Elveninte de la betiko, mi jam ne povis reteni mian rideton. Nome, mi rememoris pri mia fileto, kiu ĝojis kaj ĉarme aplaŭdis, se li ricevis frandaĵon, kaj mi imagis la konfuzoplenan vizaĝeton, kiun li estus montrinta, se mi dirus al li: "Ĝoju fileto, vi fariĝis kona kaj vi sukcesis akiri la veran boeton!" Evidente, li havus la plej malbonajn konkludojn pri la cerbo de sia patro. En kia mallumo vivas la plenkreskuloj rilate eĉ al la infanoj de la glora angla ŝtato!

Dumvoje mi serioze demandis Zemokin, kian profiton mi havos el tio, ke mi iĝis kona. Mi postulis, li diru fine ion pozitivan, ne menciadu ĉiam nur la boeton.

Iliaj freneziĝintaj cerboj tiom senkorpiĝis en la fantasmagorioj, ke li komence tute ne komprenis la esencon de mia demando. Li asertadis, ke la anebaoj, al kiuj apartenas la kona, boeto, ketni, kipu kaj ceteraj fantomoj, ĉiuj estas pozitivaj realaĵoj, ĉar ili subtenas la homaron kiu sen ili ne povus vivi. Kiu ne trasentas la anebaojn, tiu estas bivago, al kiu eĉ klarigi estas vane. Li deklaris ankoraŭ, ke la bivago estas perdita homo, en kiu mankas la enhavo.

Nur post longa penado mi sukcesis lin tiri sur la grizan, sed certan fundamenton de la reala vivo, ĝis fine li elbuŝigis la unuan konkretaĵon:

– Estonte ankaŭ vi rajtos partopreni en la bukuo.

– Kio estas buku?

– Vi rajtos batadi la kemonanojn, se ili sur la muroj desegnos siajn aĉajn cirklojn, aŭ se ili malhonorigas la kvadraton.

– Kiel oni povas malhonorigi geometrian figuron?

– Tial, ke oni forviŝas ĝiajn pintojn, aŭ desegnas en ĝi diagonalojn.

Mi troviĝis en iom da embaraso.

– Nu, kaj poste? – mi demandis post iom da paŭzo.

– Kia "nu kaj poste"? Aŭ ĉu vi povus toleri, ke en la kvadraton oni desegnu diagonalojn?

Se konfesi sincere, mi ja estus kapabla por tio. Sed el la tono mi konjektis, ke pli konsilinde estas respondi per neo, do mi klopodis protesti kontraŭ tia kalumnia supozo. Mi deklaris, ke mi tuj eltretus la intestojn al tiu, kiu desegnas diagonalojn en la kvadraton. Tio evidente restarigis mian ekŝancelitan reputacion. Zemoki trankviliĝinte deklaris ke mi estas brava homo, kvankam mi tute ne konjektis kial. Almenaŭ tiom mi eksciis, ke mi estas inda por tio, ke la betiko ektuŝu mian nazon, kio estas, laŭ ili, tre bona afero kaj kiu okazas nur kun tre bravaj konaanoj.

Min multe pli interesis la interbatado, kiel nova danĝero, sed kiam mi demandis pri ĝi, li respondis:

– Ĝi ne estas interbatado, ĝi estas bukuo.

– Antaŭe vi diris, ke mi devas bati la kemonanojn kial ĝi ne estas interbatado, se ni devas bati unu la alian?

– Ne unu la alian, sed la kemonanojn.

– Kaj, la kemonanoj la konaanojn.

– Jes.

– Nu, kial ne unu la alian?

– Ĉar ni batas ne nin mem, sed la kemonanojn. Tio ja estas io alia. Ĝi ne estas interbatado, sed bukuo, kiun trapenetras la boeto. La interbatado estas aĉa afero, kiun ketnia homo ne faras, dum la buku estas por tio, ke ĝi faru la homon pli bona kaj nobla kaj evoluigu la solidarecon kaj la reciprokan respekton.

Mi demandis ankaŭ duafoje, sed evidentiĝis, ke mi bone komprenis. Ĉi tiuj firme kredas, ke ili tiel estas solidaraj kaj tiel respektas unu la alian, ke ili per bastonegoj draŝas al si reciproke la kapon.

Minutojn daŭris, ĝis mi sukcesis aranĝi miajn pensojn. Ne tial kvazaŭ dum sola momento mi dubus pri la valoro de miaj privilegioj, sed la plej grava problemo por la sana cerbo estas kontraŭ la maniuloj tiel sin esprimi, ke oni lin ne mortbatu kaj tamen li parolu logike. Ankaŭ poste min ofte endanĝerigis tiu eco de la sana cerbo, ke ĝi povas nur rekte iri facile kaj se ĝi provas lami, terenfalas. Vere, la behinoj ofte aperis al mi kvazaŭ talentaj, ke ili scias lami tiel rutine.

Do, ankaŭ nun mi respondis, ke el la vidpunkto de la kona eble plej oportune estus tiel venĝi sin je la aĉaj kemonanoj, ke ni tute ne zorgas pri la kvadrato. Ili nur stumpigu ĝin kaj endesegnu diagonalojn laŭplaĉe. Se ni ne reagos, ili mem krevos pro kolerego.

Zemoki kaj Zeremble konsternite rigardis unu al la alia kaj deklaris, ke nur mia nescio povas min senkulpigi ĉar la cinika ofendo de la anebaoj estas granda peko, kaj per miaj vortoj mi elmetis min al la suspekto, ke mi kunsentas kun la kemonanoj.

La senfrukta penado vere muelis mian cerbon. Nur malfacile mi povis bridi mian ribelantan sanan cerbon, kaj mi promesis, ke mi klopodos alproprigi la kapablon pri la anebaoj.

Mia plej granda zorgo estis kiel eviti la minacantan interbatadon, do mi demandis:

– Kiel komenciĝas kutime la buku?

– Tiel – respondis Zemoki, – ke la aĉaj kemonanoj enpenetras niajn ĉambrojn kaj frakasas niajn elektrajn kuirfornojn, post kio ĉiuj bonmoralaj konaanoj same enpenetras al la kemonaj ĉambroj kaj disrompas iliajn kuirfornojn. Sed okazas kelkfoje ankaŭ tio, ke la impertinenta sinteno de la kemonanoj provokas nian justan indignon kaj trudas al ni la bukuon. Tiam ni frakasas iliajn kuirfornojn, kaj poste ili la niajn.

Konsterniĝe mi eksciis, kial mia kuirforno estas en tiom kaduka stato. Mi ankoraŭ demandis, kial oni devas fari tiun reciprokan teruran detruon.

Перейти на страницу:

Похожие книги