Ĝis tiu dato, la nacia propagando de SPPE konsistis nur el la publikigo de la monata bulteno L’ E-iste kaj de instruaj verkoj de Beaufront, el la starigo de servado de librovendo, el organizo de ekzamenoj kaj literaturaj konkursoj, publikigo de prop. folioj kaj broŝuroj.
Beaufront, guvernisto de infanoj el riĉega familio, disponis tre malmulte da tempo por okupiĝi pri ĝenerala propagando kaj preskaŭ lia tuta tempo estis uzata por redaktado de la bulteno kaj de verkoj.
La buĝeto de la Societo, je la 15 sept. 1901 montras, el elspezoj de 956,65 fr. la solan sumon de 9,85 snb la rubriko «propagando». Ĉiuj aliaj elspezoj estas dediĉataj al aĉeto de la «Commentaire sur la grammaire» de Beaufront, al publikigo de L’ E-iste. En sept. 1901 eniras en la komitaton de la Societo novaj anoj, inter kiuj Bourlet kaj Fruictier.
Tuj post sia elekto je la prezido de la Grupo de Parizo, Bourlet — tiu tre influa persono — ricevis tri venkojn. Unue, li havigis al la Grupo la permeson fari siajn kunvenojn en ĉambro de la Sorbonne (palaco de la pariza Universitato), kaj tiu permeso estis tre multvalora ne nur en si mem, sed ĉar ĝi ebligis la havigon de similaj permesoj en aliaj urboj por kursoj kaj kunvenoj en oficialaj ejoj.
Poste Bourlet metode organizis la agadon de la Touring-Club kaj dank’ al li, tiu potenca societo organizis novajn publikajn kursojn faritajn de Cart, Clarac, Wintzweiller kaj Chavet. La grupo de Paris havis sian sidejon en la loĝejo mem de la Touring Club. La Touring Club organizis paroladojn en ĉiuj provincoj, aranĝitajn de siaj provincaj delegitoj, donacante subvenciojn al la novaj grupoj.
Fine, Bourlet klopodis ĉe la famega firmo
La firmo Hachette faris kontraktojn kun Z kaj kun Beaufront, ne por monopoligi E-n, kiel oni malvere diris, sed por ebligi la regulan publikigadon de multaj E-istaj verkoj en speciala «Kolekto aprobita de D-ro Zamenhof» kaj tiu raporto donis ĉiujn garantiojn pri la lingva valoro de tiuj publikigaĵoj. Samtempe Z ne «vendis sin» al Hachette, kiel oni senhonte diris, sed rezervis al tiu firmo la monopolon de la publikigo de siaj personaj verkoj.
(Estas interese, ke Z cedis al Beaufront 1/3 de la sumoj, kiujn li ricevos por sia korektlaboro de la aprobitaĵ verkoj, krome, post la morto de Z, liaj heredontoj heredos nur la monajn rajtojn, sed la rajton pri aprobo heredos nur Beaufront, kaj post li R. Lemaire. Tiun vastan monopoligon de E, profitegan al Beautront, neniu konis tiumomente, krom la koncernatoj. — Noto de la red.)
De la komenco de 1902, la prop. paroladoj, kursoj publikaj kaj senpagaj, fondoj de grupoj, multiĝis mirinde. En Besangon Saint-Loup, honora dekano de la Fakultato de sciencoj fondas grupon Rektoro Boirac faras paroladojn en Valence kaj Lyon; en Annecy Boucon, en Nice Huet, en Dijon kaj Beaune Meray, en Grenoble Aymonier, ĉiuj fervore laboras. E fariĝas temo tute aktuala. En Lyon P. Regnaud, prof pri sanskrito kaj kompara gramatiko elektas la demandon pri lingvo int. kiel temon de lia oficiala parolado ĉe la rekomenco de la Universitataj kursoj. Dank’ al la agemo de prof. Offret, helpata de Bourlet kaj de la Touring Club, grupo fondiĝas en Lyon, post parolado de Boirac antaŭ mil aŭskultantoj. Prez. fariĝis la fama prof. Lepine; vicprez. Quinson kaj Dor, sekr. Offret, prof. pri mineralogio ĉe la Univ. kaj kasisto Hennecquin, prof. en la Fakultato pri literaturo. Justin Godart (pli malfrue ministro por Laboro) publikigis en la «Lyor Républicain» entuziasman artikolon por E.
Dume, Bourlet paroladas en Paris antaŭ la «Automobile-Club de France», «Societe des Anciens Eleves des Ecoles d’Arts et Metiers», «Societé de Geographie Commerciale», en Tarbes, en Lille ktp. kaj, konstatante la rimarkindan rezultaton de tiu agado, la Komitato de la SEPE, en kunsido de la 26-a de okt. 1902, oficiale komisias la Grupon de Paris por organizi grupojn en provinco. Samjare, la estraro de la nacia societo estas tiel modifata: Cart, vicprez.; (anstataŭ Hamel); Edouard Breon, sekr: kas. (anstataŭ Rene Lemaire). Plie, laŭ propono de Bourlet, Cart estis elektata prez. de la Komisiono por ekzamenoj de Atesto pri Kapableco.