Franca Esperantisto. Kiam en unio 1908 de Beaufront, prez. de SFPE transiris al Ido, tiu societo trapasis gravan krizon. La plej multo de la francaj E-istoj tamen deklaris sin por E kaj intertraktis por anstataŭi la societon per «Fédération de France» kaj la gazeton L’ E-iste per FE En dec. 1908 jam aperis la i-a n-ro. Ĝi ĉesis en dec. 1912 kaj reaperis post la mondmilito de apr. 1920-dec 1921. IV-VIII+16–24 p. 25×19. Ĉefred. antaŭ la milito F. de Ménil kaj post la milito Th. Cart. FE estis precipe prop. gazeto, enhavis nur malampleksan lit. parton. — FE reaperis en 1933. — P. TARNOW.

Francujo. En la unua Adresaro en 1889, enhavanta la nomojn de la mil unuaj E-istoj, troviĝas la nomoj de Louis de Beaufront, instruisto en Rumont, apud La Chapelle la Reine, de Henri Delachaux, desegnisto-geografiisto en la librejo Hachette kaj de Demonget, kiu publikigis en 1889, en la librejo Ghio, sub la titolo «Internacia aŭ Volapuk», la tradukon de broŝuro de L. Einstein.

Beaufront aliĝis al E en 1888, Demonget en la komenco de 1889 kaj en la somero de tiu sama jaro Gaston Moch, oficiro en Lorient.

Dum multaj jaroj Beaufront povis fari nur propagandon «individuan», tre efikan sed kompreneble tre malrapidan. Ĉar la maturaj homoj konvinkiĝis tre malfacile, li devis turni sin al la junuloj kaj infanoj, kaj en 1892 li varbis Rene Lemaire, de Epernay, kiu fariĝis iom post iom lia plej fidela kunlaboranto. Dume, Beaufront tradukis en francan lingvon verkojn de Z kaj publikigis en Epernay lernolibron.

En 1897 Moch publikigis ĉe Giard et Briere, grava pariza eldonisto, broŝuron, (aparta represo de artikolo el la «Revue Int. de Sociologie») kies plano kaj argumentoj estis poste centfoje reuzataj de la verkantoj de broŝuroj aŭ paroladoj por propagando. Li publikigis ankaŭ similan artikoton en la «Revue des Revues», kaj tiuj publikigoj interrilatigis lin kun Henri Bel, bibliotekisto de la Universitato de Montpellier, Gariel, sekretario de la «Association française pour l’avancement des Sciences», d-ro Javal, Th. Ruyssen, generalo Sebert, Tarbouriech, Tenneson, Fried, Moscheles, senatano Lafontaine (de Bruselo) ktp. Leŭtenanto Lemaire baldaŭ poste publikigis en Belgujo prop. broŝuron similan al tiu de Moch.

Samepoke Emile Lombard, prof. de germana lingvo en la liceo Michelet, en Paris, kiu ĵus fondis monatan multlingvan revuon «L’Etranger», tre bonvole akceptis en tiu revuo artikolojn pri kaj en E. Tiuj artikoloj varbis f-inon Alice Roux, prof. de germana lingvo en la gimnazio de Louhans (Francujo), kiu konigis E-n al lernanto de la knaba samurba gimnazio Gabriel Chavet, kaj en jan. 1897 Chavet fondis en Louhans la unuan francan E-istan klubon.

En tiu epoko ekzistis en la tuta mondo ses E-istaj kluboj: en Nürnberg, Petrograd, Odessa, Uppsala, en Danujo kaj en Louhans, (Saone-et-Loire).

Beaufront havis poste la ideon grupigi en unu sola societo ĉiujn personojn, kiuj interesiĝis pri E kaj en jan. 1898 aperis la unua numero de la revuo «L’ Esperantiste», kiu anoncis la fondon de «Societe pour la propagation de l’Esperanto» (SPPE). Ĝi estis int. societo, sed ĉar ĉiu prop. societo povas agadi nur pere de naciaj lingvoj, la SPPE, kvankam akceptante anojn de ĉiuj landoj, propagandis pere de franca lingvo. En la Komitato troviĝis Beaufront, prez. René Lemaire, sekr. Henri Hamel, Bel, L. Demarest, lernejestro, E. Roux de Grenoble, leŭtenanto Lemaire, Lombard kaj Moch. E. Roux faris, en tiu tempo, en Grenoble, sub la protekto de la Asocio de Komerco kaj Industrio, la unuan publikan kurson de E en Francujo.

En feb. 1898 okazis, por la unua fojo, gazetaj polemikoj pri E inter fama ĵurnalisto Fr. Sarcey kaj Chavet, en «L’Etranger» (Chavet) »La Dépeche de Toulouse« (Sarcey), »Le Petit Meridional«(Chavet) »Le Rappel« (Sarcey) kaj »Le Petit Meridional«(Beaufront). La sekvantan jaron la svisa filozofo Naville prezentis E-n al la Franca Akademio de Sciencoj moralaj kaj politikaj, kaj ĉiu fakto naskis malfavoran artikolon de literaturisto Andre Theuriet, en »Le Journal«. Dume kursoj organiziĝis en Limoges (Canet), en Lille (Louvret, en La Rochelle (Samuel Meyer). Beaufront konigis en Francujo la E-istan insignon, medaleton kun verda stelo sur blanka fono, fabrikatan de rusa E-ista juvelisto Stalberg, insignon kiu montriĝis necesa, kiam oni ricevis la viziton de alilanda E-isto.

La jaro 1900 estis tre fruktodona. En feb. Charies Lambert, katedrestro en la Universitato de Dijon faris en tiu urbo paroladon pri E, kiu varbis Charles Meray, fama matematikisto, kiu, siavice, varbis multajn scienculojn, inter kiuj estis Ch. Laisant kaj Carlo Bourlet. Poste okazis kurso en Dijon.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги