Johansson (juhanson) Carl Johan, (ps. Joĉjo; Li; J-n), svedo, kunlaboristo de gazeto Social-Demokraten, Stockholm: Nask. 22 marto 1890 en Eskilstuna. E-isto de 1907, estis iama estrarano de EG en Eskilstuna. Fondinto de Lab. EG en Stockholm, estis sekr. de SLEA. Prez., poste sekr. de Lab. EK en Stockholm, estrarano de SEI. Multaj kursoj depost 1908, precipe inter sindikatanoj. Sukcese prilaboris favorajn decidojn de socialdemokrata parti-kongreso. Multaj artikoloj.

Johansson Gustav Edvin (ps. Geji), svedo, librobindisto-mastro. Nask 4. nov. 1898 en Falun. E-isto de 1916. Prop. paroladoj, kursgvidado (laŭ Cseh-metodo), organizado. Interpretis prelegantojn. Lerta gramatikulo. Kunfondis E-distrikton en Dalekarlio kaj SLEF. Multaj artikoloj.

John (jon) Sári, hungarino, oficistino. E-isto de 1929. Bibl. de HES kaj sekr. de la ekzamena komitato: Gvidas kursojn laŭ Cseh-metodo.

Johnson (ĝonsn) Ernest Bertram, anglo, helpadministranto en kuirista fako de brita mararmeo en Portsmouth. Nask.14 okt. 1889 en P. E-istiĝis en 1909. Dum pluraj jaroj gvidis I, grupon en P ĉiuflanke.

Johnson (ĝonsn) Wilfred B., anglo, arĝentometiisto Nask. 29. dec. en Sheffield. En 1908 transloĝiĝo en Birmingham-on E-isto de dec. 1924. Instruas E-n sub la loka komitato de Edukado. Del. de UEA, kontrola ekzamenisto de BEA. Kunlaboranto de la Enciktopedio.

Johnston (ĝonston) Georgo Jameson, irlandano, d-ro, prof. de ĥirurgio en Dublin. Mortis okt.1926 en Dublin. Aliĝinte al BEA en 1909, li estis unu el la vicprez. de IEA. En 1913 estis prez. de TEKA.

Jokl Hugo, ĉeĥa aŭstriano, gimn. prof. por historio, ĉeĥa lingvo. Kaj geografio en Wien. Nask. en Pacov (Ĉeĥosl.). Membro de la ŝtata ekzamena komisiono. Gvid. E kursojn. Estro de Bohema Klubo E-ista en W. Raportanto de ĉeĥaj gazetoj en W. pri E. Ĉeĥa lernolibro de E kun d-ro E. Pfeffer.

Jonescu-Capatana (jonesku-kapaca­na), rumano. Nask 27 marto 1915 en Bucureŝti. E-isto de 1931. Sekr. de RES. Red. kaj eld. rumanlingvan «Ve­getarismul» kaj la Vegetarano, organo de Int. V. Ligo E-ista, kies ĝen. sekr. li estas.

Joó (jó) István, hungaro, d-ro jura, urba konsilisto en Debrecen. Nask. 19 aŭg. 1886 en D. E-isto de 1903, la unua en D., kie elkreskis vigla E movado el lia amika kaj konatula rondo. La unua kaj la nuna prez de la loka grupo. Poemtraduko en LI, 1905 (L.H. Heroldo, 1930. n-ro 4.)

Jörgensen Poul, dano, instr. mezlerneja. Nask. 24 jan.1905 en Ordrup. E-isto de 1924 Prez. de Konversacia EK en Kopenhago de 1930, estrarano de landa societo.

Josif F., rumano, d-ro, kapitano­kuracisto en Bucureŝti. E-isto de 1923. Tradukis el rumana lingvo por LM kaj HDE.

Joŝino Sakuzo (-zoo) japano, prof. de Jura Fakultato de Imperia Univ. de Tókyó. Dum kaj post la mondmilito multe gvidis junularon al demokratio. Nask. 29 jan. 1878 en Miyagi-ken, mortis 18 marto 1933. En 1905 interesiĝis je la artikolo de W. Stead en «Review of Review» kaj ĝin tradukis por «Sinzin».

Jovanoviĉ P. Jovan, serbo, pens. inspektoro de ministerio por popola klerigado en Beograd. Eldonis en 1908 la unuan serban lernolibron. Retiriĝis de la movado.

Jozef kaj la edzino de Potifar. Romano originale verkita de Bulthuis 1926, 388 p. Spritaj lokoj, amuzaj ĉapitroj, lerta aranĝo, bonstila prozo. (G S., „E“ 1927, p: 185.)

Joziĉiĉ Antonija, kroatino. Antaŭmilita pioniro. Trad. en 1913 la rakonton La Konfeso de Milka Pogaĉiĉ.

Jugoslavio. E-istoj el la urbo Ze­mun, ĉijare enurbigita al Beograd, nomis sian organizon «EK Mojsije Paiĉ». Per tiu ĉi nomo ili interligis kun la E movado aŭtoron de apriora mondlingv-projekto, M. Paiĉ, kiu en 1859 en Zamun eldonis sian universalan, per arabaj ciferoj kunmetitan skriblingvon.

Forpasis jaroj kaj nur antaŭ 25 jaroj aperis la unuaj sudslavlingvaj lernolibroj sur la teritorio de nuna J., malgraŭ tio, ke izolulaj E-istoj jam ekzistis, inter ili advokato d-ro Haas en Maribor (jam mortinta) kaj (laŭ UEA-jarlibro 1928) M. Avramoviĉ, en Be­ograd, 1904. En 1908 eliris el divers­lokaj presejoj, tute spontanee la kroata lernolibro de Mavro Spicer, la serba de Jovan P. Jovanoviĉ kaj la slovena de Ljudovit Koser. Nur post tiu unua literatura preparo naskiĝis samjare la unuaj organizoj: Unuiĝo de kroataj E-istoj en Zagreb sub gvidado de Spicer kaj Danica Bedekoviĉ, E-ista rondo en Slovenujo, fondita de Koser kaj la Beograda E Grupo kun Siniŝa Budjevac kiel fondinto, al kiu en la sekvanta jaro en reformita Serba E-ista Societo aliĝis inĝ. Drag. Andonoviĉ, Rad Klajiĉ (kiu eldonis serban lernolibron), Milica Gjuriĉ, k a.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги