Male, Ido rigardas la internaciecon de la vortaro kiel la plej superan kaj esencan regulon de la int. lingvo kaj kiel absolutan senkondiĉan principon. «Parolante nur pri la necesega facileco de la int. lingvo, oni malprave silentas pri la esenca principo: la internacieco de la formantaj elementoj. Ĉiuj radikoj devas esti kiel eble pej internaciaj… La lingvo int. devas submeti sin plej severe al la regulo de internacieco, eĉ de la maksimumo de internacieco… La maksimumo de internacieco estas la idealo de la lingvo».

3. Dua principo: Facileco por ĉiuj. Difinante la facilecon, pri kiu li parolas, Z precizigas sian penson: la lingvo devas esti kiel eble plej facila «por ĉiuj», eĉ «por nekleruloj». Li klare konscias pri la malsameco inter la facileco, kiun li celas, kaj la facileco, kiun celas Ido: «Tute ne estas be­zone, li diras, ke, kiel opinias multaj pli novaj projektistoj, la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en lingvo int. En tia afero la instruitaj lingvistoj ludas la lastan rolon, ĉar por ili ja tia lingvo estas malplej bezona.»

Male, Ido en siaj propagandiloj precipe fieras pro tio, ke, «estante tre analoga al E ĝi tamen superas E-n pro sia tuja komprenebleco». Sed la idistoj forgesas aldoni, ke tiu ĉi mirinda tuja komprenebleco, aŭ, pli ĝuste, divenebleco, koncernas nur la «poliglotulojn».

4. Tria principo: Derivado ne ekzistas en E.

Ĉar «en nia Lingvo ĉiu parto gramatika prezentas apartan vorton», la malsimplaj vorfoj estas nepre formataj nur per kunmetado, neniam per derivado. Sekve neniu ajn regulo pri derivado, kiel ekzemple la regulo pri renversskeco, povas koncerni E-n. Couturat plene eraras kaj erarigas la legantojn, kiam li asertas, ke «la sistemo de la derivado en E estas sendispute la plej karakteriza trajto de tiu lingvo.» Kontraŭe, la plej karakteriza trajto de nia lingvo estas ĝuste la neekzistado de iu ajn derivado. Neniam pri ia derivado parolis Z, kaj, en 1913 la Akademio oficiale deklaris, «ke la vortfarado de E estas fondita sur la konstruo de ĉiu aparta vorto kaj ne sur tiel nomitaj reguloj de derivado.»

Male, en Ido la derivado estas la plej grava kaj plej ofta procedo de vortfarado kaj Couturat verkis specialan «traktaton pri derivado en E» konscie aŭ nekonscie konfuzante siajn proprajn teoriojn kun la ideoj de Z kaj malprave altrudante al E procedon, kiun efektive ĝi ne konas, kaj regulojn pri derivado, kiuj tute ne povas konveni al lingvo ne uzanta la derivadon.

5. Kvara principo: Senabsoluteco kaj senrigideco de la principoj kaj reguloj. Z, ĉiam celante kontentigi ne la postulojn de abstraktaj teorioj, sed la malsimplajn diversflankajn bezonojn de la praktiko, konstante ripetis la konsilon: «Ĉio devas esti en ĝusta mezuro», kaj li aplikas tiun ĉi rezervon al ĉiuj principoj kaj gvidreguloj. Oni devas «kunigi kaj konsentigi inter si diversajn principojn… E kontentigas ĉiun principon laŭ mezuro de ebleco, penante plej zorge, ke ĝi ne kontraŭagadu al aliaj pli gravaj principoj.» Li opinias, ke lingvo int. devas kontentigi ne nur la postulon pri logikeco, aŭ ian ajn alian postulon, sed ankaŭ «ĉiujn aliajn postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo int.» kaj kiujn tute ne zorgas la Idistoj, ekzemple la «naturecon, vivipovecon, flekseblecon, sonorecon, ktp.»

Male, Ido rigardas siajn principojn kiel nepre absolutajn kaj senkondiĉajn kaj, laŭ la rimarko de Z mem ĝi «penas plibonigi unu ian flankon de la lingvo, oferante por tio ĉi ĉiujn aliajn flankojn.»

Tiun-ĉi superan ĝeneralan regulon de «ĝusta mezuro» Z precize aplikas mem al kelkaj apartaj demandoj, logikeco, komuna uzado, unusignifeco, idiotismoj, ktp.

Li malkonsilas la «tro grandan logikecon», li ne akceptas la logikajojn, «kontraŭ kiuj protestas lia lingva sento»; li rekomendas, ke «nia lingvo ne estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem katenus… Ĉar la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsento, tial komuna ĝisnuna uzado devas ludi pli gravan rolon ol seka teoria logikeco. Ne sole en naturaj lingvoj, sed ankaŭ en lingvo artefarita ĉio, kio estas uzata de la plimulto de bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika; ĉar se ni postulos ĉiam nur logikon absolutan, tiam la libera uzado de lingvo fariĝos tute ne ebla.»

Sammaniere, kvankam Z rigardas la unusignifecon de la vortoj kiel ĝenerale taŭgan kaj preferindan, kvankam li plej ofte unusignifigis la radikojn tamen tiun ĉi regulon li aplikas ankaŭ «en la ĝusta mezuro» kaj sen ia absoluteco. Tial troviĝas en la Fundamenta Universala Vortaro kelkaj radikoj, kiuj estas nur ŝajne unusignifaj, ĉar ili estas tradukitaj per nacia vorto, kiu estas plursignifa. La Vortaro de Bein kaj la Plena Vortaro de SAT eĉ apartigas per ciferoj la diversajn signifojn de la plursencaj radikoj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги