Ne ĉiuj SAT-anoj konsentis pri la taskoj de SAT, pri ĝia starpunkto, organizformo, taktiko ktp. Sekve de tio aperis kelkfoje proponoj pri ŝanĝoj en statuto. Plej radikala tia propono estis tiu de kelkaj sovetiaj SAT–anoj, inter kiuj E. Drezen, A. Jodko, N. Incertov, B. Modenov, P. Robicsek, pri aliĝo de SAT al la Komunista Internacio. Kiam en la kongreso en Cassel (1923) montriĝis, ke ĝi ne havis ŝancon esti akceptata, oni reprenis ĝin. Ĉi sama kongreso rekomendis la starigon de fakoj (sekcioj) kaj frakcioj, por ebligi praktikan laboron en fakaj, profesiaj kaj partiaj rondoj. Stariĝis iom post iom sekcioj de edukistoj, gejunuloj, sportuloj ktp. La plej aktivaj sekcioj disponis pri propra «Paĝo» en la asocia organo. Speciale la Edukista Sekcio, gvidata de M. Boubou, faris gravan kaj modelan laboron. La frakcioj ĉefe laboras por kaj per E en partiaj rondoj kaj instancoj. Ekzistis anarkiista, komunista, sennaciista kaj socialista frakcioj.
En 1924–25 SAT travivis malgrandan krizon. Anarkiistaj SAT-anoj, inter kiuj J. Migny, A. Bolle, A. Lewin, malaprobantaj, ke en SAT-organoj ne povas aperi artikoloj kontraŭ Sovetio, kontraŭ la komunismo, starigis propran organizon, la Tutmondan Ligon de E-istaj Senŝtatanoj (TLES) kaj eldonis dumonatan gazeton «Libera laboristo». S-ulo, la oficiala organo de SAT, ĉefe pro la tre aktiva kunlaboro de komunistaj kaj sovetiaj SAT–anoj kaj pro manko de alitendencaj kunlaborantoj aspektis iom unutendenca kaj kaŭzis malkontentecon ĉe parto de la SAT-anaro. Krome estis en SAT bataleto sur lingva kampo pro la troa uzado de novaj vortoj kaj de sciencaj afiksoj, kaj pro la eksperimentado kun novaj formoj kiel «morge» (morgaŭ), «balde» (baldaŭ), «konfero» (konferenco), «difero» (diferenco) k.s.
Ĉi tiuj faktoj kaŭzis ian maltrankvilon ĉe la anoj, kiu esprimiĝis per multaj proponoj pri reorganizo, pri aliigo de la strukturo ktp. La kongreso en Wien, 1925, pritraktis ĉi tiun situacion, fiksis la ĝustan linion kaj restarigis la ekvilibron. Ĝi ankaŭ malaprobis la eksperimentadon kun lingvaj novaĵoj en SAT-organoj. Post tiu ĉi kongreso la redaktadon de S-ulo prizorgis redakcia komisiono, konsistanta el diverstendencaj SAT-anoj en Leipzig. Tio daŭris ĝis la mezo de 1926, kiam Lanti dum kelka tempo provizore prizorgis la redaktadon. Post malagrablaj spertoj kun aliaj redaktoroj, fine Barthelmess venis Parizon kaj de tiam ĉi tiu, sub gvidado de Lanti, redaktis S-ulon.
Ĉar ne estas eble el Sovetio rekte transsendi kotizojn kaj abonmonojn al la administrejo, funkciis tie kiel agentejo komence La Nova Epoko kaj poste la Centra Komitato de la Sovet-respublikara E-ista Unio (CK SEU).
En 1926–27 SAT havis kelkajn mallacilaĵojn pro stagno en la montranssendo el Sovetio tiel ke S-ulo povis aperi nur ĉiudekkvartage je 12 paĝoj. Monkolektado okaze de la kvinjara ekzisto de SAT helpis venki ĉi tiun krizeton. En 1927 ekfunkciis Gazetar-Servo, gvidata de O. Bässler, kiu havigis informojn kaj novaĵojn al multaj naciaj lab. gazetoj. Dum unu jaro 1929–30 ĝi havis propran paĝon en S-ulo. En la dua jarkvino SAT progresis pli rapide ol antaŭe. En 1929 -30 S-ulo aperis ĉiusemajne en 12 paĝoj; kiam eliris ĝia 300-a n-ro ĝi havis pli ol 4200 abonantojn. Tiutempe la membraro superis la nombron 6500, el kiu ĉ. triono estis en Sovetio. Cetere en tiu nombro ne estas enkalkulitaj la membroj en Hungarujo, Italujo kaj Rumanujo, kie estas malpermesite esti membro de SAT. Komparante la membronombrojn de la plej gravaj landoj kun tiuj de la LEA-oj, oni konstatas, ke en 1929–30 en Aŭstrujo la nombro de SAT-anoj estis preskaŭ 20% de la kvanto da LEA-anoj, (270–14001, en Francujo iom pli ol 40% (370–850), en Germanujo 50o o (1800–3500), en Neerlando 40% (140–350), en Sovetio 50% (2000–4100), en Svedujo 20% (220–1060). Tute alia estis la proporcio en Britujo, tie estis 426 SAT-anoj kaj 160 LEA-anoj.
En la komenco estis malmultaj rilatoj inter SAT kaj LEA-oj. Unuflanke kelkaj LEA-oj preferantaj int. organizformon ne tre simpatiis al SAT, alilanke SAT ne multe okupis sin pri arto kaj agado de la LEA-oj. Simpatiis al SAT la franca kaj germana LEA-oj, pli malpli pasivaj estis la aŭstra kaj sveda. La nederlanda ĝis 1928 forte kontraŭstaris al SAT, eĉ faris klopodojn por starigi Internacion. Tute apartan pozicion okupis SEU, kiu faris rezervojn pri la starpunkto kaj ideologio de SAT, sed tamen provizore subtenis ĝin kaj servis kiel peranto inter SAT kaj sovetiaj E-istoj.