Unuaj tempoj (1900–07). En dec. 1901 aperis la sola persono, kiu donis efektivan puŝon al E: Alfons Sabadell el Barcelona. Li fariĝis E-isto pere de Almanako de librejo Hachette el Paris, en kies paĝoj aperis kurso de E. Li tuj sentis sin kaptita, ne nur de la facileco de la lingvo, sed de ĝia enblovita «interna ideo», kiu liveris al li ĉiujn konvinkajn argumentojn por altiri novajn simpatiantojn, inter kiuj troviĝis Vicente Inglada, staba kapitano kiu, loĝante tiam en K., multe helpis al 1a disvastigo de E. Baldaŭ ĉiuj simpatiantoj kuniĝis kaj fondis la unuan grupon en K. (1903?), kies prez. fariĝis Sabadell; kunlaboris Inglada, Ribot, Gonzalez de Escadón kaj aliaj, plejparte el ili militistoj. Oni aperigis artikolojn pri E en diversaj K-aj gazetoj, kaj iom post iom la unuaj semoj fruktiĝis en Sabadell, Terrassa, Manresa, Figueras, Igualada, Vilanova, Cardona kaj aliaj ne tiom gravaj urbetoj.

La nova grupo preparis la unuan publikan kurson. Inglada estis gvidanto de 25 partoprenantoj, en unu ĉambro de «Academia de Taquigrafia», ĉe strato Portaferrissa. Post tiu kurso la grupo akiris freŝajn fortojn, inter kiuj rimarkinde laboris Rosals kaj d-ro Bremon. Sed jam de la komenco ekestis disputoj inter la grupanoj, pro la klarigado de la kursoj en hispana lingvo anstataŭ en kataluna. Por eviti disfalon de la grupo, Sabadell kreis novan grupon por la nekontentuloj kun la nomo «Verda Ĉambro», sed ĝi malaperis post mallonga tempo.

Intertempe fondiĝis novaj grupoj en Manresa kaj Cardona, kaj novaj batalantoj aperis en multaj K-aj urbetoj, en ilia plejnombro pastroj. La kvanto de K-aj E-istoj en tiu frua tempo (dec. 1903) atingis apenaŭ la nombron 100.

En la lastaj monatoj de 1904 aperis nova pioniro, Paul Berthelot, kiu sentis fortan simpation al la tiutempa katalunnaciista movado kaj faris multajn klopodojn por arigi la K-ajn E-istojn ĉu apartenantajn al la franca aŭ hispana ŝtatoj. En dec. 1901 li starigis en Ceret (Fran.), la urbo kie li loĝis, la Ligon kun la nomo «Aplec E-ista de Catalunya». Sekvis tiun fondon la apero de ĝia organo «Espero de Katalunujo» (aperis nur trifoje), la unua E-ista gazeto aperanta en K. Tiu «Aplec» baldaŭ enkalkulis 100 membrojn, dissemitajn en ambaŭ flattkoj de la Pirenea montaro, Delegitoj en Barcelona, Perpinya, Manresa, Cardona, Beziers, Ceret, k a. komencis labori por la nova landa societo, kiu jam anoncis por la pentekosto de 1905 sian unuan ĝeneralan kunvenon aŭ kongreseton en Barcelona. Dudek francoj veturis al Barcelona, inter kiuj, krom Berthelot, troviĝis E. Boirac, Th. Cart, f-ino Jeanne Flaureuce, k.a. Tiu kunveno ne vekis ian intereson ekster la ne E-ista publiko, ĉar ĉiuj kunvenoj kaj festoj okazis tre intime inter ili. En societo «Esquerra de t’Eixample» oni okazigis literaturan feston, kiu konsistis el deklamoj, kantoj, paroladoj en franca, hispana, kataluna kaj E-a lingvoj, kaj fine oni reprezentis komedieton de Meyer «La Supujo», tradukita de Berthelot. Vespere, kiel kunfrata adiaŭo, oni aranĝis festenon en la restoracio «Maison Dorée», kie regis entuziasmo kaj amikeco inter la E-istoj, apartenantaj al tri nacioj: francoj, hispanoj kaj katalunoj.

Kelkajn monatojn poste okazis en Boulogne-sur-Mer la unua Int. Kongreso (1905), K. havis sian reprezentanton en tiu kongreso Sabadell, kiu revenis en sian urbon kun kapo ŝtopita de novaj ideoj kaj propagandplanoj, kaj preta rakonti siajn impresojn al siaj kamaradoj.

Interternpe en Barcelona unu el la novaj varbitoj de Sabadell faris rimarkindan propagandon por E de la kolonoj de la revuo «Joventut», organo de la katalunnaciista movado. La redaktoro de tiu revuo, konata verkisto kaj unu el la tiamaj gvidantoj de la naciista movado, Frederic Pujota i Valles, fariĝis fervora E-isto kaj li direktis la propagandon grandparte en la naciistajn mediojn. Al paroladoj, malfermo de E-istaj rubrikoj en multaj gazetoj, artikoloj, ktp. estas prefere dediĉata lia tuta laboro. Du monatojn post la kongreso de BsM li malfermis kurson en la naciista societo «Progres», antaŭ multa ĉeestantaro. Sed la 25 nov. de 1905 okazis kontraŭkataluna ribelo de hispanaj militistoj kaj ĉiuj naciistaj gazetoj kaj societoj estis malpermesataj. La kurso en «Progres» ĉesis, Pujola devis forkuri en Francujon kaj resti en ekzilo dum kelkaj jaroj.

Malgraŭ tiuj subitaj malagrablaĵoj, unu monaton (dec.) post lia foriro, estis fondata la unua serioza societo E-isia, kiu rapide etendas siajn radikojn tra la tuta lando: «Espero K-a», kiu dum 1906–07 disvolvis grandan propagandon. Pujola (kvazaŭ patro de tiu socieio), daŭrigis sian laboradon el sia ekzilo mem. Aperis artikoloj kaj E-rubrikoj en diversaj ĵurnaloj, kaj li ankaŭ finpretigis la unuan E-gramatikon en K-a lingvo.

En multaj urboj, urbetoj kaj vilaĝoj fondiĝis novaj grupoj, kies inaŭguran feston partoprenis, en ilia plejmulto, kelkaj pioniroj de «Espero K-a», doninte tiamaniere pli altan reliefon al la fondo.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги