Komerco. En 1920, dank’ al klopodo de prof. Giovanni Saggiori, la Int. Specimenfoiro de Padova uzis E-n por sia int. korespondado kaj por siaj reklamiloj. En la Foiro mem malfermiĝis age de la loka grupo E-Stando. En 1921 IEF sendis cirkuleron pri E ĝin rekomendante por komerca uzado al 80 Komercaj Ĉambroj Italaj. 36 el ili respondis; 12 raportis pri E-movado en sia teritorio; 3 montris sin favoraj. En 1922 la estraro de la Komerca kaj Industria Ĉambro de Padova sendis inviton al la Unuiĝo de la Italaj Komercaj kaj Industriaj Ĉambroj «iniciati ĉe la Int. Komerca Ĉambro la studadon kaj solvon de la problemo de oficialigo de unu sola helpa int. lingvo kaj ĝia disvastigo».

En 1923 granda okazintaĵo por E en la komerco por Italujo kaj por la tuta mondo estis la Unua Int. Konferenco por Komerca Helplingvo, okazinta en Venezia (2–4 apr. 1923) ĉe la sidejo de la loka Komerca kaj Industria Ĉambro. Estis reprezentitaj en la grava kunveno 201 organizaĵoj komercaj, ŝtataj, regionaj, urbaj, (potitikaj, turismaj, lernejaj ktp.): el ili 20 int. specimenfoiroj. Efektiva prez. de la konferenco estis John Merchant de la Komerca Ĉambro de Sheffield; efektivaj vicprez-oj prof. Filippo Ravizza de la Komerca Ĉambro de Milano kaj André Baudet de la Komerca Ĉambro de Paris. La ĝenerala sekretariejo estis ĉe la Itala Komerca Ĉambro por Svislando (Genive). Tiu Ĉambro iniciatis la organizon de tiu ĉi grava komerca kunveno, kaj ĝia ĝen. sekr. d-ro Chiostergi klarigis al la partoprenintoj la gravecon de la tempo Gravaj deklaroj pri utileco de E estas farataj flanke de la reprezentantoj de la Int. Specimenfoiroj.

UEA kaj IEF multe helpis la organizon de la kunveno kiun ankaŭ helpis la registaro, italaj komercaj rondoj, lokaj aŭtoritatoj. El la italaj delegitoj parolis tre favore al E tiuj de la Komercaj Ĉambroj de Treviso, Milano, Itala Komerca Ĉambro en Maroko, Int. Specimenfoiro de Padova; kaj la delegito de la Itala Asocio por Frem­duloj por la regionoj de Venezia kaj de Lago de Garda.

En 1923 oficialaj deklaracioj de la Komercaj Ĉambroj de Reggio Emilia kaj Lecce rekomendis al la komercaj rondoj la uzadon de E. En 1924 dum la Int. Kongreso de Ŝpara Organizo okazinta ĉe la Ŝparkasa Organizo en Milano, ties prez., membro de la Itala Parlamento, adv De Capitani d’Arzago esprimis la deziron, ke E estu uzota pli ĝenerale en venonta Kongreso de la Ŝparorganizoj (la Franca Delegito parolis en E dum ĉi tiu kongreso). En 1925 la Komerca kaj Industria Ĉambro de Cremona rekomendis al aliaj Italaj Komercaj Ĉambroj la uzadon de E okaze de sia aliĝo al la Dua Int. Konferenco por komerca helplingvo okazinta tiujare en Paris. En sama jaro la Komerca kaj Industria Ĉambro de Brescia sendis al la delegitoj de UEA en la tuta mondo cirkuleron en E, montrantan situacion de la Itala industrio kaj komerco.

Turismo. La unua E-lingva gvid­libreto en Italujo estas eldonita en 1912 en Ravenna, kies presadon monsubtenis la urbestraro. En 1914 la E ­Unuiĝo de Genova eldonis 13-paĝan gvidlibreton. En 1921 en Trento oni eldonis ampleksan gvidlibron. Sufiĉe ampleksa estis ankaŭ la bone kaj zor­ge ilustrita Gvidlibro «Venecio». En 1926 estas eldonita de la E eldonejo A. Paolet Gvidlibro de Mantova (monsubtenata de la tiea urbestraro kaj Komerca Ĉambro). Eldonitaj ankaŭ de A. Paolet estas malgrandaj gvidlibretoj pri urboj Assisi, Bologna, Rimini. Speciale menciinda, absolute komparebla al la plej gravaj int. gvidlibroj estas la gvidlibro Milano kaj lagoj de Lombardio (enhavo tradukita, kontrolita kaj parte verkita de inĝ. R. Orengo) kies tekston kaj aranĝon prizorgis la granda asocio «Touring Club italiano, Milano.» Tiu libro aperis en 1931: ĝi enhavas multajn urbajn kaj regionajn kartojn kaj planojn, plej zor­ge redaktitajn kaj multkolore presitajn per plej modernaj metodoj.

Turismaj plifaciligoj por kongresoj de E estis ĉiam ricevataj (rabatoj ktp.) pere de italaj Ŝtatfervojoj kaj pere de itala Kompanio de Turismo.

En la lastaj jaroj la Itala E-Centro organizis diversajn E-karavanojn de eksterlandaj E-istoj al Italujo okaze de naciaj kongresoj (Como 1930, Padova 1931) kaj de italaj E-istoj al Int. Kongresoj de E. La karavanon al Paris partoprenis preskaŭ 50 personoj.

Katolikaj organizoj. La E­ista movado jam de sia komenco disvastiĝis en la italaj katolikaj rondoj. En 1910 la ĉefepiskopo de Bologna (poste­ papo Benedikto XV) deklaris sin favora al E. En 1913 la ĉefepiskopo de Milano kaj la episkopo de Pavia skribis al pioniro de E pastro Bianchini laŭdajn leterojn pri E. En sama jaro (4–10 sept.) okazis en Roma la 4-a Int. Kongreso de Katolikaj E-istoj: ĝin prezidis la irlanda pastro Parker; 12 landoj estis reprezentataj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги