HESL. Prez. Arthur Schwartz, sekr. Ede Gischitz, red. Laszlo Bergl. Komitatanoj: János Csuti, Jenö Molnár, József Gemesi, Zsigmond Pap, Károly Finzler, Káoly Szabó, Károly Ernszt, Gyula Szekeres. HESL laboris ĝis febr. 1934 en la kadro de la socialdemokrata partio kaj de la sindikatoj; tiam la nomitaj faktoroj «pro materialaj kaj rilataj moralaj kaŭzoj» eksigis la societon kaj plimulto de la socialistaj Ei-stoj nun agadas en la partio kaj sindikatoj por E.
Katolika ES. Prez. M. Frühwirfh, vicprez. St. Zöldy kaj d-ro A. Marczelf, ĉefsekr. Imre Károly Kovarc.
HE Pedagogia Asocio. Prez. Mihalik, vicprez s-inoj Szvoboda kaj Ilona Barabas (Reiszmann), ĉefsekr. István Ferenczy, kas. Valeria Peteri (Politzer).
E-Sekcio de H Nacia Asocio. Gvidanto d-ro St. Puskas, anoj Zöldy, Marczell, Kovarcz.
Skolta E-Rondo. Prez. O. Schelken, gvidantoj. P. Balkanyi kaj I. Papp, sekr. Garam, Thuranszky kaj Ritter.
Literaturo. Aŭtoroj de prop. broŝuroj: Altenburger, Boda, Kovacs, Kökény, Lombos, Marich, Mihalik, Pazmany, Schuller, Takács, Tholt, Tieder. Aperis 40 diversaj lerniloj H-aj. Aŭtoroj de la pli grandaj lernolibroj Baghy, Bano, (ankaŭ por blinduloj), Barabas, Leugyel, Medgyesi, Polgár, Szilágyi, Török, Lernolibro de HESL; tiuj de vortaroj: Takács (E-H, H-E), Toman (E-H, H-E), Török, Schatz. Pli gravaj tradukaĵoj el la H literaturo: H antologio, red. de Kalocsay, Madách: Trag. de l’ Homo, Petöfi: Johano, la brava: Karinthy: Morgaŭ matene; ĉiuj tri trad. de Kalocsay; Karinthy: Norda Vento; Babits: La cikonikalifo, ambaŭ trad. de Bodó; Herczeg: La marĉfloro, trad. de Göltl; Mikszáth: La fantomo de Lublo, trad. de Forster; Jókai: Du noveloj, trad. de Lutzenbacher, ktp.
Rimarko. La artikolon tralegis aŭ kompletigis Baghy, Balkanyi, König, Lorand, Rózsi Tolnai-Gondor. — J. TAKÁCS.
Hura. Romano, originale de Baghy. 1930, 411 p. «La aŭtoro intencis pripensigi nin, trakti gravajn sociajn etikajn problemojn, sed elektis formon ironian, amuzan, eĉ burleskan; tiu ega kontrasto inter la seriozaj kaj humoraj partoj estas la ĉefa trajto de Hura. La dueco, kiu tute apartigas la romanon, estas ĝia diskutebla propraĵo. Bona stilo, ofta je lertaj esprimoj kaj trafaj parolturnoj.» (G S., „E“, 1931, p: 42.)
Huyng ba Duong, anamano, poŝtoficisto. Nask. 5 marto 1910 en Hue. Aktiva propagandisto en Hindoĉinujo, prof. de E-a kurso per la lingvo anama, kaj de perkoresponda kurso en anamaj gazetoj. Lernolibro anama-E (Hanoi 1932).
Hvorslev (vorsleŭ) Carl Adolph, dano, instruisto de natursciencaj fakoj en Aarhus. Nask. 10 jun. 1880 en Rindsholm. E-isto de 1912. Energia propagando skriba kaj buŝa. Estrarano de la loka grupo kaj landa societo. Ano de la ekzamena komisiono.
Hyama H.B. (ps.Tagulo), anglo, arkitektura desegnisto kaj pentristo. Kunlaboris al Int. Socia Revuo, al Antaŭen, LEA organo germana, kaj post la milito al Sennacieca Revuo; Literaturo. Verkis originale romanon, Nova Sento, (1915), kiu havigis al li niĉeton en nia literatura historio, ĉar kun 1a antaŭmilitaj romanoj de Vallienne kaj Luyken ĝi helpis konduki nian originalan literaturon el ĝia legoteksta junaĝo. Tagulon ĉefe inspiris liaj teozofiaj konvinkoj pri la esenco de la vivo, sed Nova Sento propagandis plurajn ideojn malpli mistikajn, kiuj poste trovis pli ĝeneralan atenton, eĉ aprobon, ekz. la Ligo de Nacioj, senarmiĝo, vegetarismo, socialismo kaj certaj reformoj malliberejaj, kiajn oni jam aplikas en Sovetlando. Entute la ismoj ŝajnas fantazie miksitaj en lia romano, sed aparte ili prezentas multon pripensindan. La animo de londona senlaborulo teozofie reenkorpiĝas sur Marson, kie Tagulo imagis sian utopion. Memorante la mizerojn, kiuj malbeligas la homan «civilizon», la reenkorpigito povas kontrastigi ilin kun la feliĉa socio, kiun la marsanoj konstruis per racia ekonomio kaj simpligita vivmaniero. — W.B. JOHNSON.
Hyde (hajd) Arthur Maurice, (ps. Antoni Delsudo), anglo, ŝtatoficisto. Nask. 5 apr. 1891 en Melbourne. Prez. de AEA, 1921. Starigis E kurson inter ĉinoj en Nov-Gvineo. Aŭtoro de lernolibro, 1918; Aŭstralio: Lando kaj Popolo, (kunlabore kun Lauri Laiho, finno), 1927. La unua red. de La Suda Kruco.
Ĥabibi Aĥmed, sovetiano, tataro, instruisto kaj redaktoro, propagandisto de E inter tataroj kaj baŝkiroj. Nask. 18 sept. 1893 en vilaĝo Janasal apud Tetjuŝi (Tatario) E-isto de 1914. Ĉefo de Baŝkiria Literaturadministrejo en Ufa, membro de CK SEU, sekr. de Ba komitato de SEU.
Hajan Ĥirob Namĝilob, mongolo, unua pioniro de E inter mongoloj. E-istiĝis dum sia vojaĝo en fremdaj landoj — Turklando, Sovetunio 1920–23. Reveninte Mongolujon 1924, li propagandis tie E-n laŭpove en malfacilaj kulturkondiĉoj de sia nomada lando kiel estro de lernejo de la popolrevolucia partio en la ĉefurbo Ulan-Bator-Ĥoto (Urga).