Jaanisto Johannes, estono, instruisto. Nask. 15 marto 1893 en Tartu. De 1930 prez. de Tartua ES, de 1931 landa sekr. de lnt. Cseh lnstituto kaj vicdel. de UEA. En 1932 estrarano de EAE. Red. de la E angulo en la gazeto «Postimees». Gvidis multajn kursojn en Tartu.
Jackson (Gakson) Wayne, usonano, komercisto. Nask.16 aŭg. 1895 en Waco (Texas). Prez. de EG de Seattle (Washington); sekr. de Nordokcidenta ES; regiona direktoro de EANA.
Jaĉjo Holm kaj liaj Amikoj. Romano de Holst, el la nederlanda trad.
Jadot (ĵado) Paul, franco (de belga deveno) kontisto. Nask. 27 apr. 1883 en Bas-Oha (apud Liége). De 1908 ne ĉesis propagandi sindoneme. Sekr. kaj kursgvidanto en diversaj grupoj. Komitatano de la Pariza Fed. kaj de SFPE. Prez. de la prop. komisiono de SFPE.
Jaffe (ĝefi) Saul J., usonano, ekonomisto. Nask. 25 dec. 1894 en Rezekne, Latvolando. E-isto de 1909. Gvidis E kurson en sia naskiĝa urbo. Propagandas E-n en Flint (Mich.) Oficiale reprezentis ŝtaton Michigan ĉe la UK en Budapest.
Jahns (jans) Kate, germanino, ĵurnalistino. Nask. 2 febr.1881 en Wolfenbüttel Laboras multe por virinaj unuiĝoj kaj por ties gazetoj Kunfondintino de GEA, sekr. de la grupo en Braunschweig preskaŭ de la fondojaro. Gvidis kursojn precipe por laboristoj kaj policistoj. Verkis:
Jakob Hans (ankaŭ Hans Jakob–Notz), svisa civitano, direktoro de UEA depost 1924; profesio antaŭa: komercisto. Nask. 15 dec. 1891 en Heidelberg (Germ.). Membro de UEA de 1909, delegito en Heidelberg, 1909–12, de tiam oficisto ĉe la Centra Oficejo de UEA: Administranto de la revuo
Verkinto de multaj artikoloj en E sub ps.
Jalava Leo, finno, direktoro de eldonejo «Suomen Setilas». Nask. 11 febr. 1892 en Turku. E-isto de 1906. Fondinto kaj unua prez. de «E-a Grajneto» en Turku 1908. Sekr. de «La Polusstelo» 1911, estrarano de EAF 1913–25 (?). Multaj kursoj en Turku kaj Helsinki kaj prop artikoloj en 1908–13 kaj 1917–22. Kunfondinto de EIF. Kunlaboranto de finnaj E gazetoj, komitafano por UK en Helsinki, 1922. Reprezentis la finnlandan ministerion por instruado dum la UK en Nürnberg, 1923. Del. de UEA en Helsinki, 1918–25, kaj ĉefdelegito, 1928–1932.
Jamin Joseph, belgo, arĥitekto en Bruxelles. Li multe akcelis la propagandon, verkis du broŝurojn; dum 1902–05 estis ĉefred. de
Jammes (ĵam) Fernand, franco. De 1908 seninterrompe UEA-del. (Le Puven-Velay).
Janaliková Antonie, ĉeĥino, instruistino. Nask. 1874 en Holeŝov, mortis 1924. Propagandis pacifismon, E-ismon, liberan penson, ktp. Dum la mondmilito arestita pro suspekto de nepatriota sinteno. Multe vojaĝis uzante E-n. Post ŝia morto por honorigi sian rememoron, oni eldonis broŝuron, kies kelkaj partoj propagandas E-n efikplene.
Janjiĉ Fran, kroato, d-ro. Tradukis beletristikaĵojn, i.a.
Jansson Sam (ps. SJn), svedo, liceestro. Nask. 9 dec. 1876 en Linde. E–isto de 1921. Prez. de SEI, 1922–30, vicprez. de SEF, komitatano de UEA, nacia dir. de Isosek, gvidanto de ABF duonhoro per radio. Verkis korespondan kurson de SEF kaj aliajn E-pedagogiajn verkojn.
Jansson Sam Owen, svedo, muzea asistanto, filo de J.S. Nask. 19 marto 1906 en Stockholm. E-isto de 1921. Prilaboris svedan eldonon de angla E–lernolibro kune kun sia patro kaj S-E vortaron kune kun Linden. Sekr., poste rez. de Stokholma EG.