– Mi estis ĵus enportita – mi diris petante, – mi estas senspertulo. Mi petas, respondu al mi. Kial vi diras priccprucc kaj forturniĝas?
Tiu subite moliĝante turniĝis al mi.
– Ho! Mi ne sciis. Tiam la okazo estas ja alia. Mi komprenas. Do, mi instruos vin. Pricc-prucc estas
– Kio? – mi demandis embarase.
– Belki, – li respondis senhezite, dum mi ŝtele rigardis kiel rifuĝi, – vi ja ne komprenas tion, ĉar vi ne scias, kio estas la
– Ketni?
– Ketni. Se oni diras, pricc-prucc, vi devas rediri tion kaj meti vian fingron sur vian nazon, kaj tio estas la belki, Kaj la belki estas ketni. Se vi ne faras tion, vi ne kondutas ketni-maniere, kaj oni kompreneble
– Enoos?
– Nature! Ĉu oni tute ne enous, se iu kondutas ne laŭ ketnia maniero? Kiel vi imagas?!
– Nature, nature – mi diris trankviligante – kaj kio estas tio?
– Jes. Ankaŭ pri tio vi ne scias. Do, kiam mi rerigardis en la libron, per tio mi montris, ke mi interne enoas pro vi. Atentu, ĉar vi eĉ riskas, ke vi estos batata, se vi ne estas ketnia homo.
– Se mi ne diras "pricc-prucc"?
– Nature! Kial vi miras? Ĉu ne memkomprenebla?
– Kaj se mi diras "pricc-prucc"?
– Tiam oni ridetas kaj gratas vian postaĵon, post kio vi regratas lian. Tio signifas, ke vi ambaŭ ne enoas unu pro la alia, kaj vi ambaŭ estas ketniaj homoj.
– Tio ja estas kretenaĵo! – mi diris ekkolere.
Li kuntiris siajn brovojn.
– Mi vin admonas ne paroli tiel pri la ketnio, ĉar vi estos elmetita al la plej grava enoo. Mi scias, ke vi estas ĵusveninto, sed ellernu la ketnion, kiu levas nin super la eksteran
– Bivago?
– Bivago. Ĉar ili kondutas kiel bivag. Se ni belki-as al ili, ili ne priatentas. Eĉ se ni gratas ilian postaĵon, ili nur gapas idiote. Ili tute ne havas koncepton pri la ketni.
Nun li gratis mian postaĵon, kaj mi devis regrati lian! Por ke mi pruvu mian sanan cerbon!
La Leganto verŝajne koleretas pro la multaj behinaj vortoj kaj akuzas min pri neglektemo, aŭ eble pri gravmiena fanfaronemo, ĉar mi ne diras ilin en angla traduko. Do, mi jam komence devas deklari, ke la netradukitaj vortoj konformas al nenia vorto en la angla lingvo. Ili ĉiuj reprezentas tiajn specialajn maniojn, kiuj estas tradukeblaj al nenia kulturlingvo, ĉar tiuj konceptoj ĉe ni absolute ne ekzistas.
Por klarigo imagu la Leganto, ke iu pikas sian fingron per pinglo, forsvingas ĝin kaj ŝovas en sian buŝon. Tiu movo havas ordinaran anglan nomon: doloro. Sed se iu sen iu ajn normala kaŭzo metas sian fingron sur sian nazon kaj tion nomas belki, kiel mi traduku tion al la lingvo de la sancerbaj civitanoj de mia patrio?
Nun alia homo proksimiĝis al la benko. Stranga figuro estis la kompatindulo. Desuper liaj genuoj, ligite per ĉenoj, pendis du pezaj kupraj kuboj, kiuj ĉiupaŝe dolorige frapiĝis al liaj kruroj, pro kio li paŝadis nur tre malrapide. Mi kompatis la malfeliĉulon.
Mia konatulo subite saltleviĝis, sian dekstran piedon kaptis per sia mano kaj dolormiene vekriis: vake! vake!
Tiu haltis, kun senlime serioza grimaco ekskuis la kuprajn kubojn sur la gamboj kaj diris afable ridetante:
– Kiel via nazo kreskas,
– Vake, daŭre.
El ĉi tio mi vidis, ke la ekkapto de la piedo kaj la vake estis ne esprimo de doloro, sed ia nova frenezaĵo. Sed por ke oni ne rigardu min bivag, ankaŭ mi saltleviĝis, kaj metante mian fingron sur mian nazon mi diris:
– Pricc-prucc.
Responde mi ricevis profunde riproĉan rigardon. Mia konatulo ekpugnis mian kokson kun tima embaraso, post kio, eĉ pli embarasite, mi ekgratis la postaĵon de la kuprokubulo.
La kuprokubulo malestime trarigardis min de la kapo ĝis la plando kaj intencis pluiri, sed mia konatulo saltis antaŭ lin, kaj metinte sian dekstran manplaton sur sian kapon petegante klarigis:
–
La kuprokubulo konsiderinde mildiĝis, per amika rideto ektuŝis la nazon de mia konatulo kaj poste la mian.
– Tio estas ja io alia – li diris gracplene. – Kiel via nazo kreskas, kaleb? – li demandis min.
Mi gapis idiote, mi volis diri, ke ĝi ne kreskas, sed mia konatulo denove kokspugnis min, do mi preferis silenti. La kuprokubulo foriris, kaj mia konatulo denove kaptante sian dekstran piedon vekriis vake-vakeon kaj hurlis tiel, ke mi jam volis helpi lin, sed li forpuŝis min.
Mi larĝe malfermis buŝon kaj okulojn, kaj miaj piedoj radikiĝis en la teron.
Kiam la kuprokubulo jam sufiĉe malproksimiĝis, li turniĝis al mi kaj kolere riproĉis min:
– Kiel vi aŭdacis diri pricc-prucc al
– Ĉu ne vi mem tion instruis? – mi balbutis.
– Sed al betiko! Ĉu vi ne vidis sur liaj kruroj la
– Ĉu la kuprajn kubojn?
– Tiuj ne estas kupraj kuboj, tiuj estas bilevoj!
– Do, ili ne estas el kupro?
– Nu… nu… – li diris ĝenate, – eble se ni esploras el tiu vidpunkto… ili eble estas el kupro, sed oni ne rajtas tion diri.
– Kaj kial ne, se ili estas tamen el kupro? – eksplodis el mi.