En 1927–28 la estraro de SAT interrilatis kun la LEA-oj por trovi komunan bazon por kunlaboro. Sekve de tio estiĝis t.n. «Konvencio», kiun aprobis la kongreso en Göteborg kaj kies ĉefa enhavo estis la jena: la LEA-oj prizorgas la por-E-an laboron kaj SAT la per-E-an, LEA-oj eldonas nacilingvajn kaj dulingvajn pu­blikaĵojn kaj SAT la E-lingvajn, en lokaj grupoj estu starigataj SAT-rond­oj, kiuj prizorgas la SAT-laboron kaj SAT-propagandon, LEA-oj donas al SAT spacon en siaj gazetoj, kaj SAT faras la samon al LEA-oj, LEA­oj povas elekti unu el siaj estraranoj kiel konsultantan membron de la SAT-gvidantaro.

Iom post iom preskaŭ ĉiuj LEA-oj subskribis la konvencion. Montriĝis tamen, ke ĝi ankoraŭ ne prezentas idealan solvon por la problemo pri kunlaboro inter SAT kaj LEA-oj kaj la germana kaj sovetia LEA-oj rompis ĝin en 1930 per sia kontraŭ SAT-a agado.

Grava perioda okazaĵo en la SAT–vivo estas la ĉiujara kongreso. Ĝi donas la eblon de fruktodona interŝanĝo de opinioj, spertoj, ktp. inter diverslandaj SAT-anoj kaj prezentas por multaj membroj la solan okazon por parola interrilatado kun alilandanoj, krome ĝi estas impona pro manifestacio, montranta la forton de la lab. E-movado kaj la praktikan uzeblon de la lingvo.

En la unuaj jaroj oni alte taksis la moralan apogon de eminentuloj. Oni sukcesis atingi, ke famaj homoj akceptis la honorprezidon de la unuaj SAT-kongresoj kaj esprimante sian favoran opinion pri E, li havigis al la E-istaro valoran prop. materialon. Iliaj eldiroj aperis tradukitaj en multaj naciaj gazetoj kaj estis legataj de centmiloj da homoj.

Tempo, loko kaj decidoj de la SAT-kongresoj estis la jenaj:

1921, 1–3 aŭg. Praha. Honorprez. H. Barbusse. Ĉ. 80 partoprenantoj el 15 landoj. Malakceptis neŭtralecan starpunkton, akcentis la neceson praktike uzadi E-n por lab. celoj.

1922, 12–16 aŭg. Frankfurt a. M. Honorprez. Romain Rolland. 230 el 12 landoj. Malpermesis al SAT-anoj esti membro de neŭtrala E-organizo.

1923, 11–15 aŭg. Cassel. Honor­prez. A. Einstein. 250 el 18 landoj. Propono pri komunistigo de SAT. Malaprobis ĉiun emon enŝovi en SAT batalon inter diversaj tendencoj.

1924, 14–18 aŭg. Brussel. Honor­prez. Ernst. Toller. 90 el 14 landoj. Malpliseverigo de la statuto. Rekomendo uzi simplan stilon.

1925, 11–15 aŭg. Wien. 150 parto­prenantoj el 7 landoj. Decidis, ke SAT restos ĉiutendenca, per-E-a organizo. Malaprobis la tendencon eksperimenti en SAT futurisman, nefundamentan stilon. Starigis komisionon por SAT-programo.

1926, 6–10 aŭg. Leningrad. Honor­prez. Lunaĉarski. 400 el 14 landoj. Raportoj pri «E en lernejoj kaj lab. kluboj», «E kaj radio», «Int. Lab. Korespondado» k.a. Rekomendo starigi lokajn SAT-grupojn. Tezoj pri rilatoj inter LEA-oj kaj SAT. La sovetia poŝto aperigas SAT-poŝtmarkon.

1927, 12–16 aŭg. Göteborg. Pli ol 400 el 24 landoj, inter kiuj deko da sovetianoj. Akceptis la Konvencion inter SAT kaj LEA-oj kaj aldonon al la statuto, per kiu estis akcentata la kultura, eduka, nepolitika kaj kontraŭdogmeca karaktero de SAT.

1929, 4–10 aŭg. Leipzig. 650 el 22 landoj, Kritiko de komunistaj SAT–anoj pri la laŭ ili oportunisma, neklas­batala gvidado de SAT, kaj pri laŭ ili malaprobinda eldono de broŝuro La Laborista E-ismo. Decido, ke aktivaj membroj devas aboni la oficialan organon de SAT. Likvido de la Programkomisiono.

1930, 3–7 aŭg. London. 340 el 16 landoj. Sovetiaj SAT-anoj bojkotas la kongreson per laŭdire intenca neĉe­esto. Batalo inter komunistaj partianoj unuflanke kaj la SAT-gvidantaro kaj ĝiaj aprobantoj aliflanke.

1931, 1–8 aŭg. Amsterdam. 400 el 14 landoj. Partiana opozicio klopodas akiri la gvidadon de SAT, sed malsukcesas. Ĝi forlasas la kongreson: Decido, ke SAT restos senpartieca, ĉiutendenca.

1932, 6–11 aŭg. Stuttgart. 24 el 12 landoj.

1933, 5–10 aŭg. Stockholm. 599 el 15 landoj.

1934, 3–8 aŭg. Valencia. 376 el 13 landoj.

Organizo kun preskaŭ 7000 mem­broj eldonante 3 gazetojn, aperiginte ampleksan kolekton da diversspecaj verkoj, kaj organizante ĉiujare sukce­san int. kongreson, estas jam rimarkinda faktoro en la E-movado. Pli kaj pli oni agnoskis ĝian gravan signifon. Sed ankaŭ ekster la E movado efikis ĝia agado. La servoj de SAT sur la kampo de interligo de diversnaciaj laboristoj kaj lab. organizaĵoj, la int. korespondado, la multa grava materialo liverita de SAT al diversaj lab. gazetoj, ktp. konvinkis parton de la gvidantoj pri la praktika utilo de E.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги