Kesto, ĉambro, en kiu oni konservas la monon; loko, kie oni akceptas kaj pagas monon.
Kasisto.
Oficisto, kiu pagas kaj akceptas monon en kaso.
Kasacio.
Leĝa nuligo: kasacio de verdikto, de testamento.
Kaserolo.
Metala, ordinare kupra, kuirvazo kun tenilo. Komparu:
Poto.
Kasko.
Metala kapkovraĵo de soldatoj.
Kaskado.
Malgranda akvofalo.
Kasto.
Fermita popola klaso, el kiu oni ne povas transiri en alian klason, nek edziĝi kun ano de alia klaso:
Kastelo.
Fortikigita loĝloko.
Kastel- mastro.
Administranto de kastelo.
Kastoro
(Zool.). Mambesto kun bela pelto, vivanta en societoj kaj konstruanta loĝejojn
Kastri.
Forigi la seksan glandon: kastrita ĉevalo.
Kastrito.
Homo kastrita: La kastritoj kantas soprane.
Kaŝi.
Forigi de ies okuloj, de ies scio; fari netrovebla, sekreta:
Kaŝo.
Ago de tiu, kiu kaŝas.
Kaŝema.
Kiu havas inklinon al kaŝado, al sekretoj.
Kaŝejo.
Loko, kie oni kaŝas aŭ sin kaŝas.
Malkaŝi.
Konigi sekreton, konfesi.
Kaŝaloto
(Zool.). Mambesto el la vico de l' balenfiŝoj
Kaŝtano.
Frukto de kaŝtanujo.
Kaŝtanujo.
Arbo el la familio de l' kupuliferoj (Castanea vesca).
Kato
(Zool.). Hejmigita raba mambesto
Katafalko.
Podio kun ŝtupoj, sur kiu oni metas la ĉerkon kun la mortinto.
Katakombo.
Subtera tombejo.
Katalepsio
(Med.). Nerva patologia stato, karakterizata de kompleta rigideco de la korpo, perdo de la sentemo kaj de memvolaj movoj.
Katalepsia.
Kiu rilatas la katalepsion:
Katalepsiulo.
Homo, kiu havas la katalep- sion.
Katalogo.
Tabelo de objektoj de kolekto, de biblioteko:
Katalogi.
Fari katalogon, noti en katalogo:
Kataplasmo.
Kuiritaj varmaj semoj, branoj k. t. p., kiujn oni surmetas en saketo sur la korpon, por rapidigi la maturiĝon de l' furunkoj, abscesoj.
Kataro.
Inflamo de muka membrano: kataro de l' nazo, kataro de l' stomako.
Katarakto.
Akvofalo, kaskado: La kataraktoj de Nilo.
Katarakto
(Med.). Malklariĝo de la okula lenso, kaŭzanta blindecon.
Katastrofo.
Subita malfeliĉa akcidento:
Katedro.
Podio por profesoro.
Katedralo.
Ĉefa episkopa preĝejo.
Kategorio.
Klaso de samspecaj objektoj aŭ ideoj.
Kategoria.
Senkondiĉa, firma, decida:
Kategorie.
En kategoria maniero.
Kateĥismo.
Populara lernolibro, konsistanta el demandoj kaj respondoj, precipe tiel redaktita lernolibro de religio.
Katenoj.
Ĉeno por malliberigi krimulon.
Kateni.
Malliberigi per katenoj, surmeti katenojn:
Katolicismo.
Katolika religio.
Katolika.
Apartenanta al la kristana eklezio, kies ĉefo estas la papo:
Katoliko.
Homo de la katolika religio.
Katolikeco.
Eco de tiu, kiu estas katolika.
Katuno.
Malpeza kotona teksaĵo kun surpresitaj desegnaĵoj.
Kaŭcio.
Monsumo garantianta la plenumon de interkonsento, de kontrakto.
Kaŭĉuko.
Elasta substanco, konsistanta el malmoliĝinta suko de kelkaj amerikaj arboj kaj lianoj:
Kaŭri.
Sidi sur la kalkanoj.
Kaŭterizi
(Med.). Brulvundi por kuracaj celoj per fajro aŭ per ĥemiaj rimedoj.
Kaŭzo.
Tio, kio faris, ke io ekzistas aŭ okazas; tio, de kio io devenas kaj sen kio ĝi ne ekzistus; kialo:
Kaŭzi.
Esti la kaŭzo de io:
Kavo.
Malplenaĵo en solida korpo, en la interno de korpo aŭ de organo:
Kavalerio.
Milita rajdistaro.
Kavaliro.
En la mezaj jarcentoj - ano de la militista nobelaro, ricevinta la titolon en speciala solena ceremonio:
Kavalkado.
Aro de personoj, kune rajdantaj por plezuro.
Kaverno.
Profunda kavo sub la tero: La antaŭhistoriaj homoj loĝis en kavernoj. Komparu:
Groto.
Kaviaro.
Frandaĵo, konsistanta el salita sturga frajo.
Kazo.
Unu el la formoj de la deklinacio de la substantivoj, pronomoj aŭ adjektivoj: nominativo, akuzativo.
Komparu;
Okazo.
Kazeo.
Densa, solidiĝinta parto de lakto, el kiu oni faras la fromaĝon.
Kazeiĝi.
Fariĝi kazeo.
Kazeino.
Albumina parto de la lakto.
Kazemato.