Ekzemple, la difektado de la seĝo estas bezonata, ĉar ĝi estas kipu. Vakeon vekrii estas necesa, ĉar ĝi estas ketni, la kvadraton malhonorigi estas malpermesite, ĉar la kvadrato estas aneba kaj, se la sana cerbo demandas kial entute necesas la ketni, kipu kaj anebaoj, tiam ili respondas: "Ĉar la homo havas bruhuon". Do la bruhuo bezonas ĉian tian aferon, kiu por la homo mem tute ne estas bezonata.

Laŭ ĉi tio estas memkomprenebla la supozo, ke la bruhuon kiel prakaŭzon ni traduku per paranojo, sed la malsano de la behinoj superis la simptomojn de la paranojo kaj ankaŭ, cetere, ili parolis pri la bruhuo ne kiel pri stato, sed kiel pri io estanta, eĉ pli; kiel pri io samtempe estanta kaj neestanta. Nome, se mi demandis, kiel aspektas la bruhuo, ili konsternite rigardis min, nomis min bivalg, sed ĝian formon ili ne povis priskribi.

Do Zemoki proponis bonvole, ke li helpos al mi akiri utilan okupiĝon, kaj ĝis tiam li donos al mi iom el sia spiritualaĵo.

Post kelkaj tagoj li fakte kondukis min al iu betiko, kiu, konsidere al la persono de Zemoki, akceptis min tre afable. Mi klopodis, prenante mian dekstran piedon, superkriegi eĉ Zemokin per la vake-vake-veado, post kio li nomante ankaŭ min kaleb, interesiĝis pri la kreskado de mia nazo kaj favore deklaris, ke li estas ema doni al mi oficon de beratnu, kvankain multaj bravaj konaanoj konkuras pri tiu posteno, eĉ tiaj, kiuj per mortobato de pluraj kemonanoj pruvis siajn kapablojn koncerne la anebaojn.

Per tio mi okupis mian postenon.

Tion, kion mi devis fari, mi priskribas kun hontruĝa vizaĝo. Mi konjektas, ke miaj sampatrianoj min malestimos, ĉar mi, estante angla ŝtatano, tamen tiom profunden mergiĝis. Nur tial mi ne povas prisilenti la okazintaĵojn, ĉar mia firma intenco estas ĉion rakonti, rekte, sincere, konforme al la realo, dece al angla ĝentilhomo, eĉ se la verdiremo malutilas al mi.

Por mia senkulpigo mi mencias nur tion, ke mi estis devigata fari tion, krome mi estus elmetita al la malsato. Por trankviligi miajn samlandanojn, mi deklaras krome; ke mi neniam forgesis mian honoran devon al mia patrio, pro kio mi, en mia senhonora stato neniam malkaŝis mian devenon al la behinoj kaj, se mi pri tio estis demandita, mi ĉiam deklaris min esti amerika ŝtatano.

Esperante ke mi sukcesis iom repacigi miajn amatajn samlandanojn, per mia korekta konduto, mi provas priskribi mian postenon. Tiu konsistis el du taskoj: la unua estis, ke en ĉiu tria tago oni pendigis al mia kolo strangan pecon de teksaĵo, truitan ĝis ĉifoniĝo, kaj mi devis ĉirkaŭporti brilan kvadraton sur la korto, dum antaŭ mi iris telerplanda betiko kun lada skatolo inter siaj manoj, kaj ĉirkaŭ mi oni ludis kanton per muzik-instrumentoj. Ia aparato disblovis malbonodoran gason, kaj fine mi devis ĵeti unu tre bonan vestaĵon en fajron.

Mia dua tasko estis la disdono de la flavaj ŝtoneroj. Mi scias, ke la Leganto jam antaŭe ridas kaj nekredeme akceptas miajn vortojn, sed, se mi volas persisti je la vero, mi tamen devas priskribi ĝin. Krom mia veremo min instigas al tio ankaŭ mia entuziasma patriotismo, ke per la konatigo de la stultaĵoj de ĉiu tiu senkultura kaj idiota hordo mi instruu miajn sampatrianojn al la respekto de la prudenta Granda Britio.

Do mia laste menciita tasko konsistis el tio, ke mi devis kolekti flavajn ŝtonerojn, kiujn en difinitaj tagoj mi portadis en la jam menciita lada skatolo, laŭte tintigante per skuado. Poste la betiko paŝis apud mi kaj, dufoje ekfrapante ties flankon per elmetita ŝtonero, mansignis, ke mi disdonu la enhavon. Kaj mi malfermante ĝian fermoplaton, donis al ĉiu po unu pecon. La homoj pro tio deliraj pro ĝojo kaptis siajn dekstrajn piedojn per la mano, vakevakeis kaj kaŝinte la flavajn ŝtonerojn sub siaj akseloj, disiris.

Kvankam jam tiu farso mem estas tre komika kaj superas la plej groteskan karnavalon, tamen la plej komika estas la klarigo: nome, tiuj malfeliĉuloj kredis, ke la flava ŝtonero tenata sub ilia akselo estas nutra, eĉ ili estis konvinkitaj, ke ĝi subtenas la vivon, la homan korpon, kaj ili benis pro tio la betikojn. La manĝon, kiel ni scias, la publika opinio malestimis kaj hontis, kvankam ja ĉiu manĝis. (La vorto "spiritualaĵo" servis por narkoti ilian konsciencon.)

Sed ilia manio ne elĉerpiĝis per tio. Aldoniĝis eĉ la kredo, ke nur tiu ŝtonero estas nutra, kies skatolo estis tuŝita de la betiko. Kiam mi ĝin kolektis, tiam ĝi ankoraŭ ne estis nutra.

Перейти на страницу:

Похожие книги