Post kelkaj tagoj Zemoki enpaŝis en mian ĉambron kun mieno radianta de la ĝojo kaj tutkore gratante mian postaĵon li sciigis, ke min trafos granda ĝojo. Je miaj ekscititaj kaj ĝojplenaj demandoj mi ricevis la respondon, ke mi estas akceptita en la konao.
La respondo min iome malvarmigis; malcerte mi demandadis pri ĝia praktika valoro, sed mi ricevis denove la respondon, ke esti konaano estas granda feliĉo, ĉar tio donas la veran boeton. Kaj al la demando, kio estas la boeto, li respondis, ke la akiro de la boeto estas ĝojo kaj feliĉo.
Do, per tio mi denove ne iĝis pli saĝa, kaj anstataŭ feliĉo mi sentis konfuzon, sed tion mi ne kuraĝis tre laŭte publikigi. Jam nun mi rimarkas, ke la boeto estas same senenhava vorto, kiel la ketni: ia ago estas ketni, ĉar oni devas ĝin fari tiel, kaj inverse: tial oni devas ĝin fari, ĉar ĝi estas ketni. La plej ĉefa karaktertrajto de iliaj konfuzaj stultaĵoj estas ĝuste tiu
Do mi tiel elmetita al iliaj kapricoj, ne tre kuraĝis diskuti, sed eĉ simulante ĝojon, mi demandis singarde, kiel mi devas konduti por akiri la favoron de la boeto.
Zemoki min trankviligis, ke li ĉion aranĝos, kaj foriris.
Poste li revenis kun iu alia amiko, kiu – kiel mi eksciis – nomiĝis Zeremble.
Zemoki kaj Zeremble vokis min por plenumi mian adeptigon. Ni trairis sur la granda korto kaj enpaŝis en malproksiman konstruaĵon, tra pordo, kies supra parto estis tiom kovrita de lignotabuloj, ke ni devis kliniĝi. Mi eĉ ne konjektis, kial ĝi estis farita tiel.
Nun ni venis en tre strangan ĉambron, kie eĉ unu meblo ne estis en tiu loko kaj stato, kiel ĝi devus esti. Mi vidis tablon, el kiu restis nur ĝia framo, sen la supra tabulo, sed ĝi havis dorsparton, simile al la seĝoj. El la malplena framo sur ŝnuroj pendis flavaj ŝtoneroj. Sur la dorsparto vidiĝis la makuloj de diversaj farboj, el kiuj tiriĝis defluaj strioj ĝis la tablo.
Alia tablo staris renverse, kun la piedoj supre, kaj la piedoj estis kovritaj per stranga litotuko, sed kiu jam estis uzebla nek por litotuko, nek por tablokovrilo, ĉar ĝi estis plene truita kaj tra la truoj estis tra- kaj traplektita dika bastoŝnuro, sur kies finoj pendis flavaj ŝtoneroj.
Malantaŭ la tablo staris seĝo. La rando de ĝia sidplato estis breĉita kaj pintigita tiel, ke la femuroj de la sursidanto estis en la plej granda danĝero; ĝi havis trioble tiel grandan dorsapogilon ol kiel necesas, kaj ankaŭ tio estis senorde skulptita, kaj sur la sidplato dornoj estis fiksitaj, ke oni eĉ sursidi ne povis.
Entute la ĉambro faris la impreson, kvazaŭ ĉio estus ruinigita de vandaloj, aŭ kvazaŭ mi estus veninta en la hejmon de furiozantaj fantomoj.
Mian koron kunpremis angoro kaj abomeno, kaj min turmentis malbonaj antaŭsentoj. Time mi demandis Zemokion:
– Kio okazis ĉi tie?
Zemoki miris per grandaj okuloj, komence li ne komprenis mian demandon, kaj nur malfacile mi eksciis, ke la ruinigon faris ne malamika armeo, sed la posedantoj mem. Al mia demando, kial ili tion faris, li respondis.
– Ĉar tiel ĝi estas
Do, alia nova vorto, eltrovita por pruvi per tiu alian stultaĵon. Nome, mi jam avertas la Leganton, ke li ne serĉu ian ajn sencon en ĉi tiu vorto. Ankaŭ ĝi estis unu el tiuj sensencaj vortoj, kies signifon neniu scias, sed por kiu devis ĉiu suferi, mizeriĝi kaj vivi en malkomforto.
La ekscio, ke la ruinigon faris ili mem, eĉ plifortigis mian malbonan antaŭsenton pri mia estonto.
Post kelkaj minutoj en la fono malfermiĝis pordo, kaj tra ĝi enpaŝis stranga homo. Desur liaj genuoj pendis la jam menciitaj kuprokuboj, do ankaŭ li estis betiko. De sur liaj ŝultroj pendis granda, akrakolora teksaĵo, kion kun iom da bonvolo oni povus rigardi pluvmantelo kaj verŝajne ĝuste tial ĝi estis plene truita, senorde entranĉita kaj plenpendigita per vitrorompaĵoj, por ke eĉ por tiu celo ĝi ne estu uzebla.
Nun la betiko ligis sub siajn plandojn du grandegajn ladajn telerojn, paŝis antaŭ min kaj murmurante nekompreneblajn vortojn, ekbatis mian kapon per malplena lada kuglo.
Mi, vidante, ke la ĉeestantoj tute ne ridis pri la groteskaĵoj, ne kuraĝis ekridi. Ili rigardis la tutan scenon kun kortuŝa soleneco kaj ekkriis vake-vake, kiam la telerplandulo aperis.
Post la fino de la manipulo ĉiu ĉirkaŭis min, gratis mian postaĵon kaj tre ĝojis, ke mi iĝis kona kio, laŭ ilia aserto, estas granda ĝojo, ĉar mi tiel sukcesis akiri la veran boeton.
Ankaŭ mi ĝojis, ke ĝi tiel facile finiĝis, ĉar post la antaŭaĵoj mi atendis multe pli malbonajn aferojn. Bedaŭrinde mia ĝojo estis tro frua, kiel la Leganto baldaŭ vidos. Sed mi ne volas rompi la kronologian vicordon.