7 aŭg. 1904 okazis en Calais (Nordfrancujo) kunveno de ĉ. 120 E-istoj francaj, anglaj, belgaj, ĉeĥaj kaj germanaj, okaze de kurado de motorboatoj, organizita de la Automobile-Club de F. Tiu kunveno estis la unua, en kiu renkontiĝis multaj alilingvuloj praktike uzante E-n. Oni diskutis pri la akcento, la ortografio de propraj nomoj kaj la E-a insigno. Laŭ propono de Michaux, la tre agema prez. de la EG de Boulogne-sur-Mer (Bulonjo ĉe Maro), oni ankaŭ decidis, ke «kolektiĝo aŭ kongreso simila okazos en 1905, ĉe Bulonjo». Ĉeestis inter la francoj Cape, Deligny, Bastien, Menil.
Je sept. de 1904 translokiĝis en Paris, kun la alveno de P. de Lengyel, la eld. de Lingvo Internacia, kies redaktadon zorgis, jam de jan. 1902 Fruictier. Ĉirkaŭ tiu duonmonata revuo grupiĝis Cart, Corret, Robert k.a., kaj ili donis al ĝi la specialan karakteron, kiun ĝi konservis ĝis sia malapero: idea malvasteco, «despota» (Z). netoleremo kontraŭ ĉia novaĵo, ĉu lingva, aŭ organiza. Ĝi atakis unue Beaufront, ĉar li enlasis en la verkojn de la «Kolekto Aprobita» neologismojn, ekz. «grimpi» (kies Z-econ tiu ĉi pruvis), kaj post la eksesperantiĝo de Beaufront, ĝi plubatalis kontraŭ Bourlet kaj la grupo de La Revuo. Ne volante juĝi tiujn polemikojn, oni tamen ne povas ne konstati, ke el la grupo de L.I. eliĝis, krom la Sintakso de Fruictier, neniu valora verko, dum ĝiaj kontraŭistoj multigis la verkojn utilajn kaj gravajn (Gramatiko de Aymonier, Vortaroj de Grosjean-Maupin ktp), kaj potence helpis al la starigo de la int. organoj (Centra Oficejo, K.K.K.) necesaj por la movado.
Tiu jaro vidis ankaŭ aperi la 1-an n-ron de la Int. Scienca Revuo (ĉefred. Fruictier) kaj fondiĝi la Medicina EG de F. (iniciatoro: dro P. Rodet).
La sekvanta jaro, 1905, estis la jaro de la Unua Oficiala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro. Michaux renkontis multajn malfacilojn, ĉar la Parizanoj estus volintaj fari ĝin en Paris, sed dank’ al la firma subteno de Z, kiu tre amike rilatis al Michaux, lia projekto prosperis; jam en okt. 1904 aperis komuna alvoko subskribita de Beaufront, prez. de la SFPE, Ballif, prez. de la Touring Club de France, Bourlet prez. de la Pariza Grupo kaj Michaux, prez. de la Bulonja Grupo. Kunigi tiujn kvar nomojn sube de unu alvoko ne estis tiam la plej facila afero en la preparo de la kongreso. En letero al Michaux, de la 26 nov. 1904 Z mem fiksis la ĝeneralan aspekton de tiu kongreso, kiu estis iĝonta modelo por la sekvantaj: «La kongreso devas efiki sur la sentojn kaj fari impreson, kiel eble pli grandan kaj neforgeseblan impreson. Multe da soleneco, muziko, efektoj por la okuloj ktp.; ju pli ni efikos sur la sentojn, des pli niaj kongresoj kaj sekve ankaŭ nia afero fariĝos popularaj en la mondo… Ni devas peni, ke niaj kongresoj per sia soleneco kaj ĉarmeco fariĝu korekscita religia centro, kiu allogados ĉiujare la amikojn al int. frateco el la tuta mondo… Eble estus bone aranĝi ian historio-etnografian maskobalon aŭ promenadon, finiĝantan per ia danco de int. frateco?. (Krome) la kongreso devos ellabori fortikan organizadon de nia tuta laboro». La 25 jul. Z alvenis Parizon, loĝis ĉe Javal kun kiu li de antaŭe havis profesiajn ritatojn kaj la morgaŭon estis akceptata de Bienvenu-Martin, ministro por la publika instruado, kiu honoris lin per la kruco de la Honora Legio; li alvenas en Bulonjon la 3 aŭg. kaj prezidas la Kongreson, kiu komenciĝas la 5-an. El la 5 vicprez. estis tri francoj Boirac, Sebert kaj Michaux; sed efektive prezidis nur Boirac. Pro la ĉeesto de Bourlet, Beaufront ne venis, deklarante sin malsana. Post la malferma parolado de Z, kiu finiĝis per la «Preĝo sub la verda standardon», kantis ĥoroj, kaj estis ludata unuakta komedio «Mensogo pro amo». Sekvantan tagon okazis granda E-a koncerto, dum kiu oni ludis la 1-an grandan komedion tradukitan E-n «Edziĝo kontraŭvola», de Molière. En la kongresĉambrego estis ekspoziciataj komercaj, literaturaj, propagandaj dokumentoj. Oni faris ekskursojn, interalie Anglujon, al Dover. Enskribitaj estis 688 kongresanoj, el 20 nacioj. Tio estis grandega sukceso, kiu vekis entuziasmon inter la E-istoj kaj eĉ en la laika publiko. Oni de tiam ne plu povis kontesti la eblecon interkompreniĝadi pere de nura E. La Bulonja Kongreso donis viglan antaŭenpuŝon al la propagando kaj forte sentigis al la ĉeestantoj, ke E estas jam iel, vivanta lingvo.