IKUE: Int. Katolika Unuiĝo E-ista, v. Katolika movado.
ILEPTO: Int. Ligo de la E-ista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro, v. PTT.
Iliado. Eposo de Homero laŭ la rusa kaj germana tradukoj E-igis Kofman. 1895–97. 104 p. Ĉefverko de la mondliteraturo.
Ilo ps. de Lejzerowicz (v.)
ILO: Int Labor-Oficejo, v.
Ilustrita Biblioteko. Eld. HDE Köln Formato 18×12½ cm. Serio I enhavas rakontojn pri la «Oriento» (1927), Serio II pri la «Maro» (1928). Ambaŭ serioj havas po 5 kajeroj.
Imperiestro kaj Galileano. Du historiaj, filozofiaj dramoj de Ibsen: «Apostatiĝo de Cezaro» kaj «Imperiestro Juliano», trad. Bulthuis. 1930, 276 p. «Ilin verkis I. por elverŝi sian pripensadon. La ĉeftemo estas la interbatalo de kristanismo kontraŭ la roma diaro. La E-igo bone plenumita.» (G.S., E’, 1930, p: 118.)
Incertov Nikolaj Jakovlevi , sovetiano, ruso, oficisto. Nask. 1896. E-isto de 1911. Membro de CK SEU de post 1922. Tre aktiva aganto de la Sovetia E movado. Kunred. de la periodaĵoj de SEU. Membro de Lingva Komisiono de SEU kaj IPELK. Prez. de Centra oficejo de kontraŭreligiuloj-E-istoj. Aŭtoro de l’instrua ruslingva broŝuro Kiel devas labori SEU-ĉelo kaj de Sendiuloj kaj int. E korespondado (sub ps. J. Ninov), 1930. Tradukinto kaj redaktinto de multaj E-eldonaĵoj ateistaj.
Indra. Talivaldo, latvo, cand. rer merc., diplomita instruisto E-a. Nask. 14 sept. 1894 en Live apud Riga. Finis ekonomian fakultaton de Latva Univ. en Riga. Doganeksperto, nun instruisto en komerclernejoj. Vegetarano, abstinenculo. E-isto de 1914 Estrarano de Moskva ES 1915–1920, instruisto ĉe Moskva Instituto de E. Organizis en 1921 la movadon en Riga Estrarano de Latva ES 1921–24, 1928–1932, okfoje ĝia prez. UEA-del en Riga de 1922, ĉefdel de UEA de 1925. Prez. de I-a Baltlanda E Kongreso, Riga 1930. Latva sekr. de Int. Cseh-Instituto de 1930. Trad. latven ĉefeĉŝlosilon, 1928. Kompilis la unuan pli ampleksan latvan E vortaron "Ilevau, Riga 1932. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.
Infero. Unua parto de la Komedio de Dante, el la itala trad. Kalocsay. 1933, 288 p., plus 14 lignogravuroj. Ĉefverko de la mondliteraturo. «La koncizo, mirinda esprimforto, vortabundo kaj kolorriĉo de l’ dantea lingvo, la aparta graveco kaj beleco de ĉiu vorto kaj vortlokiĝo, la ĉiam deviga fideleco vere povas malesperigi Ia tradukanton… Ne ekzistas aŭtoro pli malfacile tradukebla ol Dante… Kaj E pruviĝis mirinda instrumento.» (El la Antaŭparolo.)
Infinitivo kun prepozicio. Kun infinitivo estas uzataj nur la prepozicioj por, anstataŭ, antaŭ ol, post ol, krom. Ekz: mi venis por vin viziti; laboru anstataŭ malesperi; antaŭ ol skribi, li meditis; li faras nenion krom manĝi. La ago signita de l’ infinitivo rilatas ĉiam al la frazsubjekto.
Lastatempe oni pli kaj pli uzas infinitivon ankaŭ post sen; ekz : li foriris sen saluti min. Laŭ la klasika lingvo anstataŭ ĉi tio oni devas uzi participadverbon kun ne: li foriris ne salutante min. — KALOCSAY.
Informoj de E-Asocio de Estonio. Organo de EAE, fond. en 1922. Redaktis H. Sakaria kaj P. Ariste, H. Dresen, M. Grigorjev, J. Türn. Formato 28×20 cm.
Informservoj, v. Delegito de UEA.
Inglada Ors. Vicente, hispano, staba vickolonelo, prof. de astronomio, geodezio kaj meteorologio en la Supera Staba Lernejo. Nask. en 1879 en Alicante. De 1910 ĝis 1923 dir. de sismologia observatorio en Toledo. Membro de la Akademioj de Sciencoj de Madrid, Cordóba kaj Barcelona. Multaj fakaj verkoj. E-isto de 1899. En 1903 li fondis (kun Jimenez Loira) la unuan HE gazeton, La Suno Hispana, kies ĉefred. li estis multajn jarojn. En tiu epoko li publikigis kelkajn gravajn lernolibrojn kaj vortarojn. Kiel delegito de la registaro ĉeestis la Teknikan Konferencon en Paris, 1925 kaj la UK en Genève, 1925. Faris multajn paroladojn kaj kursojn en Barcelona, Aticante, Valencia, Madrid, ktp. Honora prez. de multaj EG en H-ujo, estis vicprez. de la H Societo por Prop. de E. LK de 1905 kaj Akademiano de 1910. En la literaturaj konkursoj organizitaj de «La Revuo» en 1906 kaj 1909 estis premiitaj liaj originalaj poemoj. Kunlaboris en La Revuo, L I, ktp. En la unua kaj aparte li publikigis multajn verkojn en E, i.a. tradukojn el la H: la komediojn Kuracisto per batoj el Moratin; La nesia hejmo; Kruela adiaŭo; La getavoratoj; Triumfanta animo; la Angora katino; Perlabori sian vivon; Hispanaj dramoj; La kreitaj profitoj, el Jacinto Benavente, kaj la originalajn verkojn: Prozo kaj versoj; En la Barcelona Kongreso, ktp.