Literaturo. La E-aj tradukoj eI a itala literaturo ne estas tiom multaj, kiom el aliaj gravaj literaturoj. Mencinte la verkojn laŭ la historia epok­o de la pritraktata temo ni povas citi nur la libron «Antikva Romo surmare», prelego de la registarĉefo Mussolini en 1926. «Mallonga biografio de Sankta Francisko el Assisi» de Carolfi. «La Floretoj de Sankta Francisko», trad. E-en de Pizzi. «La Pesto en Milano», eltiraĵo el romano de Manzoni. «La Devoj de l’ Homo» de Mazzini, trad. de Arabeno. «Pri la Devoj de la Homoj» de Pellico, trad. de Tellini. Pri la nuna faŝista regsistemo parolas la libreto «La Itala Laborĉarto». El la itala literaturo de la fino de la 19-a jarcento ni citu la tradukon de la komedio «Ŝakludado de Giacosa, kaj kelkajn ĉapitrojn (»De Apeninoj ĝis Andoj«) de la mondkonata libro la »Koro« de Amicis, trad. de Castagnino; la sama E-isto ankaŭ tradukis la novelon de G. Verga »Cavalleria Rusticana«. La tre konata libro por knaboj »Pinokjo« de Collodi estas trad. de f-ino Mirza Marchesi. El la nuntempa liberaturo precipe menciinda estas la traduko de »Vivo de Kristo«, de Papini. Je la flno de 1932 aperis la traduko de la komedio de Goldoni »Kurioza Okazaĵo", farita de Mevo. Kaj aŭtune 1933 publikiĝis en E ĉefverko de la mondliteraturo, «La Infero» de Dante, trad. de Kalocsay (Budapest). La plimulton de la diritaj literaturaĵoj eldonis la E-ista Librejo A. Paolet, S. Vito al Tagliamento. «La Infero» estas eldonita de Literatura Mondo.

Noto. La artikolo verkita en kunlaboro kun la E-Centro Itala. — G. FACCHI.

Ito Eizo Angetu, japano. Nask. 21 apr. 1902 en Osaka-hu. Propagandisto de Oomoto kaj Universala Homama Asocio. Lia agmaniero distingiĝas.

Ito Saburo, (ps. I.U.), japano, socialisto, soci-sciencisto Nask. 1902 en famega familio en Okayama. Studis francan lingvon en fremdlingva kolegio de Osaka. E-isto de 19tb. SAT­aniĝis 1921 (?). Laboris por aranĝo de 10-a JE Kongreso en Okayama Iniciatis en Tokyo organizon de J Proleta E-ista Unio en 1929 kaj ideologie ĝin gvidas. Bona originala poeto tre malofta en J-ujo, lerta tradukanto de ĉinaj kaj J-aj klasikaj poemoj (kolektitaj en Verda Parnaso, 1932). Publikigis en J-lingva verko Komenco de E-studado en J-ujo, 1932, interesajn priskribojn kaj penetrajn analizojn pri la historio, literaturo, lingvo.

Itoo Tokunosuke, japano, prof. de fiziko de Imp. Univ. de Kyusyu Del. de UEA en Hukuoka. Nask. 11 dec. 1894 en Tokyo. Unu el la gvidantoj de la movado en K. Verkis gustoplene pri la movado J Sopirante al Verda Stelo (E.J.), 1923. Partoprenis UK en Kraków.

IUE: Int. Unio E-ista, v.

Iŭaŝita Juntaro, japano komercisto. Nask. 15 marto 1901 en Tokyo. E-isto de 1921. Studanto de parola instrumetodo de E. Gvidanto de konstanta E-kurso en Fremdlingva Lernejo de Tokyo por virinoj. Kunlaboras kun Tasku Sasaki fondante Studejon de Z-a Gramatiko, 1927. (v. Sasaki.)

Ivanov Vselovod (ps. L. Ivn.) ruso, instruisto. Nask. en 1900. E-isto de 1916. Kunlaboris al SAT-organoj, 1923–24. En SAT-eldono aperis de li novelaro Ruso kaj Blanko. Tiu ĉi libreto tasas konkludi pri lerta rakontisto, kiu arte reliefigas la kontrtaston inter la malnova kaj nova generacioj.

EMBA (SAT)

Ivanski D., (ps. D.J.), germano aŭ poto. Pro vivmizero mortigis sin nov. 1914. Kunlaboris al Int. Socia Revuo kaj trad. kelkajn broŝurojn.

Izgur E., ruso Nask. en 1881 en ur­beto Berezino, kiel filo de malriĉa laboristo-bakisto. Pro malriĉeco de la gepatroj li ne povis vizitadi ian lernejon kaj jam de la 9-jara aĝo devis labori komence en bakejo, poste li serĉis prosperon en plej diversaj profesioj: pakaĵ-portisto, kelnero, gardanto, gazetportisto, k. c. Estante 18-jara junulo, li komencis mem klerigi sin sen helpo kaj nur dank’ al siaj fervoro kaj neor­dinaraj kapabloj, havis en tio sukce­son. De 1903 li kunlaboris en multaj rusaj, blankrusaj kaj judaj gazetoj. Pro siaj politikaj konvinkoj (komu­nisto) li estis ofte persekutata de la cara registaro kaj dum la civila milito estis verdiktita de la kontraŭrevolucia registaro de Denikin al morto, de kiu li estis savita nur du horojn antaŭ plenumo de la verdikto. En 1921 li estis honorigita de Ia Tutukraina Komitato de Scienculoj per la titolo «Scienca aganto» kaj en 1922 (por fervora servado al la interesoj de la laborista klaso) per titolo «Heroo de laboro». Li konis persone d-ron Z kaj al la movado aliĝis en 1903. Krom multnombraj prop. verkoj, al lia plumo apartenas Nur volu kaj Je la nomo de l’ vivo. Dum tri jaroj li estis Konsilantarano de SAT kaj de 1928 ano de CK SEU kaj prez. de E-organizaĵo en Kremenĉug. — I. ŜIRJAEV.

Izsó (iĵo) Lászlo, hungaro, presisto. Estis prez. de HESL kaj red. de Antaŭen.

<p>J</p>
Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги