Jaunvalks, Eduards, latvo, poŝtoficisto. Nask. 10 aŭg. 1901 en Dungada. E-isto de 1918. Kursgvidanto. Fondis ES de Liepaja 1925. UEA-del en Lie­paja 1925–1929. Trad. unuan kolekton de latvaj popolkantoj, 1927. Kunlaboranto de LM.

Javal (ĵavai) Emile, franco d-ro, fama okulkuracisto. Nask. 5 majo 1839 en Paris, mortis 20 jan. 1907 en Paris. ­Fariĝis inĝeniero. Sed, ĉar lia patro estis straba, kaj ankaŭ lia pli juna fratino, li provis kuraci ŝin: li sukcesis, kaj la priokulaj studoj altiris lin; li decidis fariĝi okulkuracisto. Dir. de la oftalmologia laboratorio de 1878 (dato de ĝia fondo) ĝis 1900. — Post la franca-germana milito de 1870, li dividis sian ĉiumomentan agemon inter la publikaj aferoj kaj la scienco. Al ambaŭ li dediĉis sian klaran spiriton, senlacan paciencon kaj perfektigemon. Deputito (1885–1889), li sin dediĉis precipe al la demandoj pri higieno. Li voĉdonigis la «Leĝon Javal», kiu liberigis de ĉiuj impostoj la gepatrojn de sep infanoj. Li eltrovis mem novajn instrumentojn por la okulmezuroj. Publikigis tre gravajn verkojn pri oftalmologio.

J. mem iĝis okulmalsana; dum 21 jaroj li luktis, sed sesdekdujara li iĝis tute blinda. Tuj, kun mirindega trankvileco li organizis sian novan vivon, kiun li estis preparinta jam de kelkaj jaroj. Ekzemple li skribis preskaŭ ĉiujn leterojn propramane, per helpo de skriba aparato elpensita de li mem. Li tiris el la sperto de multaj korespondantoj kaj el la sia tuton da perceptoj kaj konsiloj por blinduloj, kiujn li publikigis en la libro «Entre Aveugles» (Inter Blinduloj), kiun tradukis E-en lia bofilino: libro plena de filozofio praktika kaj serena, de filantropio tiel alta kiel kortuŝa. Lia granda pasio estis E. Kvankam de longe varbita al E kiel aprobanto, li praktikis ĝin nur de 1903. Li ĉeestis Kongresojn en Boulogne kaj Genéve, gastigis Z dum lia loĝado en Paris, kaj de tiam ili fariĝis veraj amikoj. Tuj post la Bulonja Kongreso li faciligis la fondon de la E-ista Centra Oficelo (v.) kaj ĝis sia morto li prenis sur sin la ĉefan monhelpadon de tiu institucio, kaj testamentis kapitalon. — Tuj kiam li lernis E-n, helpita de sia perfekta scio de multaj lingvoj, kaj malgraŭ sia aĝo kaj kripleco li fariĝis baldaŭ unu el la plej lertaj kaj kompetentaj E-istoj, ĉar li legigis al si preskaŭ ĉiujn verkojn, novajn aŭ malnovajn, pri la historio kaj la progresoj de la lingvo. Uzante sian grandan influon,- li klopodis fervore por favori la oficialajn progresojn de la lingvo, kaj estas li, kiu agis plej efike por havigi al Z la ordenan de la Honora Legio, okaze de la Bulonja Kongreso. Tre scivolema kaj progresema spirito, ĉiam dezirante perfektigon, li aspiris al reformoj en E, kaj pli ol unu fojon li interparolis pri tiu temo kun Z, kiu fine opiniis danĝera tiun proponon. En siaj lastaj du jaroj li vivis preskaŭ ekskluzive por E. Estis L.K. de 1905. — L. BASTIEN.

Jayet Charles, franco svisa, komercisto en Morges. De 1908 seninterrompe UEA-del. Kunlaboris je la UEA-Jarlibro.

Jeitler (jajtler) Franz (ps. JoFo), aŭstriano, popollerneja instruisto, ŝtate dipl. instr. de E. Nask. 17 marto 1895 en Zistersdorf. Laboras multon por gepatraj unuiĝoj kaj infanliteraturo. Estrarano de ALLE de 1927 ĝis 1932. Raportoj precipe pri la interna kaj kleriga laboro en la grupoj Artikoloj en «La Socialisto» kaj TEPS.

Je la Nomo de l’ Vivo. Filozofi-lirikaj fragmentoj, originale verkitaj de E. Izgur. 1927, 214 p, multaj ilus­traĵoj. «La alta kanto de feliĉa vivo, fajra protesto kontraŭ militarismo subpremo kaj mizero.» (O. Simon, la Socialisto,1927, p: 36.)

Jen. Int gazeto por ŝerco kaj satiro, ilustrita. Red. Pulula. Jul. 1909-majo 1910 en Barcelona. Formato 28×22; 12 kajeroj po 16 p. (Laŭ BIL.)

Jiik Richard, estono, kemiisto. Nask. 14 marto 1905 en Tallinn. Red. de Informoj de EAE, kunlaboranto de E Inst. kaj de granda E-Estona Vortaro. Eksestrarano de EAE.

Jobo ps. de J. Baghy (v.).

Jodko Adam, polo, sovetiano, arĥivsciencisto. Nask. 1892. E-isto de 1910. Kompetenta laboranto de CK SEU (Moskva, Minsk). Trad. La Faktoro de Turgenev, 1914; verkis prop. broŝuron. L. K 1925–33.

Jofre S. Alberich, kataluno. Nask 7 aŭg. 1897 en Barcelona. E-isto de 1913. Kunlaboris al KEF, Int. Floraj Ludoj, estis red. de K. E-isto, 1926–27. Verkis prop. artikolojn, originalajn kaj tradukitajn literaturaĵojn.

Johano, la Brava. Poemfabelo de Petöfi, el la hungara trad. Kalocsay. 1923, 88 p. «Ĉarma, okazoplena, idilia versrakonto, vestita en popularan stilon. Tre konvena por legigo dum progresaj kursoj.» (Totsche, De Paĝo, p. 87)

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги