Unuvorte, SAT celas, per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado; helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj juĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun li opinias la plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo. La membreco de SAT estas individua; lokajn aŭ landajn sekciojn ĝi ne havas. Karakteriza trajto el la organizformo de SAT estas, ke ĝia gvidinstanco, nun nomata Ĝenerala Konsilantaro, elektata de la tuta membraro, ne reprezentas landojn aŭ naciojn, sed t.n. , sektorojn. Por eviti naciisman influadon en la gvidado oni dividis la tersurfacon laŭ arbitraj partoj: sektoroj (nun laŭ meridianaj horzonoj) kaj po unu reprezentanto de ĉiu sektoro konsistigas la konsilantaron. Ĉi tiu elektas inter si la estraron de la asocio, kiun ĝi helpas kaj konsilas. De 1933 ankaŭ la estraro estas elektata de la tuta membraro kaj estos en la konsilantaro ankaŭ reprezentantoj de la LEA­oj, kiu subskribis la Konvencion kun SAT, v. poste).

En 1922 aperis unuafoje la Jarlibro, kiu enhavante la adresojn de ĉiuj membroj, ebligas al 1a SAT-anoj interrilati unu kun la aliaj kaj efektivigi la reciprokan servadon, al kiu devigas la SAT-membreco. Sekvintan jaron SAT havis jam pli ol 2000 membrojn. S.R. eliris regule kaj kreskis laŭ amplekso kaj kvalito. La plimultiĝo de la administra laboro necesigis dungi salajratan oficiston. Ĉi tiun funkcion ekplenumis en la mezo de 1923 R. Lerchner, Leipzig. En 1924–25 la membronombro estis 2404, 2705. Tiutempe estis malpermesite al SAT-anoj esti membro de t.n. neŭt­ralaj E organizoj, ekde 1925 la tiurilata statutartikolo estas malpli severa.

En 1923 kelkaj Moskvaj fervoruloj, G. Demidjuk, N. Futerfas, S Aajdovski, N. Nekrasov eldonantaj revuon «La Nova Epoko», kies enhavo montris ideologian parencecon al SAT, konsentis rezigni pri ties aperigo kaj redakti Lit. Sciencan aldonon de S.R. Ĉi tiu aldono aperis unu jaron. Tiam montriĝis, ke ĉi ambaŭ organoj ne sufiĉis. En okt. 1924 ekaperis semajna gazeto Sennaciulo (S­ulo) kaj S.R. mem iĝis lit. scienca organo. En 1928 S R. alinomiĝis La Nova Epoko; redaktoroj estis Nekras­ov kaj Demidjuk kaj de 1930 Barthelmes. De 1924 la revuo ankaŭ havis pedagogian fakon, kiun prizorgis M. Boubou kaj J. Zilberfarb.

Kunlaborantoj de la SAT-organoj estis i.a.: L. Bergiers, G.P. de Bruin, J. Burger, E. Drezen, K. Frodinĝ, D. Dambe, Emba (ps. de E. Baranyai) L. Ivn, J. Jurista, K. Johanson, N. Krassovski, M. Krjukov, Lanti, C.F. Magashazi-Hochhauser, E. Miĥals­ki, H. Muravkin, M. Muribo, Neniu, H. Remers, L. Revo, V Riedel, S. Rublev, G. Saville, Mark Starr, E. Spiridoviĉ, Senheredigito (ps de P. Kökeritz), Stebek, H. Wenhengst.

Tria gazeto estis «La Lernanto», aldono de S-ulo kaj de kelkaj LEA–organoj, kiu en 1928–30 havis la eldonkvanton de 10.000 ekzempleroj. En 1930 eliris Sennacieca Pedagogia Revuo, red. H. Stay, presata en Moskvo. Eliris nur 4 n-roj (148 p.).

Por progresigi la eldonadon de literaturo, stariĝis en 1922 Eldon-Kooperativo, komence gvidata de Bart­helmess kaj Remers en Dilsseldorf, poste transformita en fakon de SAT sub prizorgo de la SAT-estraro. Per eldono de akcioj ĝi havigis al si malgrandan kapitalon kaj sukcesis en deko da jaroj aperigi pli ol 50 diversajn verkojn, el kiuj la plej gravaj estas: «Faŭsto» de Goethe, I-a parto, trad. Barthelmess, «Eklumo en abismo» de Barbusse, trad. Else, «Je la nomo de la vivo», originalo de Izgur, «Kandid» de Voltaire, trad. Lanti, «Ruĝa Stelo» de Bogdanov, trad. kolektivo, gvidis Nekrasov kaj Rublev, «La fera kalkanumo» de London, trad. Saville, «Komunista Manifesto» de Marks kaj Engels, trad. Pfeffer, «Ŝtato kaj Revolucio» de Lenin, trad. Demidjuk, «Naciismo», originalo de Lanti, «Etiko» de Kropotkin, «ABC de Sennaciismo», originalo de Elsudo (Kolĉinski), «Proletaria Kantaro» (74 kantoj kun notoj), «La Laborista E-ismo» de Lanti. Ĉi lasta verketo jam aperis en angla, franca, ĉeĥa, germana, nederlanda kaj sveda lingvoj. — Apartan mencion meritas la Plena Vortaro, verkita de prof. E. Grosjean-Maupin, A. Esselin, S. Grenkamp-Kornfeld, kaj prof. G. Waringhien, sub gvidado de la unue nomita. Por organizi la literaturan laboron stariĝis Lit. Komisiono (poste Lit. Sekcio), kiun gvidis sinsekve Barthelmess, Rublev, kaj Baranyai.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги