La samo fariĝas pri la idiotismoj: kvankam Z konsilas traduki la naciajn apartajojn per esprimoj klaraj por ĉiuj kaj internacie kompreneblaj, tamen li ne ekstermas senkondiĉe la idiotismojn, t.e. la ne plene logikajn esprimojn. Li tute precize deklaras, ke «ankaŭ en E troviĝas diversaj idiotismoj, kaj tute malprave kelkaj E-istoj ilin kontraŭbatalas, ĉar lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo sen vivo kaj tro peza.»
Male, Ido tute ne zorgas pri interkonsento nek pri komuna uzado; ĝi konstante atentas nur la teorian rigidan logikecon, kiun ĝi ofte malprave konfuzas kun la klareco kaj facila int. komprenebleco postulante severan unusignifecon, ĝi malpermesas la plursignifecon de la radikoj kaj vortoj: «Tio, kio distingas Idon, estas la absoluta internacieco. Ido ne estas bazita sur la komuna uzado, kiel la naturaj lingvoj, sed nur sur la logiko, kaj la tutan logikecon de la lingvo konsistigas la principo de unusignifeco.» Ido pretendas absolute forigi la idiotismojn kaj, deklarante, ke «la idiotismo estas la plej danĝera malamiko de la lingvo int.», ĝi fieras, ke la «propra karakterizilo de tiu ĉi lingvo estas, ke ĝi havas nenian idiotismon, nek en la gramatiko, nek en la formado de la vortoj, nek en la frazeologio.»
Ni sekve rajtas diri, ke Ido tute malprave kaj malvere asertas, ke ĝi «ne estas nova lingvo», ke ĝi estas «nur plisimpligita kaj plibonigita formo de E, kiu konservis la esencajn principojn al kiuj E dankas sian sukceson». Ido estas lingvo kerne kaj esence diferenca de E, malgraŭ ŝajna supraja kaj ekstera simileco - ĝi ne havas pli da rajto por pretendi sin plibonigita formo de E ol ekzemple la latina senfleksia lingvo de Peano aŭ. la lingvo Apolema, aŭ Dilpok, aŭ Novilatin, aŭ iu ajn el la ceteraj proponitaj int. lingvoj, kiuj neniam reklamis sin idoj kal formoj de E. — E. GROSJEAN-MAUPIN.
Idoj de Orfeo. Romano, originale de
IEMW: Int. E-Muzeo en Wien. (v.)
IES: Int. Esperanto-Servo, v.
Ifigenio en Taŭrido. Dramo en 5 aktoj de
Iida Yŭtaro (juutaroo), japano, pentristo. Nask. 1866, mortis marto 1909 en Tokyo (?). Multlingvulo. Unue Volapükisto. Ĝis antaŭ la morto kompilis J-E Vortaron, la unua provo en J. sed ne eldonita.
IKA. Internacio Katolika Organizaĵo por int. katolika agado, uzinta kaj parte ankoraŭ uzanta E-n. IKA fondiĝis en 1920 en Hago, ĝiaj kunlaborantoj venis el du grupoj: el la antaŭa
Iks Voldiŝ: ps. de Ŝidlovskij. (v.)