En ĉiuj menciitaj agemaj grupoj okazis multnombraj kursoj, ĉu privataj ĉu en publikaj lernejoj. Estas speciale menciindaj jenaj kursoj ĉe publikaj lernejoj pro la multnombro de la gelernantoj kaj pro oficiala akcepto de la kursoj mem flanke de la lokaj lernejestroj aŭ urbaj aŭ ŝtataj aŭtoritatoj. En 1911 eĉ Genova (urbaj lernejoj elementaj kaj komercaj), en 1920 en Milano 25 kursoj kun 1100 gelernantoj. Plej multaj kursoj kaj gelernantoj ĉe elementaj lernejoj de la Komunumo de Milano, kiujn gvidis Piatti, Violi, Cattorini, Combi, Camelli, Duchini, Mainardi, Rota, Carbone, Nobile, Ciribini, Comolli — 90 geinstruistoj partoprenis kursojn ĉe Milana Grupo «E-a Domo». En 1920 kurso ĉe Reĝa Instituto Maristara en Venezia; en 1922 en Bisceglie kursoj ĉe komunumaj lernejoj (gvidis prof. Lacalendota); en Bologna kurso por geinstruistoj; en Cremona en komunumaj lernejoj, en Bari ĉe Reĝa Maristara Instituto (gvidis prof. Lacalendola). Ĉe reĝaj maristaraj institutoj: en Venezia (prof. Pizzi), en Genova (d-ro Schmucker), en Camogli (prof. Arabeno); en Savona; en Palermo (prof. pastro Abbratozzato). — La kursoj ĉe publikaj lernejoj en Milano daŭris ekde 1920 dum multaj jaroj. En Terni en 1920 kurso ĉe komerca lernejo. En 1923 en Padova kursoj ĉe Reĝa Komerca Instituto; en Firenze ĉe Reĝa Normala Lernejo. En 1924 kursoj ĉe Reĝaj Komercaj Institutoj en Bari (Lacalendola), Palermo (La Colla), La Spezia (Orengo), Trento (Quarta), Genova kaj Napoli. En Bari kurso ĉe Reĝa Maristara Instituto (Lacalendola), en Venezia kursoj ĉe komunumaj lernejoj. En 1925 kursoj ĉe komunumaj lernejoj en Milano, en 1926 kurso ĉe Komerca Instituto Infano (Mazzolini); kurso por geinstruistoj en Roma (Antonelli); kurso ĉe Maristara Instituto en Bari. En 1925–28 en Brescia kursoj por geinstruistoj de urbaj lernejoj ĉe Reĝa Instruista Instituto, ĉe Reĝa Scienca Liceo (Facchi, f-inoj Bordogna, Mazzuchelli, Zaini).
En 1927–28 kursoj en Bari ĉe Reĝa Institutoj Maristara kaj Komerca (Lacalendola), en Udine ĉe Reĝa Teknika Instituto, kaj aliaj. En 1929 en Milano kurso por gelernantoj de urbaj lernejoj. En 1930 en Brescia kurso ĉe Reĝa Instruista Instituto, Reĝa Teknika Instituto, Reĝa Supera Lernejo por eksterlanda Komerco (gvidantoj Facchi, Sachs, f-inoj Bordogna, Bettoni). En Milano kurso por geinstruistoj de urbaj lernejoj; en Zara kurso en Reĝa Instruista Instituto (f-ino Minio), en Pola kurso ĉe Reĝa Liceo-Gimnazio (inĝ. A. Levi) En 1931–32 kurso en Aosta ĉe Reĝa Liceo-Gimnazio; en Pola, Reĝa Liceo-Gimnazio; en Udine Reĝa Instruista Instituto; en Brescia Reĝa Instruista Instituto kaj Reĝa Teknika Instituto (Facchi, f-ino Dragoni) Casale Monferrato, kurso ĉe Reĝa Teknika Instituto.
La Ministerio por Maraferoj en 1920 dissendis cirkuleron al Reĝaj Maristaraj Institutoj permesante en ili instruadon de E; Ministerio de Industrio kaj Komerco en 1923 (28 aŭg. N. Prot: 1428) dissendis cirkuleron permesante enkondukon de E ĉe Reĝaj Komercaj Institutoj kaj ĉe mezgradaj kaj vesperaj Komercaj Lernejoj. La registaraj provincaj reprezentantoj por instruado (Regi Provveditori agli Studi) por Veneciaj provinco kaj Julia Venecio en 1931 permesis kurson de E ĉe Reĝa Klasika Liceo, Reĝa Scienca Liceo, Reĝa Teknika Instituto en Venezia kaj en 5 profesiaj lernejoj de Trieste.
Permesis la instruadon de E per specialaj cirkuleroj al la estraroj de la koncernaj lernejoj Ia Urbestroj de: Milano (1920 kaj sekvaj jaroj): Cremona (1922), Roma (1925), Brescia (depost 1926).