La Ido-gvidantoj celis anstataŭi la «liberan», tio estas kolektivan, «popolan» kreadon de la int. lingvo per regulado fare de Akademio, konsistanta el limigita grupo de kompetentuloj. Kaj estas karakterize, ke dum preskaŭ 20% da E-gvidantoj aliĝis al la lingvo, el la E-istaj amasoj ĝi povis altiri apenaŭ 3–4%. La grandega plimulto de la E-istoj ĝuste taksis la forton de la libera evoluo kaj malkonfide rilatis al ĉiuj provoj reformi kaj regulita lingvon desupre (Ni memoru pri simila malsukceso de provoj samaj koncerne al Volapük kaj Idiom-Neutral). La «desupra revolucio» fiaskis per la fideleco de la amasoj. Jen, kio plej bone montras la internan forton de E. En ĝi povas ekzisti nur iom-post-ioma, natura evoluo, sed nepre ne perforta rompo aŭ ŝanĝo. Ĉiujn similajn provojn la E-istaro eliminas el si mem. Ido ankaŭ dum sia plua ekzisto ne sukcesis malhelpi la progreson kaj disvastiĝon de E. Dudek jarojn post la nasko de la lingvo, en 1927, la Ido–ĉefoj, perdinte la esperon pri la triumfo de sia afero kaj estante tro miopaj por vidi la sociajn kaŭzojn de la fiasko, komencis serĉi ties kaŭzojn en la lingvostrukturaj mankoj de Ido. Rezulte aperis dudeko da novaj lingvo­projektoj, kies aŭtoroj sin lasis rekonduki en la epokon de la individuisma utopia projektado. Ili ne povis rekoni la eble plej genian principon de Z: fari nur fundamenton kaj lasi al kolektivo la ellaboron: la konstruon de la lingvo-palaco.

Krom tiuj supre menciitaj kaŭzoj, ldo fiaskis precipe pro la arbitreco de sia deriv-sistemo. Tiu ĉi sistemo estas tute teoria. Se Ido estus disvastiĝinta kaj uzita de vastaj amasoj, ĝi nepre estus formetinta tiun ĉi deriv­sistemon per si mem kaj estus iom post iom reveninta al la libera kaj natura derivado de E.

Ido kaj Esperanto. (Principa kontraŭeco). — Ĉiu reklamisto scias, kiel grava estas trafa elekto de la nomo por la reklamota afero. Multaj komercistoj kaj industriistoj dankis sian sukceson nur al ia lerte elpensita titolo aŭ reklama frazeto.

La kreintoj de Ido, elektante tiun nomon por la nova lingvo, montris, ke ili estas almenaŭ tre lertaj reklamistoj, ĉar la plej efika batalilo de Ido kont­raŭ E estas ĝuste tiu ĉi nomo «Ido», kiu erarigas eĉ ankaŭ kelkajn E-istojn, kredigante, ke la lingvo Ido estas ja ido kaj filo de E bazita sur tiaj samaj principoj, kiel la patro, kaj diferenciĝanta nur per flankaj, malĉefaj, facile ŝanĝeblaj detaletoj. Memkompreneble ŝajnas, ke Ido, estante nur posta formo de E, estas pli perfekta ol ĝi, ĉar la filo, naskiĝinte pli malfrue, povis profiti la antaŭan sperton de la patro kaj evoluinte pliboniĝis.

Tio estas malveraĵo. Ido ne estas nek povas esti filo de E; ĝi eĉ ne estas nek povas esti bastardo de E, pro tio, ke, estante bazita sur principoj ne nur tute diferencaj je tiuj de E, sed eĉ tute kontraŭaj al ili, ĝi ne apartenas al la sama lingva familio. Tiun malsamfamiliecon kaj absolutan kontraŭecon estas facile konstati, konsiderante la principojn de E kaj komparante ilin al la principoj de Ido:

1 Primetoda principo: Praktikeco. Z ĉiam juĝas la lingvajn demandojn el vidpunkto praktika, ne teoria; li ĉiu­okaze rezonas kiel multsperta lingvuzanto. «Neniam gvidu vin, li diras, per konsideradoj teoriaj, kiel ajn belaj ili ŝajnas. Senfrukta kaj danĝera estas la sekvado de teoriaj principoj, se ni ne demandas nin, kian praktikan signifon ili havas. Tio, kio en la teorio ŝajnas tre bona kaj trovas aprobantojn, en la praktiko ofte havas nenian signifon.» La sperto sciigis al li, ke ĉiu idealo de perfekteco estas nur individua, pli malpli arbitra, kaj aliiĝas kun la personoj tiamaniere, ke nenia akor­diĝo estas jam efektivigebla inter la diversaj teoriistoj, nur la neeviteblaj bezonoj de la praktika uzebleco kap­ablas trudi vole nevole al ĉiuj komunajn kondiĉojn kaj nediskuteblajn regulojn.

Male, Ido ĉiam juĝas la lingvajn demandojn el vidpunkto abstrakta kaj teoria; ĝi konstante rezonas kiel matematikisto aplikanta al la lingvaj, nature malsimplaj, mutflankaj kaj interplektitaj aferoj la rigidan, sencedan kaj senkompromisan, tie ĉi netaŭgan, matematikan metodon. Ĝi celas lingvon konforman al nure teoriaj principoj, Lingvon idealan kaj teorie perfektan.

2. Ĉefa principo: Facileco.

Z persiste opinias, ke la unua kaj plej grava kondiĉo por lingvo int. estas la plej eble granda facileco. Estas nepre necese, li ripetas multfoje, «ke la lingvo estu eksterordinare facila.» Li rigardas la internaciecon de la vortaro nur kiel unu el la diversaj uzeblaj rimedoj por atingi la plej grandan facilecon.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги