Kuraĝigite de la oficiala komisiado de la SFPE, la EG de Paris praktike organizas la fondon de provincaj grupoj. En ĉiu urbo, kie Bourlet posedas parencon, amikon, ekskolegon de la Normala Lernejo, kunlerninton, kamaradon ktp., li penas fari paroladon pri E kun helpo de la delegito de Touring-Club. Post tiu parolado, oni maflfermas kurson, kiu grupigas entuziasmajn lernantojn ĉirkaŭ instruisto, kiu, plej ofte, lernas mem E-n instruante ĝin. La instruado de E estas faciligata per diversaj novaj publikaĵoj: (L’E en dix leçons de Cart kaj Pagnier; E-aj Prozaĵoj, Dictionnaire E-français de Beaufront). Poste grupo fondiĝas, la grupo de Paris sendas al la nova grupo kolekton de libroj por ĝia biblioteko. Aliflanke la Touring-Club sendas monsumon por la komencaj paŝoj.

En 1902 la grupon de Paris vizitis rusaj samideanoj, generalo Leviskij kaj Seleznjov. Okaze de la vizito de Seleznjov, la grupo organizis unuan prop. vespermanĝon, 15 nov. 1902.

En la ĝenerala kunveno de la grupo de Paris, kiu okazis 30 jan. 1903, oni konstatis oficiale, ke dum la pasinta jaro la grupo de Paris organizis 18 kursojn en Paris, inter kiuj kelkaj havis cent lernantojn. Plie, kun la helpo de la Touring-Club, ĝi fondis 18 provincajn grupojn. Kelkaj el tiuj grupoj estis speciale prosperaj. En Boulogne-sur-Mer, en la grupo fondita de Menil kaj Michaux, tiu lasta faris kursojn al tricent personoj. Kaj la grupo de Lyon iniciatis vastan enketon pri la stato de disvastiĝo de E tra la mondo. G. CHAVET.

La jaro 1903 alportis sufiĉe gravan ŝanĝon al la franca movado. Laŭ propono de Bourlet, la SPPE, kiu estis, kvankam franclingva, tamen int. laŭ siaj statutoj kaj rolo, fariĝis propre nacia, kaj nomiĝis de tiam «Societo Franca por Propagando de E.» (SFPE), nomo, kiun ĝi konservis ĝis nun. Tiu ŝanĝo firmigis la socialan pozicion de la societo kaj havigis al ĝi subtenojn, kiujn ĝi ne povis pretendi sub la int. formo: ekz. la 12 nov. 1903 la Ministro pri milito permesis al la oficiroj aŭ soldatoj aniĝi al la SFPE, kaj la 16 dec. 1903 same la Ministro pri Maraferoj. De tiu momento ĝis la Ido-skismo (dec. 1908) la progreso de la E-movado estas regula, kiel montras la sekvantaj ciferoj.

31 dec 1902 la jarlibro de la SPPE enhavis 1.800 nomojn, el kiuj 380 fremduloj kaj 1.420 francoj. 31 dec. 1903 2.543 membroj; 52 kursoj estis farataj en 33 urboj, de 49 prof. 31 dec. 1904 3.619 membroj kaj 67 grupoj; la sola Pariza Grupo organizis dumvintre 37 kursojn; buĝeto: 15.750 fr. 31 dec. 1905 4.052 membroj kaj 62 grupoj; krome elszistis 7 filiigitaj kaj 33 sendependaj grupoj (sume: 102); 144 kursoj, el kiuj 43 en Paris, kaj 101 en 71 urboj; buĝeto: 12.345 fr. el kiuj 2.643 fr. por la propagando. 31 dec. 1906 4.170 membroj kaj 81 grupoj; krome 8 filiigitaj kaj ĉ. 31 sendependaj (sume: 123 grupoj). 206 kursoj, el kiuj 63 en Paris kaj 143 en 67 urboj. buĝeto: 12.118 fr. 31 dec. 1907 2.900 membroj, 89 grupoj; krome 11 filiigitaj kaj 80 sendependaj (sume: 180 g.); 242 kursoj, el kiuj 53 en Paris kaj 189 en 68 urboj; 29 regule funkciantaj juĝantaroj por la Atesto pri Lernado; buĝeto 10.847 fr.

En la supra tabelo oni povas rimarki, ke, dum la nombro de la kursoj kaj grupoj regule kreskis, tiu de la SFPE-anoj vegetis aŭ eĉ malkreskis. Tiu fakto devenis de la rivaleco inter la SFPE, estrita de Beaufront kaj la Pariza Grupo gvidita de Bourlet. La malkonsento inter tiuj du homoj okazis dum 1903, kiam Bourlet ekkonis la drakonan kontrakton inter Z kaj Beaufront; li sukcesis, post longa batalado, nuligi ĝin, kaj pro lia interhelpo Hachette faris senpere pli liberalan kontrakton kun Z, per kiu, interalie ĝi devigis sin eldoni en la «Kolekto Aprobita» gramatikojn kaj vortarojn en la 7 ĉefaj eŭropaj lingvoj. Tiun ruinigon de sia hegemonta revo Beaufront neniam pardonis al Z nek al Bourlet, kaj tial li estis kaptonta la unuan okazon por aliĝi al reformo, kies iniciatoro li povus ŝajni.

Alia kaŭzo de malforto ĉe la SFPE estis, ke ĝi konsistis nur el individuoj, ne el grupoj; neeviteble estis okazontaj malkonsentoj inter la grupestroj kaj la prez. de la SFPE, kiu havis kun ili nenian statutan rilaton. La situacio, interne de Francujo, estis tiam iel simila al tiu de UEA kontraŭ la naciaj societoj, post la milito. Bourlet klare vidis la sekvindan vojon kaj iniciatis de 1904 agadon por kunigi la grupojn en federaciojn, kaj poste aliigi la SFPE en grandan federaciaron; tiu ideo realiĝas iom post iom, okaze de la ldo-skismo, kaj tia estas ja la nuna stato de la SFPE.

Malgraŭ tiuj organizaj malfaciloj, la movado prosperis. 24 feb. 1904 la Franca Asocio por la Progresigo de la Sciencoj donis al la Pariza EG sumon de fr. 200 kiel monhelpon por partopreni en la Ekspozicio de Saint-Louis (Kanado); ankaŭ SFPE voĉis 200 fr. Okaze de tiu Ekspozicio, la Pariza EG pretigis fonografajn cilindrojn per la firmo Pathé Frères: monologo de Hamleto, Kanto de Ofelio, La Espero, La Vojo ktp.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги