Oficiala organo de HEA estis unue «La Suno H.» (1926), poste «Hispana E» madrida revuo, fondita de Mangada (jan. 1928), kiu en apr. 1931 ŝanĝis sian nomon en «Ha E-gazeto», kaj Mangada cedis la revuon al HEA.

Kelkaj ĵurnaloj publikigis periode E-an rubrikon, kiel «Las Notictas» de Barcelona (1928). Aliaj publikigis int. informaron pri novaĵoj ĉiuspecaj publikigitaj en E-a gazetaro, kiel «La Libertad» kaj «Correo Eztremeno» de Badajoz (duonsemajne, 1928–30) kaj «La Ultima Hora» (ĉiusemajne, 1930–33) de Palma de Mallorca. Per Radio ankaŭ oni faris propagandon: Pastro Mariano Mejcub diaŭdigis sep kursojn (Madrid, 1928–32)

Suplementa parto. Nun HEA konsistas el 740 membroj (prez. Julio Mangada) kun oficiala organo H. E-Gazeto, 1632 paĝa, formato 20×14, ne estas abonebla sed oni disdonas ĝin senpage al HEA-anoj. Tiu asoeio (sidejo Sagasta, 10, ĉe la Ruĝa Kruco) enkalkulas dudek grupojn kaj estas aliĝinta al ĝi H. E-ista Fervojista Konfederacio kun 300 membroj, multaj el ili estas ankaŭ HEA-anoj.

Hispana E-ista Konfederacio konsistas el federacioj Aragona, Asturia, Kanaria, Kataluna, kaj Orienthispana; dum 1932–33 la prezidanto estas ĉe la Aragona Federacio; en Zaragoza publikiĝas «Progreso E-ista» informa bulteno de la Konfederacio, 4-paĝa, 26×17.5 monata; en Barcelono «Kataluna E-isto», dumonata oficiala organo de KEF, 16-paĝa, 22×16. «Frateco», plej grava grupo de Aragona Federacto, publikigas «Nia Vivo»n, ankaŭ 4-paĝa kaj 26×17,5 kiel «Progreso E-ista». Honora prez. de HEK estas Manuel Maynar, malnova pioniro de E en Aragon. Prez. de HEK Jozefo Orbs. Prez. de KEF Sebastian Alberich. Prez. de Orienthispana EF. Miĥaelo Elizaicin. Prez. de Kanaria EF Viktor Ferraz.

Pri vortaroj, krom tiu de Inglada kaj Villanueva jam citita, kaj la «Universala Terminologio de la Arkitekturo» de Francisko Azorin, estas nenio nova. Ekzistas bonaj gramatikoj, nome tiuj de Inglada kaj Duyos, jam cititaj, tiuj de Fernando Soler, Jozefo Anglada, Bremon, Inglada (filo), Mangada, GaIzon Ruiz, ktp. Pri literaturaĵoj ni povas citi la verkojn (originalaj kaj tradukitaj) de Inglada (patro), versaĵoj de Rafael de S. Millan, kaj verkaro de Julio Mangada. Baldaŭ aperos H-a Antologio de Jaume Grau, aŭtoro de Kataluna Antologio. — F. REDONDO.

Katalunujo. La lulilo de E estis la ĉefurbo Barcelona, kvankam la unuaj E-istoj aperis en proksimaj K-aj urbetoj. Barcelona, ĝiaj najbaraj urboj Sabadell, Terrassa kaj Manresa ĉiam liveris al la nacia E-movado la plej grandan nombron de batalantoj kaj pioniroj. La movadon nutris du grandaj kaj romantikaj idealoj, kiuj ofte konvulsie subskuis la ordon regantan en tiu tempo: proletoj kaj katalunnaciistoj. Ambaŭ trovis en la alpreno de lingvo int. partan solvon de iliaj idealistaj sopiroj. La proletoj vidis en E la plej praktikan solvon por la starigo de solida interrilato kun samklasaj eksterlandanoj.

La direktado de la movado ĉiam estis en la manoj de tiuj personoj, kiuj en la ne E-a vivo estis sentemaj patriotoj, kaj ilia agado en la E-ista kampo estis vole-nevole iom saturita de iliaj patriotaj kredoj, kiuj forte akcentiĝis, kiam iu afero ektuŝis la prilingvan demandon. K-a lingvo la unua, E la dua lingvo por ĉiuj, estis ambaŭ esprimoj, kiuj pulsis en iliaj koroj kaj elfluis el iliaj lipoj. La hispana lingvo oficiala kaj deviga lingvo en tiu tempo estis sisteme flankenlasata. Egale okazis ĉe la tiam ekzistantaj E-organizaĵoj «Espero K-a» kaj KEF, kiuj ĉiam zorge konservis sian sendependecon kaj rekte interrilatis kun la Centra Oficejo de Paris.

Antaŭ 1900. La ideo pri lingvoj universalaj interesis en ĉiuj tempoj multajn eminentulojn K-ajn, el kiuj elstaras, pro iliaj projektitaj sistemoj, Ramon Luljo, famkonata filozofo de la XIIIa jarcento, kaj Sinibald de Mas, aŭtoro de atentinda pazigrafio en 1863. Ankaŭ en 1833, la poeto de la K-a literatura renaskiĝo, Bonaventura Carles Aribau pledis pri alpreno de lingvo universala.

En la lastaj jaroj de la pasinta jarcento apenaŭ ekzistis E-istoj en K. La malmultaj volapukistoj, kiujn enkalkulis K., aŭ tute forlasis sian aferon, aŭ nur tre malfrue aliĝis al E. Ekz. d-ro Josep Buxó el Montcada nur ĝis 1903 enviciĝis al E, eble kiam jam ne plu ekzistis al Volapuk espero pri savo.

La unua E-isto en K. certe estis Josep Vidal Llopart el Vilanova i Geltrú, kiu skribis diversajn artikolojn en E por gazeto «Esperanto» aperinta en Santander. Krom tio, li fondis rondeton E-istan en sia naskiĝloko, kie li mortis en 1905, transdoninte sian E-bibliotekon al la tiea «Biblioteca-Museu Balaguer.» Ekzistis en tiuj komencaj tempoj ankaŭ diversaj pastroj, kiuj konis E-n, sed iliajn nomojn oni trovas nenie, kvankam ili faris meritan taskon en siaj rondoj, precipe en la ordeno skolapiuloj (Escoles Pies).

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги