Ĝenerale ĉefe en la unuaj postmilitaj jaroj la kvinpinta verda stelo kaŭzis multajn suspektojn, eĉ kelkfoje ofendojn. Mem la laborista societo konstante plendis pro burokrataj malhelpoj kaj kelkaj socialdemokrataj deputitoj Anna Kethly, F. Reisinger, K. Peyer, L. Kabok kaj G. Malasits parolis pri la malhelpadoj en la parlamento. Ili menciis ankaŭ la motivojn de la malpermesoj, ekz. «la loka grupo en Pecs havas nur 26 tiajn anojn, kiuj havas anoncitan loĝejon, pro ĉi tiu malgranda anaro la loka grupo ne povas servi la komunan intereson, eble nur la individuajn interesojn de la anoj;» (1927); «estas pli necesa la instruado de la hungara lingvo kaj la ortografio» (Tótkomlós, 1927); «la laboristaro havas tute sufiĉan terenon por la memklerigado eĉ krom la scio de E;» (Pomaz, 1927): «la E-istoj antaŭvideble interrilatiĝos kun eksterlandanoj;» (Oroshaza,1929) «kurso en privataj loĝejoj ne estas permesebla pro higienaj motivoj kaj ankaŭ pro tio, ĉar tie la polica kontrola estus neebla;» (Ujszentivan, 1927). Kelkloke oni konfiskis eĉ la E-lernolibrojn, ekz. en Miskolc en 1925. (Vidu: H. Heroldo, 1929. B. 6. Halka: Historio de HESL). En 1928 la estraro de la vilaĝo Csev alvokis la Naturamikan Societon en Ujpest, kiu apud la vilaĝo konstruis «Esperantofonton», ke la fonton oni senprokraste malkonstruu kaj la E-subskribon oni deprenu aŭ la fonto ricevu alian nomon. Nur post unujara batalo oni sukcesis savi la E surskribon, sed la fonton mem kelkaj vilaĝanoj detruis. Plej interese estis, ke la ministerio por internaj aferoj ne konfirmis la regularon de la H Oficista E-Ligo, kiu fondiĝis 30 okt. 1927, kaj kies preskaŭ ĉiuj anoj estis konservativuloj.
Sed ne ĉie kaj ĉiurilate montriĝis nekomprenemo aŭ malamikeco, restis multaj eblecoj por la laborado. En 1926 la organiza forto de HES grave refalis, «H E-isto» ĉesis aperi, ankaŭ H E-Insituto bankrotis kune kun LM, kiu reaperis nur en 1931; jam en jan. 1926 fondiĝis la gazeto H Heroldo (Lajos Kokeny), 22 jun. ĉefe laŭ iniciato de deputito Frahwirth H Katolika E Societo, kelkaj famuloj, kiel Rakosi, Karinthy, Vikar, Suranyi, Hegediis, Falu aperigis amikajn artikolojn pri E.
La fremdultrafikaj oficejoj kaj la Int. Foiro eldonis jaron post jaro tre multajn prospektojn. La prospekto de la Ĉefurba Fremdultrafika Oficejo (Budapest, V., Deák Ferenc-u. 2.) «Vizitu Budapeston, la Reĝinon de la Danubo» en 1931 aperis en 20.000 eroj kaj ankaŭ en la antaŭaj kaj postaj jaroj oni eldonis grandegan kvanton da prospektoj, ekz la «Plano de Budapest» kun detalaj klarigoj aperis en 1931 en 5.000 eroj. La Budapeŝta Int. Foiro (V. Alkotmany. u. 8.) laŭ sia oficiala komuniko ricevas jare ĉ. 1.000 leterojn kaj kartojn en E kaj en 1932 la eldonnombro de la E-lingvaj afiŝoj: prospektoj kalendaretoj, glumarkoj superis 45.000. Per la E propagando la Foiro ricevas vizitantojn precipe el la najbaraj landoj. Ambaŭ institucioj estas kontentaj pri la uzo de E kaj tiu ĉi daŭra sukceso estas dankebla precipe al Balkanyi.
En 1928 kelkaj kongresoj (stenografia, fremdultrafika, finnugra) donis bonan okazon paroli pri aŭ en E. La Fontaine Literatura Societo aranĝis dufoje sukcesajn E-koncertojn. Mezeŭropa Konferenco de E en Budapest en 1928 akcentis la int. rilatojn de E. Dumtempe multaj grupoj de HES disfalis, inter la restintaj la grupo en Debrecen sukcesis akiri sufiĉan aŭtoritaton, eĉ ĝeneralan helpon de la loka gazetaro.
Komence de aŭg. 1929 estis abunda rikolto de la multaj semadoj: la UK en Budapest venigis ĉ. 1000 eksterlandajn samideanojn krom la enlandanoj. Granda aro da laboruloj, inter ili ĉefe la prez., Jozsef Mihalík, sekr-oj Pal Tolnai kaj Balkanyi la kas. Elek Tolnai, faris certa la eksterordinaran sukceson. Kvankam ne ĉiuj magistratoj helpis la gravegan fremdultrafikan aranĝon, aliaj kontribuis sufiĉan subtenon, eĉ subvencion de la ĉefurbo kaj de la ministerio por edukado. La kongreson oficiale invitis la ĉefurbo kaj la Societo Budapest-Banurbo. Kiel kutime, tre multaj altranguloj aŭ famuloj estis patronoj (nur la ŝtatestro ne akceptis) aŭ honoraj anoj, la gazetaro skribis multe pri la kongreso, la plej amika sinteno montriĝis ĉe la gazeto «Magyarság», kiu enpresis ĉiutage unu-dupaĝajn artikolojn dum la kongreso en H kaj E lingvoj. La filmoficejo faris kinofilmon, la radio peris koncerton kaj intervjuon de fremduloj. Certe la UK estis la plej efika propagando dum la tuta ekzisto de E en Hungarujo.
Similaj, sed relative malgrandaj aranĝaĵoj, kiel 1a XVa Katolika Kongreso en 1930 (dro Lukacs kaj István Zoldy) kaj la postkongreso en 1931 (Béla Szasz kaj dro F. Szilagyi) estis ankaŭ sukcesaj. La enketo, aranĝita de la «H E-Jarlibro», en 1931, pruvis, ke E jam havas multajn amikojn inter la verkistoj, scienculoj kaj pedagogoj. HES ricevis en 1930 subvencion da 2.000 pengoj de la ĉefministerio, 800 pengojn en 1931 de la ĉefurbo.