– Pst! Ne diru tian bivagaĵon! Vi devas diri: "Kiam kaj kiel ni ricevas la spiritrzalaĵon?"
– Spiritualaĵon? Ĉu ĉi tie oni ne manĝas?
– Pst! Pst! Almenaŭ ne tiom laŭte!
Li sidiĝis pli proksimen kaj flustre klarigis:
– La spiritualaĵo estas la sama, kion vi demandis, sed tiel diri estas malpermesate, ĉar tio estas
– Do, la manĝaĵon oni ne rajtas nomi manĝaĵo, ĉar vi elpensis la vorton "kave". Unu sensence faritan vorton vi pruvigas per la alia, kaj vi fabrikas amase tiajn konceptojn imagitajn en la aeron. La vivon vi konfuzas en labirinton kaj malfaciligas, kaj la homo, kiu ne dancas tiun ĉi ĥimeran dancon de Vito, pro tiu vi "enoas". Do diru: ĉu inter vi ne troviŝas inteligenta homo, kiu senindulge frakasus tiun stultegan mondon kaj manifestus ne ni vivas por la vortoj, sed la vortoj estaspor la vivo?
Li jam rigardis min kompate.
– Mi intencis helpi vin – li diris. – Mi mem pardonas viajn vortojn, ĉar mi estas komprenema homo, kiu ĉiam diris, ke la malbonaj agoj ne devas deveni nepre el malbona intenco, sed ilia kaŭzo povas esti ankaŭ la nescio. Vi atakis tiom forte la anebaon, ke pro tio ĉiuj estus enoantaj kaj nomus vin lamiko, eĉ vi ricevus gravan punon.
– Punon? – mi diris konsternite. – Do, al kiu mi volis malutili? Ĉu ne mi volis nur plifaciligi por vi la vivon? Mi volis liberigi vin de la idiotaĵoj, kiuj superflue malfaciligas la vivon, kaj ĉu vi eĉ enoas pro mi?
– Ne plu diru idiotaĵojn! – li kriis kun fajrerantaj okuloj.
Mi ektimis. Anstataŭ ke ili dankus la helpon, ili eĉ persekutas tiun, kies sana vido volas plibonigi iliajn vivojn. Ion tian fakte povas fari nur frenezuloj.
Ĝenerala kutimo estis inter ili, ke ili postulis unu de la alia ne la bonecon kaj moralecon, sed kelkajn devigajn mensogojn. La neo de la materiala ekzisto de la kuprokubo estis pli grava devo, ol tio, ke neniu mortpafu la apude starantan homon.
Do, mi konsilas al ĉiu, kiu venos inter la behinojn, ke li neniokaze provu esti bona kaj helpema, ĉar ilia plej karakteriza trajto estas, ke ili facile ekkaptas la gorĝon de la sancerbulo.
Do, mi preferis cedi kaj li daŭrigis:
– Prefere vi danku, ke via bona sorto vin kondukis al mi. La aliaj jam delonge estus vin portantaj al la betiko. Sed mi ne volas pri vi supozi malbonvolon, kaj malgraŭ viaj akraj atakoj ankoraŭ nun mi emas kredi, ke vi pliboniĝos per la ellerno de la ketni, ĉar vi nun ne konscias pri la terureco de viaj vortoj. Nu, pricc-prucc.
– Pricc-prncc – mi diris, metante mian fingron sur mian nazon, pro kio li evidente ĝojis. Ni reciproke gratis la postaĵon unu de la alia, kaj mi forrapidis.
La Leganto verŝajne rimarkis, ke mi uzis jam tiajn vortojn, kiuj ne ekzistas en la hina lingvo, kiel la bon- kaj malbonintenco, puno, rido, ĝojo, ktp. Tiuj estis ankaŭ por mi tute novaj, sed la sencon mi eltrovis el la frazoj, kaj mi donas ilin en angla traduko. Mi komunikas nur tiujn vortojn en siaj originalaj formoj, kiuj signifas reale neekzistantajn aferojn, do en lingvo, farita de la prudento, ne povas ekzisti vorto pri tiuj.
Mi intencis atente ĉirkaŭstudadi mian novan patrion, do mi ekiris al la korto.
Post la longa, "L"-forma konstruaĵo, mi vidis kelkajn grenej-similajn konstruaĵojn, pri kies destino ankoraŭ mi nenion sciis, sed tiom mi jam vidis, ke ili troviĝas en tre neglektita stato. Mi pensis, ke la behinoj ne scias konstrui.
Tiom pli mi estis surprizita, kiam malantaŭ tia domo mi vidis masonistan trabaron, kiu kovris sufiĉe bone aspektantan, konstruatan domon.
Sed la vera surpriziĝo sekvis nur nun.
Unu angulo de la konstruaĵo trans la trabaro jam estis preta, kaj la alia grupo de la laboristoj ĝin detruadis per hakpioĉoj!
Mi ne komprenis la interrilaton kaj, preninte al mi kuraĝon, demandis iun laboriston por kia celo servas la konstruaĵo.
Li respondis, ke ĝi estos loĝejo por la behinoj.
– Kial do vi detruas la pretan parton?
Por ke ni ne estu senloĝejaj.
Mi gapis pro mirego. Plurfoje mi ripetis la demandon, sed li respondis ĉiam, ke la konstruita domo devas esti detruata, ĉar, se ĝi restus staranta, la homoj estus senloĝaj.
– Mi tute ne komprenas – deklaris mi fine.
– Mirinde – li respondis suspekteme esplorante mian vizaĝon. – Ĝi ja estas klara eĉ por la lasta skatolskuanto.
– Skatolskuanto? Kio estas tio?
La masonisto nun demetis la hakpioĉon kaj faris unu paŝon al mi.
– Ĉu eĉ tion vi ne komprenas? – kaj en liaj okuloj ekbriletis stranga lumo.
Mia tuta korpo frostotremis.
– Sed jes… nature… mi balbutis teruriĝante, kaj subite mi turniĝis kaj forkuris. Feliĉe, la malsanulo min ne sekvis.
Nun jam senhalte mi rapidis en mian ĉambron, sed eĉ tie mi na sentis min sekura, ĉar ĝi ne havis seruron sur la pordo.
Mi lasis la pordon malferme, por ke mi bone vidu la preterirantojn. Mi timis ĉion, kio sekvos, sed mi volis vidi ĉion por ke mi laŭeble restu malproksime de ili kaj sen skandaloj ellernu tiom, kiom estas necesa por eviti la insultojn.