– Nu, oni ja devas defendi la familian kuirfornon! – li respondis per la plej natura voĉo.

Post tio ni disiĝis, kaj mi enlitiĝis kun premaj sentoj. Fine mi decidis, ke mi estonte simple ne miksiĝos inter ilin, sed tiel, sendependiĝinte de ili, sen danĝeroj mi pasigos la duonjaran eksperimentan tempon, post kio mi liberiĝos. Feliĉe, ekstere ankoraŭ ekzistas la prudentaj hinoj, kiuj ĉiutage endonas mian manĝaĵon, do, mi enfermiĝinte en mia ĉambro, pasigos en la korto nur la plej necesan tempon, kaj eĉ tie mi ne kontaktiĝos kun ili.

Ho, se mi tiam antaŭsentus la sekvontaĵojn, verŝajne ne estus veninta al miaj okuloj tiu trankviliga dormo, kiu baldaŭ min kaptis!

Ĉar la frenezo de la behinoj estas la plej terura el la danĝeraj epidemioj. Dume ĉe ni oni konas nur la hazardan infekton, ĉe la behinoj mi devis ekkoni la intencan infekton. Nome, oni ne povas de ili sin izoli, ili iras post la homo kaj devigas lin kune freneziĝi. Vane provas la sana cerbo la izoliĝon, vane oni promesas al ili, ke li silentos malgraŭ sia ĝusta sento kaj rigardos sen helpa vorto ilian memmortigan frenezdancon. La frenezumo estas ĉi tie ĝenerale deviga regulo. Kaj se temus nur pri la kredo de la anebaoj kaj ceteraj maniaĵoj, oni povus transnaĝi la tuton per tio, ke oni senĉese jesas al ĉiu afero.

Sed ilia frenezo kaŭzas konkretajn fizikajn suferojn al la anoj, el kiuj ne estas rifuĝo, kiel mi jam la sekvantan tagon devis sperti malĝoje.

Ĉar la postan tagon, post kiam tra la muro mi ricevis mian tagmanĝon, apenaŭ mi alsidiĝis, kiam Zemoki enpaŝis kun ĝojradianta mieno, akompanate de du aliaj kunuloj kaj komunikis, ke min trafis denove granda ĝojo.

Sur mia frunto elgutis terur-ŝvito pro la nova granda ĝojo, kaj ne senmotive, ĉar Zemoki deklaris, ke la konsilantaro de la betikoj permesis al mi partopreni el la boeto kaj deponi mian spiritualaĵon.

Poste li ligis tukojn sur la okulojn de siaj kunuloj, kiuj palpiris al la manĝaĵo, tiun kovris per alia tuko kaj simple forportis.

Konsternite mi rigardis post ili, mi volis diri, ke mi ne povas resti malsata, sed ĉiu vorto pri la manĝado estas kave, pro kio ili indigniĝas. Do, mi balbute kaj ĉirkaŭdire klarigis al Zemoki, ke sen spiritualaĵo – laŭ mia opinio, – mi devos morti.

Zemoki bonvole respondis, ke la spiritualaĵo – laŭ ĝenerala scio – estas nur ŝarĝo por la vivo, dum la boeto por la honestaj kaj virtaj konaanoj estas ne ĉagrenaĵo, sed senfina ĝojo, mia spiritualaĵo nun ja venas al la betiko, per kio ĝi puriĝos senmakula kaj ŝangigos en la substancosimilan manifestiĝon de la ekzisto de la bikru. Per tio do mi servas la konaon, la ketni-on, la kipu-on, – do, se mi partoprenas en la favoroj de la boeto, ĝi signifas plezuron kaj honorigon al mi mem.

Mi devas konfesi, ke tiu plezuro min ne tute kontentigis, ĉar temis pri mia vivo.

Mi ne lasis Zemokin foriri, sidigis lin kaj petis lin eltrovi rimedon, ke mi povu partopreni ankaŭ en la favoro de la spiritualaĵo; fine tamen ne estas refuteble, ke ĉiuj homoj kulpas per tio.

La intima kunesto malligis ankaŭ la langon de Zemoki kaj li flustre konfesis al mi, ke bedaŭrinde eĉ li mem kutimas ĉiutage kulpi spiritualaĵon, kaj li promesis esti je mia helpo, nur petis min diskrete gardi liajn antaŭajn vortojn.

Mi certigis lin pri mia diskretemo, post kio ni detale pritraktis la aferon, kaj li konsilis, ke mi, volante partopreni, en la spiritualaĵo, faru ian utilan laboron, ĉar mi tamen ne povas deziri, ke la betikoj nutru min senpage.

Pri tio mi ege miris, ĉar ĝenerale estas konate, ke la spiritualaĵon donas la hinoj, do, ĉi tie ĉiu vivas senpage kaj, se ni tamen serĉas distingon inter pago kaj senpageco, tiam nur la betikoj povas esti senpage vivantaj, ĉar ili simple forprenas mian spiritualaĵon.

Kiam mi komunikis ĉi tiun mian opinion, mi ricevis responde tian riproĉon, kvazaŭ mi mem estus forprenanta ilian spiritualaĵon. Li deklaris, ke tute male: kiel la abeloj sian mielon ricevas de la abelkulturisto, same ni ricevas de la betikoj nian spiritualaĵon.

Mi ne povis kredi al miaj oreloj, mi pensis, ke li erarŝanĝis la vortojn, sed, kiel evidentiĝis, ili fakte kredas, ke la abelkulturisto donas la mielon al la abeloj, kaj pro tio ni ĉiuj ŝuldas dankon al niaj betikoj, kaj mi nur pripensu, kio okazus, se iutage la betikoj ĉesigus siajn funkciojn kaj ni ĉiuj mortus pro la malsato.

Al tio mi respondis, ke mi mem vidis per miaj propraj okuiloj, ke la spiritualaĵon donas la hinoj, sed li responde konsilis pli atenti pri miaj vortoj kaj ĉesigi la argumentadon per miaj okuloj, ĉar vera konaano ne povas diri tiujn kaveajn aferojn. Ni devas kredi, ke la spiritualaĵon donas la betiko kaj ankaŭ, cetere, la homo havas ne nur okulojn, sed ankaŭ bruhuon kaj ĉi tiu estas pli grava.

La bruhuo signifas same neestantan aferon. Kompreneble la lingvo servas priskribi nur konceptojn, kiuj havas ian estantan esencon, do, mi povas nenion diri pri ĝia esenco, mi priskribos nur tion, kiam ili ĝin uzas:

La bruhuo estas la fina kaŭzo de la tuta kontraŭnatura mondkoncepto kaj vivmaniero.

Перейти на страницу:

Похожие книги