La ĵurnalo respublikana «El Nuevo Regimeu» (La nova reĝimo) publikigis artikolon subskribitan de Francisko Pi y Margall, prezidinto de la unua H. respubliko diskonigante E-n (Madrid, 29 jan. 1898) kaj semajna madrida revuo «Alrededor del Mundo» (Tra la mondo) publikigis favoran artikolon (22 marto 1900) kaj novaĵojn (22 nov. 1900).
Tiuj estis unuaj semistoj de E. La afero baldaŭ ekfruktiĝis, unuaj lokaj grupoj fondiĝis en Murcia (prez. Ricardo Codorniu, inĝeniero pri arbaroj), en Logrono (prez. Jozefo Baigorri Aguado, staba oficiro), en Valencio (prez. Aŭgusto Jimenez Loira) kaj en Madrid Bravo del Barrio starigis en societo «Fomento de las Artes» (progresigo de la artoj) fakon titolitan «sekcio int. E-a»; en 1904 fondiĝis grupoj en Toledo kaj aliaj urboj. Ankaŭ aperis novaj
Por unuigi la klopodojn de grupoj kaj E-istoj izolitaj oni starigis 1 febr. 1903 la H. societon por propagando de E (Valencia) kun la monata gazeto «La Suno H.» (okt.1903) kiel oficiala organo.
Ĵurnalaro de multaj urboj (ĉefe Alieante, Barcelona, Bilbao, Coruna, Gerona, Jaen, Leon Madrid, Malaga, Melilla, Murcia, Palma de Mallorca., Teneriffe, Valencia, kaj Vigo) informis siajn legantojn pri tia movado. Firmo Espasa publikigis plej gravan H. enciklopedion (70 volumoj) kun traduko de ĉiu vorto en pluraj naciaj lingvoj kaj en E.
H. Societo preparis la 5-an int. Kongreson; du urboj petis akcepti la kongresanojn. S. Sebastian kaj Bareelona; en ĉilasta urbo ekzistis kelkaj grupoj kaj ĝi estis elektata por la kongreso, kiu sub la honora prezido de hispanaj gereĝoj, estis sukcesa (11 sept. 1909); aliĝis 1207 anoj el 32 landoj, kun 19 oficialaj senditoj regnaj. En Valencia profitante regionan ekspozicion, okazis postkongreso kun ĉeesto de Z. De tiam progresis multe E en Katalunlando, dank’ al klopodoj de KEF.
En 1908 la E-istoj de Bilbao publikigis dum iuj monatoj litografite revuon «Bilbao E-ista», kaj en 1910 «Nova Sento»n.
En 1907 Bravo del Barrio, Codorniu, Redottdo kaj aliaj starigis en Madrid «Centra E-ista Grupo» (prez. Jozefo Perogordo, artileria kapitano), kiu en 1909 publikigis monatan gazeton «H-a Revuo», kiu nur vivis tri monatojn (jun.-aŭg.), kaj «El Esperantista» (dulingva). Sendepende de la grupo, Mangada, Linera kaj Redondo publikigis «Luz Espanola» (H-an Lumon) h-e kaj E-e, framasona monata revuo (marto 1911 jan. 1912), al kiu sekvis «Homaro» tute en E (majo 1912 jul. 1914). En 1911 fondiĝis en Madrid socialista grupo «Libera homo».