– Neestantajn aferojn. La lingvo taŭgas nur komuniki estantajn, do mi eĉ ne povas diri ilian esencon, sed tiom mi certe povas aserti, ke iliaj agoj tre similas al tiuj de viaj patrianoj. Ekzemple iu farbis sian ŝuon, kvazaŭ la farbo pliigus la utilecon de la ŝuo, dum kontraŭe: ĝi plenŝtopas la kapilarojn de la materialo kaj la piedo ne povas aerumi. Ankaŭ la vestojn ili ne surmetas en la formo, kiel nia fabriko produktis, sed ili transformas tiujn, ĉiu aliel, per multa, sencela laboro.
La antaŭa scienca grandeco de Zatamon ŝrumpis por mi ĝis nulo. Mi tute ne plu atentis liajn vortojn; min interesis nur tio, kiel mi povus eniri inter la behinojn, por larmokule premi la manojn de miaj malfeliĉaj, ekskomunikitaj, animhavaj homfratoj.
– Kie estas la behinoj? – mi demandis.
Li rakontis, ke ili vivas malantaŭ la hospitalo sur grandetenda teritorio, kiu estas ĉirkaŭata de muro. Inter la muroj ili loĝas en normalaj loĝejoj. Pri ilia vestaĵo zorgas la hinoj, sed cetere ili vivas tute laŭ siaj "maniaj" kutimoj, ĉar la hinoj en nenio sin intermiksas, krom se ili interbatiĝas. Antaŭe la hinoj eĉ en tia okazo ne intervenis, sed la interbatadoj pliakriĝis, kaj tio necesigis la aranĝon. Sed la behinoj ne nur eltenas sian societon reciproke, sed ili eĉ ne povus vivi ĉi tie, ekstere. La internigo ne estas puno, kiun la hinoj ja ne konas, nur apartigo, dezirita de ambaŭ homnaturoj.
– Kiel mi povas iri inter ilin? – mi demandis.
Mia peto iom surprizis Zatamonon, kaj zorgeme li atentigis min pri la "frenezaĵoj", al kiuj oni estas elmetita inter la "maniuloj" kaj kiujn normala cerbo ne eltenas. Li rimarkis, ke oni kutimas enporti iun nur en okazo de grava cerbmalsano, kaj verŝajne estus pli rekomendinde provi provizore aliajn kuracmanierojn. Eble ankoraŭ "ekzistas espero".
Mi deklaris, ke mi sentas min mem en tute "senespera" stato kaj postulis, ke mi estu portota inter la behinojn.
– Mi devas vin atentigi ankoraŭ pri unu afero, – li diris. Kiu eniras, tiu devas pasigi interne sesmonatan provtempon, ĉar povas ekzisti homo, kiu – pro la strangaĵoj – kredas, ke li tamen ne apartenas al ili, sed malgraŭe, post iom da tempo, li rekonas inter ili sin mem. Se antaŭ la ĝusta tempo ni ellasus tian homon, ĉi tie, ekstere neniam li alkutimiĝus.
Mi trankviligis lin, ke mi timas nenion, post kio li konsentis, ke se eblas, morgaŭ li enportos min al la behinkolonio, li nur devas antaŭe detale trastudi la simptomojn de mia malsano.
Li alportis injektilon, suĉis sangon el mia brako, kelkajn miajn harfadenojn li detondis kaj foriris.
Kaj mi denove pasigis sendorme la nokton, sed nun jam pro ĝojo. Antaŭ mia animo, sekiĝinta en la dezerta lando de la hinoj, pli kaj pli ruĝe ekkrepuskis la espero de la delonge ne gustumita, varma, kolorplena homa vivo.
Ho, se tiam mi estus konjektinta la sekvojn!
NAŬA ĈAPITRO
La sekvantan tagon denove min vizitis Zatamon kaj diris, ke la afero detale estis pritraktita: li petis la opinion de la savista kuracisto, demandesploris Zoleman kaj laŭ la rezulto de tio ĉi ne estas malhelpo, ke mi eniru inter la behinojn.
Liaj vortoj min iom surprizis, kaj mi rimarkis, ke mi miras pri tia severeco. La hinoj ja ne kutimas influi la individuajn decidojn, kaj ĉiu homo faras laŭ sia opinio.
Zatamon diris, ke ĉi tio estas la sola deziro, kiu ne estas plenumebla laŭ la volo de la individuo, ĉar, – laŭ liaj vortoj, – ekzistas cerbomalsanuloj, kiuj pro manio imagas sin behinoj, kvankam la malsano estas nur "simpla" paranojo, kiu estas kuracebla, kaj ilia opinio ne estas alia, ol la ordinara fiksa ideo, kiam la malsanulo ekzemple kredas, ke li estas el vitro, aŭ imaĝas sin korktirilo. Tiujn "pli facilajn" okazojn oni devas reteni al la grandaj perturboj de la behina vivo, kaj ĝuste pro la gravaj sekvoj de tiu decido ili esploris miajn simptomojn tiom detale.
Liaj vortoj denove igis min rideti, kaj mi certigis, ke mi ĉion eltenos.
Nun li stariĝis, kaj ni ekiris.
Ni trairis la parkon, kaj post mallonga tempo ni staris antaŭ alta muro.