En Danujo aperis la unua gazeto kaj of. org. de la landa ligo E Bladet Helpa Lingvo en jan.-dec. 1907 kaj de tiam ĝis marto 1912 fariĝis Dana E-isto. Sekvis de julio 1912 Danlando, de dec. 1913 E-Raporto, de jan. 1926 La Forta Voko kiu de jan. 1928 fariĝis rubriko en Sind & Samfund kaj de sept. 1928 Dansk E-Blad. Krom tiuj of. gazetoj aperis ankoraŭ la jenaj bonaj: Trompeten, poste: La Mevo kaj La Torĉo.

En Islando aperis (sed nur 1 n-ro) Islanda E-isto.

En Norvegujo la unua gazeto portis la nomon Norvega E-Gazeto (jan-dec. 1909 En jan. 1910-junio 1914 kaj jan. 1922–1924 ĝi estis nomata Norvega E-isto kaj fariĝis of. org. de la NEL de ia fondo en 1911. En jan 1932 NE reaperis sub la nomo E-bladet kaj daŭrigas ankoraŭ hodiaŭ. Plue aperis: Arbeider E-isten de jan. 1924; La Proleto kaj La Nova Stelo.

Rusujo povis nur malfrue saluti propran E-an gazeton. La ĉefa kaŭzo estis la politika situacio, ja ankaŭ La E-isto el Nürnberg malaperis pro la rusa cenzuro. En 1904 d-ro Ostrovski, kiu estis veninta en 1903 el Jalta al Peterburgo, akiris de la registaro la permeson, eldoni gazeton en rusa kaj E-a lingvoj. La n-ro 1–2 aperis en jan. 1905 kaj la n-roj 3–4 kaj 5–6, kiuj estis la lastaj en febr.1905 (ĉiu n-ro IV+­24 p. 26×19). Jam en apr. 1905 la Societo «Espero» reprenis la eldonon sub la nomo Ruslanda E-isto kaj kun la sama formato, nur de jan. 1903 ĝi havis tagĵurnalan formaton 53×35. En marto 1908 RE ĉesis, ĉar jam en febr. Bitner el Peterburgo komencis eldoni en E kaj rusa lingvoj kiel of. org. de unu el la grandaj rusaj klerigaj kaj kulturaj asocioj Vjestnik Znania belan kaj riĉenhavan gazeton Espero, kiu estas la plej valora gazeto E-a el ĉiuj ĝis hodiaŭ aperintaj, aperis entute 9 kajeroj (12 n-roj) kun 500 p. multilustritaj. Sed pro la malmultaj abonantoj oni en dec. 1908 likvidis la E-an parton. En marto 1909 A. Postnikov komencis eldoni denove (sed tute sendepende de la unua kaj tute private) Rus­landa E-isto-n (25×17) ĝi ĉesis 1909 pro la en febr. 1909 okazinta apero de La Ondo de E, kiu fariĝis la centra org. de la rusaj E-istoj. Jam en tiu tempo oni povas rimarki la ĵaluzon inter la Peterburgaj kaj Moskvaj E-istoj. Sed spite ĉiuj atakoj La Ondo restis la gvidanta org kaj ĝi plene meritis tion. Flanke de ĝi aperis muttaj E-gazetoj, ĉefe nur kun teritoria signifo. Kiam en apr.-majo 1917 La Ondo ĉesis aperi, la E-a vivo preskaŭ tute endormis. Oni rimarkas nur kelkajn lokajn, plej ofte aŭt. gazetojn. En marto 1917 komencis aperi en Peterburgo aŭt. gazeto Feĉo, ĉu fariĝis la elirpunkto de gravaj cirkonstancoj por la E-a movado en R. Ĉi tiu gazeto enhavis de marto 1918 aldonon Monata Poŝto, en kiu la societo «Espero» publikigis siajn informojn sub la titolo Informilo, kaj ĉi tiu estis la antaŭiranto de la Cirkuleraj Informoj, eldonitaj de «Espero» de febr. 1919 (unue aŭt. 2 p. 35×26; poste presite 6–10 p. 27×18 sub la redaktoreco de E. Drezen, kiu estonte gajnis la plej grandan influon je la E-movado en R., kaj kiu ankoraŭ hodiaŭ estas la «forta viro» en ĝi. En 1919 li devis ankoraŭ unu­foje iri al eksterlando, sed tio povis nur iomete haltigi lian agadon. La Cirkulera Informoj alprenis en junio 1920 la titolon Espero.

Intertempe komencis ankaŭ labori la junuloj. Ilian vojon signas: Juna Civitano, Bulteno de Moskva Ligo de Ju­naj E-istoj, La Juna Mondo.

La penoj por krei unuigitan E-an movadon en R. estis tre komplikaj. Fondiĝis diversaj organizaĵoj (Organiza Komitato de Tutruslanda E-Federacio (Oktef), poste: Tutruslanda E-federacio (TEF); Universala E-ligo; Tutruslanda E-ista Komunista Unu-iĝo k.a.), sed neniu havis sufiĉan forton por solvi la organizan problemon. Dum tiuj tempoj oni trovas en ĉiuj rusaj gazetoj diskutojn pri la Aldono de Revolucia Espero kiel unuiga organo de la rusa movado, kaj la Espero en Peterburgo, kiel jam ofte, oferis sian helpon, promesante eldoni ĝin je propra risko. Sed ankaŭ en tiu grava momento la ĵaluzo inter Moskvo kaj Peterburgo estis tro granda kaj la projekto ne realiĝis. Je tiu momento — meze 1920 — E. Drezen revenis el eksterlando. Ku­ne kun V.N. Devjatnin li kunvokis en junio 1921 al Peterburgo konferencon de la sovetaj E-istoj, kie oni kunigis ĉiujn E-ajn fortojn en la «Sovetlanda E-ista Unuiĝo». La prezidantecon de la «Centra Komitato» (CK SEU) oni donis al E. Drezen De tiu tempo komenciĝis energia kaj ankaŭ efika laboro, eĉ per rimedoj ne ĉiam tute konvenaj. Ke ĉe multaj personoj ekzistis la bezono je laboro kaj ke mankis nur la instigo, montras la granda amaso de E-aj gazetoj, — pli ol 100 — kiuj komencis aperi dum ĉi tiu tempo — plej ofte tamen nur tre modeste aŭt. kaj nur dum tre mallonga tempo ­ŝajnas ili kelkfoje nur eldonitaj, por esti sendataj kiel raraĵo al eksterlando por eluzi dum la inflacia tempo la pli valorajn devizojn.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги