En 1923 en la paskaj tagoj okazis la Int. Konferenco por komuna komerca lingvo en Venezio, invitita de la Komerca ĉambro por Svisujo. Krom diversaj ŝtataj reprezentantoj kunvenis kelkaj centoj da delegitoj de Komercaj Ĉambroj, Foiroj kaj ekonomiaj organizaĵoj. La konferenco liveris interesajn raportojn pri la jam faritaj spertoj kun E en la komerco.
En aprilo 1924 Prepara Konfereneo por int. Radiotelefona interkonsento en Genève okupis sin pri la divido de la ondlongoj por radio-disaŭdigo kaj pri la uzo de E en tiu disaŭdigoj.
Je pasko 1925 okazis en Parizo samtempe 2 konferencoj, nome la Int. Konferenco por uzado de E en Sciencoj puraj kaj aplikitaj organizita de la Int Scienca Asocio E-ista, kaj la Dua Konferenco por la uzado de E en Komerco kaj Industrio sub aŭspicioj de la Societo «E et Commerce» kaj la Komitato de la Pariza Foiro.
Dum la diversaj konferencoj, en kiuj ĉeestis multaj reprezentantoj de nacia Societoj, okazis ankaŭ kunsidoj de IK kun KR kaj la komitato de UEA. Tiamaniere prezentis sin la okazo havi kunsidojn de la gvidantaj komitatoj ankaŭ inter la ĉiujaraj kongresoj.
La paska tempo de 1926 ne vidis specialan teknikan konferencon, sed tamen okazis kelktaga kunveno de la nomitaj komitatoj en la historia salono en Locarno, kie estis subsignita antaŭe la interŝtata Pakto de Locarno.
La antaŭaj konferencoj estis okupintaj sin senpere pri la problemo de int. lingvo kaj akceptis rezoluciojn, favorajn al E. Pli grava tamen estis la uzo de E praktike kaj kiel nura traduka lingvo en Konferenco Paco per Lernejo, kiun dum la paskaj tagoj de 1927 la Int. Eduka Oficejo el Genève kunvokis en Praha. Kaj same la interreligia Konferenco por la Paco en Hago, tuj antaŭ la Antwerpena Kongreso en 1928 realigis la aplikon de E kiel nura traduka lingvo.
Denove je pasko 1929 sub aŭspicioj de la Foira Oficejo kunvenis en Frankfurt am Main Int. Konferenco por Turismo kaj Reklamo, kie ankaŭ ĉiuj paroladoj, se ne faritaj en E, estis tradukataj nur en tiun lingvon.
Kvankam ne tiel plene, E faris ankaŭ utilajn servojn por tradukado en la Tutmonda Kongreso de la Universala Federacio de Pedagogiaj Asocioj en Aŭg. 1929 en Genève, en kiu kongreso partoprenis multa E-istoj. — J. R- G. ISBRÜCKER.
20–24 majo 1934 okazis en Wien Int. Konferenco: E en la lernejon kal la praktikon. La eksteraĵoj, ĉefe la oficialaj akceptoj (Miklas, Dollfuss, Schusehnigg) pruvis, ke la aŭtoritatuloj en Aŭsfrujo rekonis la praktikan valoron de E.
Konfuciismo. Verkoj en E: l. La vortoj de Konfucio, 1-a parto. t923, 95 p. Esenco de la K., kompilita de disĉiploj de tiu granda filozofo. La karakteriza koncizemo de l’ originala stilo bone respegulita en la traduko. — 2. Granda lernado kaj doktrino de mezeco 1932, 68 p. La du unuaj libroj de la Konfuciana Biblio, ĉefe konsiloj kaj instruoj precipe al la regantoj de l’ popolo. La traduko atente sekvis la esprimmanierojn de l’ klasika originalo tiel, ke ĝi estas bonvena legaĵo por la sciencaj studantoj, sed la stilo monotona ka enua. — 3. La libro-konstantaĵo de fila pieco. 1933, 50 p. Esenco de la praktika etiko de la K.: instruoj pri la gefiliaj devoj. Peza stilo. — Ĉiuj tri verkoj tradukitaj el la ĉina klasika lingvo, la I-a de K. Ossaka, la 2-a kaj 3-a de K. Nohara.
Laŭ MATUBA-K.
Kongo Belga, Afriko. La unuaj informoj pri E-agado datas el 1905. Pioniroj estis Fr. Hela en Shangugu (Lac Kiou kaj Lucien Christiaens (belgo el Bruxelles), mortinta en 1905. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en 5 lokoj. UEA-del. en 1933 en Costermansville kaj Panga. — I. ŜIRJAEV
Kongresoj Universalaj. (UK). UK estas ĉiujare videbla pruvo de ekzisto kaj vigleco de E. El ĝi, E-isto, kiu ĉeestas, ĉerpas freŝigitan entuziasmon, kaj plifortigon de la interna ideo, kiujn hejmen reveninta, li transdonas al siaj samideanoj; la unua kongreso, kiun ĉeestas nova E-isto, havigas al li neforgeseblajn impresojn. UK ankaŭ impresas forte la ne-E-istojn, kaj pro tio, konsistigas mirindan propaĝandilon.
En la kongreso de Genève (1906), estis decidata: Krei
En la kongreso de Cambridge (1907), estis akceptata
En la kongreso de Dresden (1908), KKK estis reorganizata; ĝi enhavos kiel membrojn: du anojn de la OK de la antaŭa kongreso, du anojn de tiu de la nuna kongreso, du anojn de la venonta, unu prezidanton elektitan de la kongreso mem, unu ĝeneralan sekretarion, same elektitan.