En 1905 Marich fondis la H E-istan Societon kaj en majo 1905 aperis la unua presita prop. gazeto per subteno de Lud. Makay en Budapest sub titolo «Esperanto», kiu post du jaroj ŝanĝis la titolon je La Verda Standardo (LVSt). En tiu tempo funkciis grupoj aŭ rondoj en Versec (kie prof. Tholt laboris tre ageme), Szeged, Debrecen kaj Kolozsvár. Vizitoj de kelkaj eksterlandanoj, kiel tiu de Fructier en 190?, prof. Offret el Lyon en 1903, G. Kolowrat el Ruslando en 1904 estis bonefikaj. La propagando estis fekunda ĉefe ĉe la stenografoj, Lajos Jakab kaj Zoltan Baranyai en 1907 sukcesis voĉdonigi la sten. societon en Szeged. (v. Stenografio) La propagando havis sukceson ankaŭ okaze de la Int. Kuracista Kongreso en 1909. (d-roj Robert Schatz, Leo Lorand kaj Jozsef Kovacs).
En tiu tempo jam laboras tute grandskale Marich, kiu ĝis la mondmilito restis la plej agema H E-isto. Li laboris tre multe, vojaĝis tra la tuta lando, faris prop. paroladojn, kolektis monon, aranĝis kursojn, eldonis kaj redaktis la gazeton LVSt, kiu estis bonega en kelkaj rilatoj. LVSten okt. 1908 jam anoncis, ke ĝi havas 1400 abonantojn, de majo 1905 ĝis majo 1910 la enspezoj de la gazeto, kiu estis ne nur gazeto, sed ankaŭ prop. servo kaj libera organizaĵo, estis 20.544 kronoj. «La sumon — tiel skribis Marich — ni kunskrapis per niaj dek ungoj.» Laŭ lia artikolo en «Közbiztonság» (1908) E havis tiam 13.5 milionojn (!) da adeptoj. En la marta n-ro de LVSt li komunikis novan statistikon, laŭ kiu en 1887 estis 100 kaj en 1910 8,550.000 E-istoj. En la jan. n-ro li skribis: se ĉiu el la abonantoj akiros po unu 13 novajn abonantojn, en junio LVSt jam povas aperi kiel taggazeto. En la sama jaro li komunikis, ke lasttempe li instruis E-n en 16 diversaj lernejoj
La vigla kaj ampleksa agado de Marich donis fortan puŝon al la movado, kvankam kelkaj strangaj flankoj de tiu ĉi agado kaŭzis ankaŭ malbonŝancajn konsekvencojn. Jam en 1909 granda parto de la HES-anoj estis malkontenta pri la agado de Marich kaj pro tio ili elektis novan prezidanton: ĉefapelacian juĝiston Dezsö Szentmáriay. Marich kaj liaj amikoj eksiĝis, restis nur 98 anoj, sed jam en 1910 la laboro de la societo plivigliĝis kaj la membraro duobliĝis. Tiam jam aperis la H E-isto, posteulo de la litografita «La Sciiganto», red de Janos Medgyesi, poste de Schatz.
24 majo 1911 la du disigitaj societoj kunfandiĝis subnomo de H-landa E. Societo kaj prez. fariĝis tutlande konata politikisto, gvidanto de sociaj reformmovadoj, d-ro Sandor Giesswein, kiu restis prez., de ĉiuj estimata, ĝis sia morto en 1923. Jam 23 majo 1911 Giesswein pledis en la parlamento por la instruado de E kaj li ricevis komision reprezenti la ministron de la edukado dum la UK en Krakow kaj poste en Antwerpen. Okazis tiutempe vizitadoj de kelkaj konataj eksterlandaj E-istoj. Parrish en nov. 1911, Ciklari kaj Privat komence de 1912 restadis en Hungarujo. La eldonejo de Lud. Kokai komencis eldoni E-librojn eĉ aranĝis literaturan konkurson en 1912, la konkurson gajnis Jeno Forster per Mikszathtraduko.
La movado estis jam tiel fortiĝinta, ke 21–23 aŭg. 1912 oni povis aranĝi en la ĉefurbo la unuan H E-kongreson, kiun ĉeestis ankaŭ multaj alilandanoj, venintaj de la UK en Kraków. La kongreso bone sukcesis, oni prezentis en la Urania teatro la komedion triaktan «Tri Gardistoj» de Herczeg en la traduko kaj ĉefrolo de Olga Liebner. Samokaze estis en Budapest ankaŭ la Tria Katolika E-Kongreso. La dua landa kongreso okazis en 1913 en Arad, la tria en 1914 en Szeged, kie kaŭzis akran debaton la problemo, ĉu la sekva kongreso okazu en Pozsony (Bratislava) kune kun la aŭstria kongreso; fine la plimulto (52: 16) aprobis la komunan aranĝon. (Sed ĝi ne okazis pro la milito.)
E-istoj sukcese propagandis ankaŭ ĉe int. kongresoj de feministoj, stenografiistoj kaj libroeldonistoj, okazintaj ĉiuj tri en 1913. En kongreso de komerca instruado estis E-ekspozicio aranĝita de P. Balkanyi, kiu tiam funkciis unue, kiel memstara propagandisto. Majoro Mavro Spicer aranĝis publikan ludon de la «Espero» per militorkestro en kafejĝardeno. E atingis ankoraŭ aliajn sukcesojn. «H E-isto» en 1909 ricevis ŝtatan subvencion por presigo de kajero pri H banlokoj (1500 ekz.), en 1910 komenciĝis la prop. laboro ĉe la Printempa Foiro, estis ebleco gvidi kelkajn kursojn en lernejoj, eĉ en la universitato de Budapest, mem la rektoro en 1912 teol. prof. dro Janos Kiss, estis E-isto.
La vasta laborado alportis siajn fruktojn ankaŭ en la provinco. Eble la plej vigla movado estis en Pozsony, kie 2 jun. 1912 okazis standardofesto, partoprenita ankaŭ de E-istoj el Wien.