Instituto. La unua gvidanto de la Saksa E-Instituto estis d-ro Albert Schramm. Laŭ dekreto de l’tiama reĝa saksa ministerio por internaj aferoj (12 nov. 1908, n-ro 1610 III. F.), la Instituto estis metata sub la aŭtoritaton de ĉi tiu ministerio, sekve ĝi fariĝis (duon)oficiala institucio dum la unuaj jaroj la Instituto direktis sian agadon speciale al la diskonigo de E, instruante kaj helpante laŭ povo ĉi­tiurilate. Jam en 1909 d-ro Schramm aranĝis oficialajn ekzamenojn ĉe la Instituto, kies kroma agado koncernis la tradukon de prospektoj kaj korespondaĵoj de firmoj, foiroj ktp. Schramm entreprenis multajn prop. vojaĝon, verkis artikolojn por ĵurnaloj kaj, fakaj gazetoj kaj per tio tre multe atribuis al la bonfamo de l’ Instituto kaj la disvastigo de la E-movado. Ĝis 1913 la Instituto loĝis en Dresden, de ĉi tiu jaro en Leipzig. De 1914 la gvidanto de la Instituto fariĝis prof. d-ro Johannes Dietterle. Kiam la milito eksplodis, la laboroj estis daŭrigataj de la Leipzig-a Ligo de E-aj grupoj, ĉar Dietterle kaj ankaŭ la ĝistiama sekr, instr. Hahn soldatiĝis. En komenco de 1916 Dietterle estis oficiale instalata kiel direktoro, kiu prenis sur sin ankaŭ la administradon de la ŝtata saksa E-biblioteko kun ĉ. 1200 volumoj.

Unu el la plej gravaj taskoj de la Instituto fariĝis la zorgo pri fidinda statistika materialo el la E-movado ne nur en G., sed ankaŭ en la tuta mondo: sekve la Instituto akiris int. gravecon. Konsekvenco de tia agado montriĝis per tio, ke la ministerio por internaj aferoj de la respubliko konsentis, nomi la Instituton E-Instituto por la Germana Respubliko, aprobis ĝian regularon kaj metis la Instituton sub la zorgon de la sekcio III en la ministerio per dekreto de l’ 4-a de aprilo 1923, III 2741. La Instituto fariĝis ankaŭ modelo por la fondo de simplaj institufoj en eksterlando.

GEA rezignis jam en 1922 pri la aranĝo de ekzamenoj, por ke la instituto povu starigi unuecan sistemon por ekzamenoj. Ampleksan laboron plenumis la instituto sub la gvido de Dietterle kune kun siaj ekzamen­komisionoj, dislokitaj en G. dum 1927–32. Ne malpli ol 435 ekzamenoj estas faritaj dum tiuj jaroj kun sukceso Inter ili la simpla «ekzameno pri kap­ableco» estas plej multe reprezentata (251); ĝi donas laŭ la ekzameno-regularo «ateston pri la kapableco, E-e esprimi siajn pensojn en simplaj parolado kaj korespondado.» La iom malpli facila «ekzameno por kursgvidantoj» estas farita de 77 personoj, la «ekzameno pri scienca pedagogia kapableco» por personoj, kiuj intencas instrui E-n en lernejoj, de 102 personoj, la «ekzameno pri scienca kapableco por personoj, kiuj deziras havi «ateston, ke ili fundamente estas pritraktintaj E-n kaj la E-movadon de sur scienca bazo, kaj ke ili scipovas diskuti sciencajn demandojn en E» de 5 personoj.

1 okt. 1932 d-ro Friedrich Schreiber anstataŭis d-ron Dietterle kaj gvidis la Instituton ĝis la 31-a de marto 1933; de tiu dato d-ro Albert Steche plenumas la gvidlaboron. La sekr. de la Instituto de 1918 estas f-ino E. Wunderlich, kiu partoprenas en ĉiuj institutaj laboroj. A. BEHRENDT.

Laborista movado. La unuaj lab. grupoj fondiĝis en 1908–10 en Breslau, Chemnitz, Hamburg, Mün­chen, Nürnherg k. a. lokoj. En 1911 jam ekzistis kelkaj dekoj da grupoj kaj parto el ili kuniĝis tiujare en Germana Lab. E-ista Asocio (GLEA). La fondon de GLEA antaŭiris okazintaĵoj, en kiuj iu L. Schlaf, komercisto el Dresden, ludis iom strangan rolon. Nomita S. faris multan propagandon en lab. rondoj, organizis prop. kunvenojn, starigis kursojn kaj fondis grupojn. Li eldonis en 1910 monatan gazeton «Der Arbeiter-E-ist» (Lab. E-isto), kiel organon de iu Germana Laboristara E-ista Ligo. Ĉi tiu «Ligo» estis kreaĵo de S., li mem estis la prez.; la grupoj neniel partoprenis en ĝia starigo kaj ne havis influon sur ĝia konsisto kaj agado. Pri tio pluraj grupoj ne estis kontentaj; ili faris proponojn por kaj pri okazonta kongreso, sed S. aŭtokrate ne publikigis ilin, prokrastis la kongreson kaj eksigis la Hamburgan grupon, kiam ĉi tiu sendis siajn proponojn, kun kritiko pri la agado de la prez. rekte al la ceteraj grupoj. Laŭ peto de kelkaj gravaj grupoj la Hamburga preparis kongreson, kiu okazis je Pasko 1911 en Leipzig kaj kie oficiale fondiĝis GLEA. Oni esploris la agadon de S, konstatis, ke li ne agis honeste kaj forigis lin el la kongreso. Entute ĉeestis 45 grupoj, el kiuj 25 kun 600 membroj aliĝis al la asocio. Kiel prez. oni elektis F. Zuckarolli, al kiu oni ankaŭ komisiis la redaktadon de la aperigota asocia organo «Antaŭen».

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги