Filipov Georgij, ruso, sovetiano, scienclaboranto ĉe pedagogia instituto en Ĥarkov. Nask. 1888. Faris gravajn studojn pri E kiel prepara ŝtupo por lernado de fremdaj naciaj lingvoj (v. respektivajn artikolojn en «Int. Lingvo», (ruslingva organo de SEU), organizis periodajn E-disaŭdigojn el Ĥarkova radiostacio de 1927.

Filliatre (filiatr) Pierre, franco, ĉefkomizo de PTT. Nask. 2 okt. 1897 en Paris. Kun sia frato li starigis la fakan revuon «Le Relais». Kun la frato fondis en 1922 kaj eldonas la E-an fakorganon Interligilo de l’ PTT. La du fratoj verkis la PTT-artikolon de la Enciklopedio.

Filliatre Robert Julien, (ps Hugues Lerisloy), franco, PTT-oficisto. Nask. 4 apr. 1900 en Paris. Ĉefred de la franca revuo «Le Relais». Verkis multajn studojn pri diversaj branĉoj de PTT. Ĝen. sekr. de ILEPTO, en kies organo La Interligilo de l’ PTT li aperigis multajn artikolojn precipe teknikajn. Aŭtoro de la Poŝt-telekomunika Vortaro, 1934.

Filmoj. v. Sonfilmoj.

Filozofia Vortaro. Kompilis Stan. Kamaryt. 1934, 171 p. «La aranĝo de la artikoloj: Post la titolo sekvas la terminoj en angla, ĉeĥoslovaka, franca kaj germana lingvoj… Poste sekvas difinoj de la termino. Se ili estas pluraj, ili sekvas laŭeble laŭ la ordo de ilia graveco, ne laŭ la historia evoluo »(El la Enkonduko.)

Findlay (findlej) Joseph John, anglo, d-ro, emerita prof. de edukado Universitato de Manehester Aŭtoro de multaj verkoj pri edukado kaj lingvolernado. Iniciatis la Findlay Gregg sistemon de lernado de lingvoj (inkluzive de E) per gramofondiskoj, 1929.

Fine mi komprenas la Radion. Amuza kaj populara enkonduko en la radioteĥnikon. Originale en E verkis E. Aisberg, kun 245 bildoj kaj desegnoj de H. Guilhac. Konsistas el 16 «babiladoj», el kiuj 8 aperis jam en Int. Radio-Revuo, 1926 Tutteksta E-eldono; 1934, 140 p. La verko estas eldonita en lingvoj bulgara, ĉeĥa, estona, franca (11 eldonoj), germana (11 eldonoj), greka, hungara, itala, latva, rumana, rusa kaj slovena. Etute 13 lingvoj El la esperanta eldono un oni tradukas ĝin ankaŭ en polan, anglan kaj svedan lingvojn.

Finholt Josefine, norvegino. Nask. 7 aŭg. 1857, mortis 3 marto 1921. Guvernistina kaj instruistina ekzamenoj. E-iĝis en 1908 kaj de tiam ŝi per tuta vivo kaj animo apartenis al E. Membro de gazeta komitato 1908, del. de UEA 1911, kunfondinto de NEL 1911, restarigis la EK en Oslo 1912, fondinto kaj sekr. de Asocio de N Geinstruistoj E-istaj 1915. Gvidis multajn kursojn 1912–18, i. a la unuan por-infanan kurson en N. ŝi. Entute gvidis kaj subtenis la movadon dum malfacilaj periodoj kaj antaŭ ŝia morto ŝi destinis sufiĉan kapitalon por pagi la eldonon de lernolibro de Rifling (5000 ekz). Ŝia morto estis grava bato por la NE. movado, kiu dum postaj 5 jaroj preskaŭ nur vegetis.

Finnlando. La finnan lingvon parolas nur ĉ. 3 milionoj da homoj. En la finnaj lernejoj estas devige studataj minimume tri fremdaj lingvoj. La multlingveco de kulturo kaj komercado kaŭzas por finnoj grandan malhelpon.

Estas neeble plu eltrovi kiu estis la unua e-isto en Finnlando. E atingis la landon jam en 1888. La plej malnova inter la nun vivantaj fideluloj, prof. G.J. Ramstedt, konatiĝis kun E en 1891. La unua e-ista klubo ekagis jam en 1893 inter studentoj de la Politeknika Altlernejo en Helsinki, sed ĝi ekdormis post du jaroj. En 1895, kiam «Esperantisto» pro la perdo de siaj rusaj abonantoj ĉesis. aperi, el la tuta eksterruslanda abonantaro (170) en la malgranda Finnlando troviĝis 12.

Disvastiĝon de la movado malhelpis la manko de finnaj lerniloj; la unuaj finnaj E-istoj studis la lingvon per svedaj lernolibroj. La unua finna lernolibro aperis nur en 1904. Tamen jam en la unua UK, 1905, estis reprezentanto de Finnlando d-ro Nino Runeberg, kiu e-istiĝis en Paris per prof. Cart.

Efektiva ekmarŝo kiel organizita movado komenciĝis en 1905, per fondo de «Klubo E-ista de Finnaj Studentoj». En sekva jaro ĝi anoncis en Helsinki kurson, al kiu aliĝis 208 personoj. Tiam fariĝis necese fondi novan ĝeneralan societon «La Polusstelo», kiu poste dum 15 jaroj estis la plej grava grupo en la lando kun siaj eminentaj, agemaj anoj, inter ili stud. A.A. Sola dediĉis plej grandan parton de sia tempo al E, sed li mortis jam en 1909.

En 1907 estis fondata la tutlanda organizaĵo «E Asocio de Finnlando», kies unua prez. estis d-ro Runeberg. Samjare naskiĝis la unua gazeto, Finna E-isto, kiu kun kelkaj interrompoj aperadis ĝis 1914. Por liverado de lerniloj kaj literaturo estis, laŭ propono de Alb. Sandström, fondita komerca entrepreno, kooperativa societo «Ilarejo E-ista», kiu ankaŭ administris la gazeton ĝis 1909, kiam EAF prenis sur sin la eldonadon de «Finna E-isto».

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги