Hindoĉinujo. Laŭ UEA-1928 la unua E-isto en Anamo estis J. Ferra en 1897, en Tonkino Lt. Prévost en 1900 (en Kŭang Jen). Pioniroj en Koŝinĉino: f-inoj Felicidad kaj Maria Paz Zamora (Saigon, 1902), prof. D. Venturini (Saigon) kaj prof. L. Barlet (Mytho, 1903) kaj M. Carrere (Giadinh, 1904). Laŭ la ICK-raporto 1929 «en Anamo franca kuracisto d-ro Domec klopodas sukcese enradikigi E-n. En la lando tre ofte la E-istoj estas eksterlandanoj, restantaj nur dum certa tempo.» «En Anamo indiĝena gazeto favore akceptis prop. artikolojn.» (1930) La gazeto) «France Indochine» kaj «Bao Dong Phap» publikigis artikolojn pri E, dank’ al A. Guerineau en Vientiane. (1931.) «Sub la gvidado de Guerineats en Hanoi fondiĝis EG en Tonkino (72 membroj) la grupo aranĝis kurson kun i.a. 47 anamlingvaj lernantoj, el kiuj 19 partoprenis en ekzameno pri lernado. La kurson faris Huynh-Ba-Duong.» (1933.) UEA-del. estis en 1933 en Hanoi. — I. ŜIRJAEV.
Hindujo, Brita. La ĉefa plantinto de E estis la fama angla propagandisto kolonelo
Hindujo, Nederlanda: Javo, Borneo, Sumatra ktp. La unuaj E-istoj estis L. Keidel en Kandaig-Djati en 1902 kaj G. van der Noordaa en Soerabaja (Javo) en 1903. Laŭ la statistiko de Dietterle en 1928 E-istoj troviĝis el 22 lokoj. «Laboras tre laŭcele Liem Tjong Hie en Semarang. Dum sia misia vojaĝado pastro Kyftenbelt aranĝis instruadon por indiĝenoj.» (ICK-raporto 1929.) «Kreiĝis laboralianco sub la nomo Unuiĝo de Ge-E-istoj en N H.» (1930) «Dank’ al la klopodoj de Scherer kal la bonega helpo de Liem Tjong Hie unuan fojon okazis radioparoladoj pri kaj en E en Javo.» (1931.) «Post sufiĉaj malfacilaĵoj kaj plurjara atendado, la malaja ŝlosilo estas disponebla; aŭtoro kaj eld. Liem Tjong Hie.» (1933.) UEA-del. en 12 lokoj.
Hipsley (hipsli) Frederic William, anglo, civila inĝeniero. Nask. 19 okt. 1876 en London. Dumviva membro de UEA. Iama sekr. de Birmingham ES, sekr. kaj poste prez. de Mezlanda EF.
Hirst (herst) William Henry, anglo, komercisto, instr. de sten. kaj E. Nask. 3 jul. 1880 en Huddersfield. Unua prez. de la tiea EG, 1908, kaj ofte de tiam sekr. aŭ prez.
Hirt und Sohn, Ferdinand, Leipzig, (v.) Ferdinand Hirt und Sohn.
Hispanujo. Antaŭ la ekapero de E ekzistis en H. movadeto pri aliaj projektoj de int lingvoj, nome, tiu de la hispano Sotos Ochando, klarigata en Ateneo de Madrid (proks. en 1863); Volapük, propagandita de madrida societo (Reina strato, 11), kiu gvidis kursojn kaj publikigis broŝurojn. k. c.