Sekve de tio kelkaj organizoj mem ekuzis la lingvon. La Int. Transportlaborista Federacio (ITF), kies sekr. Nathans mem estas E-isto, aperigas monatan gazetarsciigon en E. La Int. Laborista Olimpiado ankaŭ uzis E-p por siaj eldonaĵoj. La Internacio de militrezistantoj aperigis en E revuetojn kaj kelkajn broŝurojn. La Internacio de Socialista Kunbatalo (ISK) publikigas trimonatan revuon en E. Ankaŭ la Int. Lab. Asocio kaj la Int. Antimilitista Oficejo eldonis sciigojn en E. En Sovetio la Unio de Militantaj Ateistoj, la Profesia Unuiĝo de Eduklaborantoj, la Profesia Unuiĝo de PTT Laborantoj, la revuo Vojo de Klerigo aperigis eldonaĵojn en E. Krom tio sennombraj aliaj sovetiaj organizoj, fabrikaj komitatoj, gazetredakcioj, ktp. per E interrilatas kun alilandaj lab. organizoj.
Dum ĉ. 20 jaroj la lab. E movado estis, tiel sur nacia kiel sur int. kampo, pli malpli unuece organizita. Ĉi tiu situacio ekaliiĝis en 1930, kiam la germana LEA en sia kongreso en Essen ŝanĝis sian senpartiecan bazon kaj alproksimiĝis al la komunista tendenco. Sekve de ĉi tio parto de ĝiaj membroj forlasis la asocion kaj starigis la Socialistan E Asocion (SEA); alia parto restis sen nacia kunligo. Proks. samtempe komenciĝis en SAT opozicio kontraŭ ties gvidantaro, precipe kontraŭ Lanti, kiun oni akuzis pri revizio de SAT-principoj pri atakoj al Sovetio, pri prop. de reakcia teorio de sennaciismo ktp. Siaflanke la SAT-direkcio argumentis, ke ĝuste la opozicio revizias la SAT-principojn trudante al SAT politikajn taskojn, kiujn ĝi laŭstatute ne havas, ke ĝi per sia agado malutilas al Sovetio kaj ke la sennaciistoj, kiuj agnoskas la klasbatalon, laŭstatute havas la rajton esprimi siajn ideojn en SAT.
Ĉi tiun konflikton pliakrigis la fakto, ke jam de kelka tempo ne plu okazis transpagoj de SAT-mono al SAT. Tiel amasiĝis ĉe CK SEU ĉ. 12.000 germ. markoj. Laŭ CK SEU ne eblis transsendi ĉi tiun monon pro la financaj aranĝoj de la registaro. Sed la SAT-direkcio dubis, ĉu tio estis la kaŭzo, almenaŭ la sola kaŭzo. Ĝi konstatis, ke CK SEU neniel klopodis malpliigi la ŝuldon al SAT per presigo de SAT-verkoj en Moskva, kion la direkcio plurfoje instrukciis al ĝi. En la 10-a SAT-kongreso, London 1930, kiun ne ĉeestis sovetiaj SAT–anoj, la opozicio forte atakis la SAT–direkcion. Tamen la plimulto aprobis la direkcian gvidadon.
Je la sama tempo okazis en Moskva kunveno de CK SEU, kiun ankaŭ ĉeestis 2 estraranoj de la germana LEA. Ĉi tiu kunveno decidis eldoni int. gazeton, starigi eldonejon de revolucia E literaturo (EKRELO) kaj prepari kongreson de revoluciaj E-istoj. La gazeto, nomata «Internaciisto» jam baldaŭ eliris. En ĝi aperis i.a. alvoko de la t.n. Interliga Oficejo de la klasbatala SAT-opozicio, instiganta al bojkoto de SAT-eldonaĵoj, nepagado de kotizo ktp.
Defendante SAT kontraŭ tiuj agadoj, la Plenum-Komitato laŭ propono de la kontrolkomitato, eksigis la skribintojn de ĉi tiu alvoko. Dume SAT ne rericevis siajn 12.000 markojn deponitajn en Moskva. Ankaŭ poste, kiam eblis transpagi monon al la Moskva filio de la presejo de S-ulo, oni ne faris tion. La SAT-anaro ege indignis pro la reteno de la mono ŝuldata al SAT pro liveritaj libroj, gazetoj ktp. La opozicio defendis sian agon argumentante, ke ĉi tiu mono ja apartenis al sovetiaj SAT-anoj, kiuj ne aprobas la taktikon de la direkcio. Cetere SAT liveris por ĉi tiu mono librojn, gazetojn ktp. al sovetianoj, do la mono apartenis al ĝi. La samon oni povas diri pri la stoko da SAT-libroj pli frue presitaj en Moskva, kiun SEU proprigis al si.
En Amsterdam 1931 okazis la lasta decida batalo. Post kelkaj tumultaj kunsidoj, la opozicio konstatante, ke la plimulto ne estas ĉe ĝia flanko, forlasis la kongreson. Poste okazis voĉdono pri la raportoj de la direkcio. Aprobis ilin 105 voĉoj kontraŭ 6 kun 6 sindetenoj. Pli poste referendumo inter la tuta membraro aprobis la agadon de la direkcio kun 887 voĉoj por kaj 171 kontraŭ.
Post la skismo en SAT la opozicio, sub la nomo Int. Unuiga Komitato koncentris sian agadon al la konkero de la naciaj asocioj. Sekve de tio en kelkaj landoj la LEA-oj disiĝis. Krome ĝi klopodis starigi LEA-ojn en landoj, kie ili ankoraŭ ne estis, por krei bazkolonojn por la starigota internacio. En aŭg. 1932 okazis en Berlin la fonda kongreso de la Internacio de Proleta E-istaro (IPE), kiun ĉeestis, laŭ raporto en Int-isto, 348 personoj el 11 landoj. En la estraro oni elektis: Kissler, ĝenerala sekr., A. Schwenk. Schwarz, Wiehach, H. Muravkin. Sidejo: Berlin. Celo: Servigi E-n al la klasbatalo de la tutmonda proletaro kaj al la socialisma konstruado unuigi organizi kaj gvidi la lab. E movadon sur bazo de revolucia klasbatalo, de proleta int-ismo evoluigi kaj pliriĉigi la teorion, teknikon kaj aplikon de la lingvo. Int-isto red. Batta, poste Schwarz (aŭ Schwenk?) iĝis oficiala organo de IPE. Krome IPE eldonis revuon La Nova Etapo, kiun redaktis N. Nekrasov. EKRELO, kiu jam aperigis konsiderindan kvanton da verkoj, ĉefe kun komunista tendenco, iĝis la oficiala eldonejo de IPE.