sed nur gustumo de sekreto (а лишь вкус: «проба» тайны:
kiun perfidas vi (которую выдаёшь ты:
tra l' luk' de via nuda muto (сквозь окошко твоего откровенного: «голого» молчания:
Rideto
Ridet', ekfloro de vizaĝo,
rebrilo de l' aŭror' unua,
subita vibro de senbrua
lulondo sur trankvila plaĝo;
surprizo pura, amomaĝo,
tenera fonto mole flua,
burĝono de ĉielo blua
en grizo de nebulpejzaĝo!
Petolaj lipoj kaj pupiloj,
promesoj por amor-jubiloj,
min logas ne ĉi fola fluto,
sed nur gustumo de sekreto,
kiun perfidas vi, rideto,
tra l' luk' de via nuda muto.
Nikolajs KURZENS (1910-1959)
La vivo estas nura bunta festo...
(Жизнь – лишь пёстрый праздник:
La vivo estas nura bunta festo
por tiu (для тех), kies konscienco blindas (чья совесть слепа),
kiu l' okulojn rozvuale vindas (кто глаза розовой вуалью окутывает:
kaj ĉion prenas kun facila gesto (и всё принимает с лёгким жестом:
Li ne rimarkas signojn de tempesto (он не замечает признаков бури),
ne scias (не знает), ke la paradiz' pasintas (что рай миновал = кончился:
Al lia aŭdo flata gajo tintas (его слуху =
kaj li dormiĝas (и он засыпает:
Sed kiu ĉion (но /тот,/ кто всё), ĉion vidi devas (всё видеть должен),
al la ĉiel' minace pugnojn levas (к небу угрожающе кулаки поднимает)
en sia senkonsola malespero (в своём безутешном отчаянье:
kaj preĝas kaj petegas kun pasio (и молится, и умоляет со страстью:
ke prenu lin la ĉiopova Io (чтобы взяло его всемогущее Что-то /неведомое/:
for de la Ter' (прочь с Земли), nur for (только прочь), nur for de l' Tero!
La vivo estas nura bunta festo...
La vivo estas nura bunta festo
por tiu, kies konscienco blindas,
kiu l' okulojn rozvuale vindas,
kaj ĉion prenas kun facila gesto.
Li ne rimarkas signojn de tempesto,
ne scias, ke la paradiz' pasintas.
Al lia aŭdo flata gajo tintas,
kaj li dormiĝas, kvazaŭ sata besto.
Sed kiu ĉion, ĉion vidi devas,
al la ĉiel' minace pugnojn levas
en sia senkonsola malespero
kaj preĝas kaj petegas kun pasio,
ke prenu lin la ĉiopova Io
for de la Ter', nur for, nur for de l' Tero!
Karel PÍČ (1920-1995)
Sovaĝpapavoj
(Дикие маки:
Sur kampolim' sovaĝpapavo (на краю поля дикий мак:
purpuris inter grena flavo (рдел среди золота колосьев:
simile al ruĝega tent' (подобно ярко-красному соблазну:
La suno super ĝi fosforis (солнце над ним светилось:
senbrue preter ĝi zumploris (бесшумно мимо него прошелестел: «напевая, просочился»:
somera ŝercpetola vent' (летний игривый ветер:
Vi kun amato via iris (ты с возлюбленным твоим шла);
papavbukedon jen li ŝiris (и вот букет маков он нарвал:
vi ĝojis (ты радовалась); kaj al kampolim' (и к краю поля)