En Cadiz Garzon Ruiz publikigis en 1910 (jan.-dec.) «Gazeto Andaluzia», unua E-a revuo de tiu regiono; tiu gazeto, post malapero de «La Suno H-a», fariĝis oficiala organo de H. Asocio por propagando de E kun la nomo Gazeto H-a (jan.-dec. 1911) kaj de jan. 1912 ludis tiun rolon «Nova Sento» de Bilbao. En 1913 reaperis «La Suno H.»
Krom lokaj bultenoj, estas citindaj gazetoj «jen», de Barcelona, sprita kaj bonstila revuo, «Kataluna E-isto», oficiala organo de KEF, ankaŭ en Barcelona (ekde 1910), «La Korespondanto» (Valencia, 1911) kaj «Tutmonda Espero» (Barcelona).
Tri kuriozaj notoj de tiu periodo:
1-a, la 6 febr, 1906 oni elparolis unuafoje la vorton E en la h-a parlamento; tion faris deputito Leopoldo Romeo. 2-a, en 1910 Garzion Ruiz donis en Cadiz al sia ĵusnaskita filo la nomon E. 3-a, en Granda Teatro de Madrid oni ludis tute en E komedion de Vital Aza «Halto kaj gastejo» trad. de Redondo, okaze de festo organizita favore de kelneroj kaj hotelservistoj.
En 15 aŭg. 1911 ministra ordono permesis aranĝi kursojn de E en ĉiuj oficialaj lernejoj; sekve de tio, 1 okt. 1911 komenciĝis la unua kurso de E en la Centra Universitato de Madrid (Lingva Fako).
3-a parto. 1914–23. Kaŭze de la tutmonda milito, malgraŭ la neŭtraleco de H., E suferis malprogreson; plimultkostiĝo de la papero helpis malaperigon de ĉiuj E-aj gazetoj, escepte «Kataluna E-isto»; la cirkonstancoj ne estis taŭgaj por fari sukcesan propagandon, ĉar ĉiuj sin priokupis precipe pri la milito kaj ĝiaj sekvoj. KEF daŭrigis sian laboron, ankaŭ Vaska Federacio, kaj post malapero de H-a Societo, stariĝis en Madrid «Zamenhofa Federacio» por propagandi E-on en la ceteraj h-aj regionoj (1916). Ĝia oficiala organo estis «H-a E-isto», revuo plej bela aperinta ĝis tiam en H., fondita de Mangada (Madrid jan. 1917, marto 1923; eld. Linera, S. Lucas 5). Lokaj grupoj klopodis konservi «La sanktan fajron» ĝis la alveno de pli oportunaj tempoj. Oni starigis ankaŭ Hispanan E-Konfederacion sur la bazo de Federacioj Kataluna, Aragona kaj Vaska; ĝi havis sian unuan kongreson en Reus (11–13 jun. 1916.) koincidante kun la Vll-a Kongreso regiona de KEF.
En tia epoko de malvigliĝo de la movado, kelkaj pioniroj faris dank’ al E citindan laboron. Kaŭze de la milito aŭstraj infanoj pereis aŭ suferadis pro malsato kaj malvarmo. Aŭstra E-isto Karlo Bartel petis helpon kaj E-istoj de la grupo «Frateco» de Zaragoza organizis ĝin. Sekvo de ilia klopodo estis la gastigado en kelkaj h-aj urboj (ĉefe Tarrasa, Zaragoza, Banolas, Oviedo Barcelona, Sabadell, Cheste, Valeneia, k.a.) de 325 infanoj, kiuj alvenis al Barcelona de 10 okt. 1920 ĝis 7 apr. 1921 kaj reiris sian landon de 21 jul. 1921 ĝis 24 apr. 1922. Estis gvidantoj de tiu bonfara laboro Emilio Gaston, de Zaragoza, (direktoro); Valentin Alavedra, de Tarrasa; Jozefo Casanovas, de Gerona; Jozefo Serrat, de Barcelona; Francisko Mane:, de Cheste kaj Jacintc Comella, de Vich.
4-a parto 1923–33. Por unuigi ĉiujn E-istojn h-ajn oni starigis en 1925 Hispanan E-istan Asocion (HEA), formata de E-istoj izolaj kaj de tiuj apartenantaj al lokaj grupoj; tiuj siavice povas esti aliĝintaj senpere al HEA aŭ al regiona federacio, kaj la regiona federacio aliĝas al HEA — tiamaniere oni respektas individuan kaj asocian liberecon. Plie ekzistas ankaŭ la antikva Hispana E-a Konfederacio, restarigita laŭleĝe 7 marto 1932 kaj formata de Federacioj Kataluna, Aragona, Asturia, Kanaria, kaj Levantina (Orienthispana), la unua la plej grava. Ankaŭ ekzistas H-a E-ista Fervojista Konfederacio, aliĝinta al HEA. Nun oni laboras por kunigi tiujn tutlandajn asociojn kaj fari el ili unu asocion tuthispanan.
Krom la regionaj kongresoj organizitaj de KEF (la deksesa en Vendrell, dum la somero 1933 okazis naciaj kongresoj. Ne kalkulante tiun de Reus (jun. 1916) okazis tri nomataj «Diskutantaj kunvenoj de E-istoj de Iberaj landoj» en Barcelona (2530 jun. 1920), Zaragoza (2629 majo 1921) kaj Valencia (printempo de 1923). La IVa okazinta en Bilbao jam estis nomata Kongreso. La Va en Cordoba (1012 majo 1925) petis kaj atingis, ke la registaro ordonu akcepti E-n kiel klara lingvo por la telegramoj. La VI-a (Madrid, jun. 1926) starigis H E-Instituton, kiu, laŭ la regularo, konsistas el ne pli ol kvardek membroj. La VII-a okazis en Sevilla (59 nov. 1928) kun la honora prezido de la reĝo kaj ankaŭ la VIII-a en Oviedo (14–18 sept. 1929) kun internacia ekspozicio de lernejaj laboraĵoj; la IXa, estis la dua de Madrid (1522 majo 1932), kaj la X-a en Santander (20–24 aŭg. 1933), kun la honora prezido de la respublika prezidanto. Dum tiu kongreso oni donis la nomon de Z al strato de Santander; ja aliaj urboj havas kun tiu nomo placon, kiel Tarrasa, aŭ straton, kiel S Feliu de Guixols kaj Cheste kaj Barcelona (de 1931). En kongreso de Santander oni nomis komitaton (Fernando Sofer, Luis R. Escartin kaj Manuel Vazquez) por starigi unu solan tuthispanan asocion, sur la bazo de la nunaj.