Hansen Knud Thorbjörn, dano, apotekisto. Nask. 23 jan. 1902 en Kopenhago. E-isto de 1918. UEA del. de 1921, de 1932 en Nörresundby. Edziĝis kun germana E-istino Hildegard Gerisch, Auerbäch.
Harabagiu (harabaĝiu) Henriko, rumano, oficisto. Nask. 1906. E-isto de 1924. Sekr. de RES; organizis la rumanajn kongresojn.
Harrod James Tyler, anglo, lernejestro. Nask. 19 jan. 1870 en Hayes. Instruisto en kvakeraj lernejoj 1891–1930. Komencis E-an instruadon en Sibford-a lernejo, 1922. De 1931 sekr. de la Kvakera E Asocio.
Harrod Mabel, anglino, instruistino. Nask. 20 jul. 1871 en Ackworth. Instruis en liceoj kaj gastlernejoj 1892 1930. Lerneja organizisto kaj prelegisto por la Ligo de Nacioj. Multe propagandas E-n.
Hartog (hartoĥ) Johannes, nederlandano. Nask. 16 majo 1912 en Baarn. Okupas sin ĉefe pri filozofio kaj literaturo; provizore sen speciala profesio. Redaktas E-rubrikon en Baarna gazeto; artikoloj. Precipe okupas sin pri literaturo, lingvokonstruo kaj historio de E. Studoj en HDE,
Hartwich (hartviĥ) Ferdinand, aŭstrogermano, inĝ. Nask. en 1864, mortis 26 okt. 1926. Senlaca pioniro. Jam en 1907 vicprez. de UEU en Wien. Enkondukis E-kursojn ĉe blinduloj, verkis vortaron por ili en Braille-skribo. Gvidis por la aktoroj de la «Burgtheater» kurson por ebligi la prezentadon de
Harvey (harvi) George Brinton McClellan, usonano, red. kaj diplomato, posedanto de gravaj gazetoj. Nask. 16 febr. 1864 en Peacham (Vermont), mortis 26 aŭg. 1928 eu Dublin (New Hampshire). Ambasadoro en Granda Britujo, 1921–23. Propagandis E-n en
Harvey (harvi) William, anglo, eksŝtatoficisto (en administrejo de skotaj malliberejoj). Nask. 5 okt. 1860 en Coggeshall. LK. Estis sekr. de la 18-a UK, prez. de Edinburgha ES (3-foje), prez. de Skota EF, dumlonge vicprez. kaj sekr. de la Ekzamena Komitato de BEA, unu el la tri kompilintoj de la
Hasenöhrl (hazenorl) Arnold, aŭstrogermano, majoro pens. Nask. 1 dec. 1869 en Suceava (Bukovino, nun en Rumanujo). Dum 5½ jaroj militkaptito en Turkestano; tie li lernis E-n de kapitano J. Überla kaj faris multe por E ĝis 1920. Alveninte al la naskiĝurbo, ekagis por E inter la urbanoj «sed tio igis la homojn dubi je lia sana kompreno, pensigante, ke ĝi suferis dum la longa milito kaj kaptiteco, ĉar eĉ la vorto E estis tute nekonata.» Tamen li gvidis plurajn kursojn, atingis diversajn sukcesojn, de 1923 ankaŭ en Cernauti. UEA-del. de 1921.
Hasegaŭa Riej, japano, prof. de int. privatlimleĝo en Imp. Univ. de Keizyo (Seoulo). Nask. 25 nov. 1899 en Tibaken. 1926 li vojaĝis en Eŭropon por studi sian specialan temon. En 1918 fondis E grupon kun aliaj en Unua Nacia Kolegio, Tokyo. Verkis E resumon de sia studo: int. privatlimleĝo en Soveta Rusujo, 1932.
Hawlik (havlik) Viktor, aŭstrogermano, komercministeria konsilanto. Nask. 28 jul. 1876 en Eberau (Burgenland) mortis 17 okt. 1931 en Wien. Jam antaŭmilite E-isto, unue en Praha. Estis vicprez. de IEMW.
Haxton (hakston) James T. skoto spicisto. Nask 3 aŭg. 1879 en Glasgow. Pioniro de E, kunfondinto de BEA.
Hayes Charles Frederic, anglo, librotenisto. Nask. 4 dec. 1857 en Blackheath, London. Lernis Volapükon. Helpis starigi la Londonan Klubon. Kunverkis kun dro J.C. O’Connor la unuan A-E Vortaron (1904). Trad.
Hayton (hejtn) George Markham, anglo, eksinĝeniero. Nask. 8 majo 1874 en Niton, Wight. E-istiĝis en 1928. Kontrola ekzamenisto de BEA. Prez. de Sudmezlanda Fed., 1928. Sekr. de Sudorienta Fed. 1929–32. Kelkaj trad. en E gazetoj.
HEA: Hispana E-Asocio.
Hebreaĵ Rakontoj. De Ŝalom-Aleĥem kaj Perec, el la hebrea trad. J. Muĉnik, 1923, 78 p. «Bone elektitaj eltiraĵoj. Aparta originaleco. IIi elvekas ridon, simpation aŭ pripensadon. La traduko estas tute kontentiga.» (G.S., „E“ 1923. p: 44)
Hechtl Jakob, germano. Nask. en 1872, mortis 30 aŭg. 1428 en München. Organizis la 4-an Tutaŭstrian E-Kongreson en Franzensbad, 1914, kaj iniciatis tie la unuan E-monumenton. Kunlaboris je «E».
Heek Gerrit van, nederlandano, kontoristo. Nask. 12 aŭg. 1887 en Hengelo. E-isto de 1910. Terenoj de lia E laboro: komerco, lernejo, radio. Finance subtenis multajn gazetojn, organizojn kaj entreprenojn.
Hector Hodler, lia vivo kaj lia verko. 1928, 168 p. Enhavo: biografio verkita de Stettler; elekto el ĵurnal-artikoloj de H.