Fondiĝis ankaŭ nova, grava societo: la H-ia E-ista Societo Laborista (HESL). La fondiĝkunvenon partoprenis 30 personoj, prez. fariĝis Izso Polgar, la ĉefa iniciatoro kaj en la fondo havis gravan rolon ankoraŭ Jozsef Nagy, Pal Balkanyi, Mihaly. Zsamboky ktp. HESL eklaboris vigle, ne timante pro la malhelpoj, el kiuj unu tiutempe kaŭzis publikan pritraktadon. En Székesfehérvár la polico malpermesis la prop. kunvenon, kun la motivo, ke E estas kvazaŭ ŝtelista lingvo («slango»). Kiam kelkaj gazetoj atakis la policestron, lia nova motivo estis «Estas nepermesate, ke laboristoj lernu lingvon, kiun ne komprenus la labordonanto». Giesswein 5 nov. 1913 faris interpelacion en la parlamento kun sufiĉa sukceso. HESL eklaboris ankaŭ province, en Kassa (Koŝice) Julio Baghy havis sian unuan kurson en la HESL-grupo.

Meze de 1914 la movado montris konstantan progreson, sed la militeksplodo igis duonsvena la tutan movadon. Ĝi mutigis la plej entuziasmajn E-istojn per la cenzuro, malhelpis jam de la militkomenco la E-lingvan korespondadon kun la eksterlando, distranĉis la int. rilatojn. («H. E-isto 1918 okt. kaj 1919 apr.) LVSt aperis ankoraŭ kaj ĝi petis foje «la militistajn s-anojn, ke ili en la milito ĉiam portu la E-an stelon», sed ankaŭ ĝi ĉesis en okt. 1915.

Nur en 1917 montriĝis kelkaj signoj de la reviviĝo. En 1918 en la militekspozicio sur la Margaretinsulo estis ŝranko (aranĝita de Balkanyi) — apud grenado de 42 cma kanono! — kiu montris interesajn dokumentojn pri la milita rolo de E. Samloke okazis vesperkunveno por honori la malnovajn pionirojn, d-rojn Loránd kaj Schatz, kiuj revenis el la militkaptiteco. László Izsó komencis presigi abunde flugfotiojn pri E. Komenciĝis regulaj grupkunvenoj, precipe laboris Geiger Elek Tolnai, Balkanyi kaj Bela Raci. En jul. aperis la H E-isto, red. kaj eld. Peter Turzci en Szeged; kaj tiu ĉi ligilo donis freŝan forton al la movado. Ankaŭ la Orienta Foiro denove donis lokon por E-ekspozicio. Okazis komuna ekspozicio de filatelio kaj E.

Tuj post la militfino eklaboris sub afergvidado de d-ro Bela Rácz la Komitato por Disvastigo de LI, kies ĉefa viviganto estis Balkányi, inter la membroj famaj protektantoj: F. Karinthy, prof. J. Balassa, prof. Zs. Simonyi k.a. Propagando vigla, kursoj multloke. Refortiĝo ankaŭ en la provinco. 9 marto 1919 okazis E-tago en Budapest.

Pri la tempo de la soveta reĝimo (21 marto — 1 aŭg. 1919) ni legas en «H E isto» (1919, n-ro 5.), ke la publikinstruada popolkomisarejo eldonis unufoje 25.000, dufoje 5.000 flugfoliojn kaj 5.000 prop. glumarkojn pri E, permesis la instruadon en la ĉef- kaj mezlernejoj, kreis apartan E-Oficejon ĉe la poŝto, oni instruis E-n en 12 lernejoj kaj oficiale ĉe kelkaj institucioj, HESL eldonis kajeron en multmil ekzempleroj pri la komunistaj celadoj, ricevis belan klubejon, ktp. Sed E estis uzata ankaŭ de la kontraŭrevolucia registaro en Szeged, kie tri E-istoj estis envokataj en la ministerion por propagandaj aferoj.

La politiko, ĉefe la dispecigo de Hungarlando per la kontrakto en Trianon, influis la E-movadon ankaŭ en la postaj jaroj. La naciismo plifortiĝis kaj kelkaj gravaj institucioj, kiel la Universitato en Budapest, Scienca Akademio aperigis siajn broŝurojn kontraŭ la trianona kontrakto ankaŭ en E. Tiaspecan broŝuron eldonis jam ankaŭ la bolŝevika registaro, tiun celon havis la 5 n-roj de la «H Revuo», sed la plej ampleksan laboron plenumis de 1928 la H Nacia Asocio, kiu aranĝis eksterlandajn vojaĝojn de d-ro Gyula Lukacs kaj Istvan Puskas, sendis flugfoliojn al miloj da adresoj de E-istoj ktp.

La reorganizo de la societoj post la militaj kaj revoluciaj tempoj okazis kontentige. La budapesta grupo de HES akiris por jaroj konstantan kunvenejon en la Socia Muzeo, kie oni aranĝis regule kursojn, kunvenojn, literaturajn vesperojn. En jan. 1921 Julio Baghy revenis el la siberia militkaptiteco kaj gvidis kurson en HES (poste multajn aliajn), kies partoprenantoj fondis la grupon ERA. Ĝiaj 18–25 membroj laboris tre aktive dum kelkaj jaroj (1921–24), gvidis kursojn, aranĝis la gazetservon E-festenojn. La redakta komitato de Literatura Mondo varbiĝis plejparte el tiu ĉi grupo: J. Baghy, Balkanyi Bela Bayer (la lasta verkis gramatikon por la revuo «Tolnai Vilagiapja»). En 1921 post la UK en Praha okazis bone vizitata postkongreso en Budapest, per la persista laborado de ERA, kun multaj ara anĝaĵoj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги