vi ne ekkaptas tranĉilon okaze de borema, la behinoj kunsidas, konceptas protokolon kaj deklaras vin tranĉil-nekapabla!

– Kaj kion tio signifas al mi?

– Kaj tio signifas, ke – (nun li iome retiriĝis kaj sian montro-fingron puŝis al mia brusto) – ke poste eĉ vin ne tranĉilpikos aliuj!

Li metis siajn manplatojn sur sian kokson kaj atendis la efikon.

Unu minuton mi buŝmalferme gapis, poste denove erupciis el mi la rido.

Mi vidis, ke ĉi tie oni rajdadas sur kretene kunportitaj vortoj: antaŭ ĉi tiu vorto oni humiliĝas, de la alia naŭziĝas, sed la ĉefa kvalito de ĉiu vorto estas, ke ili havas nenian interrilaton al la realo.

Mia konatulo,kolere mansvingis:

– Vi havas nenian kapablon pri la ketnio! Atentu, ĉar, se mi ne instruos vin, vi estos elmetita al la plej granda enoo!

Mi jam konjektis, ke la enoo signifas malestimon, koleron aŭ ion similan, al kiu povas ligiĝi eĉ la tranĉilo, do mi prefere retenis ja proteston de mia menso kaj revenis al la temo.

– Diru, kial la betikon interesis la kreskado de niaj nazoj?

– Ne la betikon, sed la elak-betikon!

– Vi mem diris betikon!

– Jes, mi diris, sed se vi diras, por vi li estas elak-betiko. Mi sidis sur ĉi tiu benko antaŭ vi.

Mi estis firme decidinta bridi mian sanan cerbon.

– Bone – mi diris ŝajne tute trankvile, – do, kial lin interesis la kreskado de niaj nazoj?

– Unue lin ne interesis, ĉar betikon ne interesas la aferoj, li nur demandas. Due, eĉ se ĝi lin interesus, li demandas nur pro kutimo. Sed atentu: vi ne rajtas demandi pri la nazo de la betiko, nur li pri la via. Tio estas la ketnio.

Mi jam satiĝis per la ketnio. Mi intencis paroli pri pli sanaj aferoj.

– Diru: kiel oni kutimas ĉi tie manĝi? Kiel ni ricevas la manĝaĵon?

Li terure ektremis. Siajn manplatojn li metis sur sian buŝon kaj angore ĉirkaŭrigardis.

Перейти на страницу:

Похожие книги